Antaürimarkigoj 


La lerneja fremdlingvoinstruado fariäas pli kaj pli grava. Sufiöa kompetenteco almenaü pri la nuntempe plej ofte lernata fremd-lingvo de la mondo, laAngla, estas apenaü malhavebla por partopreni en la interkontinenta kunlaborado scienca, teknika kaj komerca. La kompletigo kaj firmigo de la Eüropa Unio el samrangaj nacioj apenaü eblas sen redisvastiäanta komprenkapablo de la eüropa centra lingvo, plej ofte parolata en öi tiu federacio: la Germana. La kroma akiro de almenanaü pasivaj konoj de la regione najbara lingvo kaj de la Latina kiel la tradicia neütrala lingvo de la multlingva Eüropo kontribuos al la eksento de eüropa identeco. Gravaj eüropdevenaj pontolingvoj al aliaj kontinentoj estas kaj restas, krom la Angla, plue ankaü la Franca, la Hispana kaj la Portugala. Kaj la Rusa pluestas la interkompreniälingvo de la nordazia federacio najbara. 
En pluraj eüropaj landoj oni jam klopodas kontribui al la kontentigo de la bezono je lingvokonoj, komencante la fremdlingvoinstruadon jam en la elementa lernejo. Plejofte oni tie penas havigi elementajn konojn de la Angla, esceptkaze anstataüe de la Franca, Germana aü alia etna fremdlingvo. 
El inter la aro da pedagogiaj kaj kulturpolitikaj kialoj, pro kiuj öi tiu frua fremdlingvoinstruado estas evitenda eraro, nia libro esence koncentriäas al nur unu: la alstrebinda celo estas atingebla laü pli taüga vojo. Ni provas sisteme pruvi per empiriaj observoj kaj teoriaj, precipe komunikadkibernetikaj konkludoj, ke (kiel en aliaj instrukampoj) ankaü en la fremdlingvopedagogio la propedeütika vojo tra lernplifaciliga, öar transferhaviga instruaymodelo estas avantaäa. Tian, elementlernejan propedeütikon de la posta lernado de etnaj fremdlingvoj ni nomas "Lingvo-Orientiga Instruado". La plej taügaj instruaymodeloj kutime estas la racie konstruitaj. La racia konstruado de lingvomodeloj estas temo de la interlingvistiko. 
Teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado do apogas sin sur du fundamentoj: unuflanke sur la komunikadkibernetiko (t.e. kohera teoriaro konsistanta el informacipsikologio, klerigkibernetiko [kibernetika pedagogio], lingvokibernetiko kaj informaciestetiko), aliflanke sur la interlingvistiko (al kiu historie kaj sisteme apartenas unuavice la lingvokomparo cele lingvoplanadon). Tamen, öi tiu libro ne postulas antaükonoj pri öi tiuj du fakoj. Kontraüe: äi enkondukas en la bezonatajn elementajn ekkonojn de ambaü. Por la estonta lingvo-orientiga instruisto (Italio estas la unua lando, kiu ebligis öi tiun kapabligon) ni tiel celis studlibron, kiu donas pli profundan teorian fundamenton al la elstara enkonduko de E.Formag-gio (1995) en la instrumetodikon de öi tiu instrufako. 
Ambaü aütoroj kunlaboris organize, instrue kaj esplore pri la Lingvo-Orientiga Instruado ekde äia starto 1975 en Paderborn. Ambaü prezentis la akiritajn ekkonojn enlande kaj eksterlande dum sciencaj konferencoj kaj per fakaj publikayoj diverslingvaj - kaj poste per diverslokaj universitatnivelaj kursoj al germanaj kaj internacilingvaj gestudentoj. Ankaü en la realigado de öi tiu libro ili kunlaboris kaj ne disdividis inter si la verkadon de la unuopaj öapitroj. Tamen eble menciindas, ke pri la äusta aplikado de la uzitaj matematikaj instrumentoj respondecas unuavice la unua aütoro - la dua trans-prenis la respondecon pri la tipografia uzado de la komputilaj instrumentoj. Pro helpo öe diversaj komponantoj de nia laboro ni dankas al Christel Scheffler (senerarigo de la germana teksto), Ana Maria Pinter (korekt-ado de la ILa teksto kaj starigo de la registroj), Sonja Rettler (kontrolo de la ekzercayoj) kaj ne lastavice al Udo Ehmke kaj Aleksandra Trif (realigo de komputilgrafikayoj). 
Paderborn, 1997-12-21
H.Frank G.Lobin

sama en