4. La informacipsikologia modelo (organigramo).
La lernsistemo kadre de la instrusituacio estas homa individuo konsistas (estante homa klaso homgrupo) el homaj individuoj (bildo 4.1). La testpsikologio evoluigas metodojn por mezuri la staton (konojn, motivitecon) kaj aliajn parametrojn (reagtempon, lernrapidecon, "inteligentecon") de individua lernanto aü de tuta lernklaso aü lerngrupo. La äenerala psikologio seröas leäojn de la sensaco, lernado, forgesado kaj motiveblo - äenerale: de la qanäo de la psika stato. La prigrupa psikologio analizas efikojn de informfluo inter grupanoj.

Bildo 4.1: Klasifiko de la lernsistemoj en (a) individuaj, (b) pluropaj sen konsiderinda interkomunikado kaj (c) pluropaj kun konsiderenda interkomunikado.

La radikale behaviorisma psikologio celas malkovri leäojn, laü kiuj homo reagas al stimulo depende ankaü de la tuta sinsekvo de antaüirintaj stimuloj ekde la naskiäo. esplorante tion la behavioristo supozas, ke "denaske öiuj homoj egalas". La psikologie interesaj komponantoj de homo (bildo 4.2) do por linur estas la sensaro, la efektoraro (muskoloj kaj glandoj) kaj inter ambaü "nigra kesto" ("black box"), en kiun enrigardi per introspekcio (mensa memobservado) la behaviorisma metodo malpermesas.

Bildo 4.2: La "menso" bildiäas por la behavioristo al "nigra kesto" reaganta laü esplorendaj leäoj al stimuloj.

Por la humanistika psikologio plej evidenta ne estas la de ektere observebla, ekstera konduto de aliulo, sed la introspekcie observebla, interna konduto de la observanto mem. Öi tiu ne nur konsistas el tio, kio konsciiäas kiel kognitiva pensado, kiel estetika, religia aü morala (kunigite: afekcia) emocio aü kiel (psiko- aü:) sensomotora kunligo kun la ekstera mondo per la sensaco aü laüvola agado. Öar kio konsciiäas, ne öiam devenas aü senpere el la sensaro, aü kreiäas en la konscio mem kiel pensayo, emocio aü agado. El la antaüscienca sperto ni scias, ke ni ankaü povas memori pli fruajn sensacojn aü elpensayojn. La "nigra kesto" do enhavas (bildo 4.3) krom la konscio ankaü (kiel funkcion aü instrumenton:) almenaü la memor(il)on. Äi konservas por nova konsciiäo la enlernitayon dum minutoj aü horoj(provizora memor[il]o), se ne eö por monatoj aü jaroj (longdaüra memor[il]o), sen la bezono de duma "alpensado" - tial äi estis nomata (de Siegmund Freud) antaükonscia memor(il)o.



Ankaü la enhavoj de la konscio ne estas tuj elpuqataj fare de tio, kio senpere sekve ekkonsciiäas: la unua vorto de la frazo kune kun öiuj intertempe aperceptitaj vortoj estas ankoraü "prezenta al la konscio", kiam estas aüdata aü legata la lasta vorto - se la frazo estas sufiöe mallonga (ne pli longa ol maksimume ö. 10 sekundojn aü 40 silabojn). Tial la konscio kiel ilo de la "nunmemoro" (plukonsciigo) estas nomita en la kibernetika psikologio (informaci-psikologio) nunmemorilo. La tempo, dum kiam io yus ekkonsciiäinta restas prezenta en la konscio sen esti intence konservata, nomitas "nundaüro".

La sensaro sendas en öiu sekundo multe pli da informo ol la nunmemorilo ricevadas, kaj öi tiu ricevadas multe pli ol eniras en la antaükonscian memorilon. La informacipsikologio nomis la informsendadon de la

Bildo 4.3: Introspektado kondukas al du subsistmoj de la behaviorista "nigra kesto": la konscio (nunmemoro) kaj la antaükonscia memoro. (Plisimpligo el Frank, ²1969, öap. 5.2.)
sensaro "perceptado", la konsciiäon de sendita informo "aperceptado" kaj la eniron de informo en la antaükonscian memoron "lernado per parkerigo". La rapideco de la perceptado estas do multfoje pli granda ol la rapideco de la aperceptado, kaj öi tiu estas pluroblo de la rapideco de la (parkeriga) lernado.
Se pli da informo estas perceptita ol aperceptita, kaj pli da informo aperceptita ol lernita, devas okazadi du procezoj de selektado. La introspekcio evidentigas, ke la selektado de tio, kio konsciiäas, dependas de tio, al kio direktiäas la atentemo pro ia motivo (öu pro propra intereso, öu pro preteco sekvi atentigon). Eblas ekz. konscie stiri la atenton al tiu aü alia voöo el la voökaoso de drinkkunveno (problemo de la "coctail party"). Analoge eblas vidi la kapon öu de juna, öu de maljuna virino en bildo 4.4. Ambaükaze oni intence kvazaü "elfiltras" tion, pri kio oni interesiäas - öi tie el la optikaj, tie el la akustikaj stimuloj.






























Bildo 4.4: Ambigua bildo de Bartlet (1951), kiu pruvas, ke ne la sensaro sola sed kune kun la akomodilo determinas la aperceptadon.
Oni ankaü povas komplete preteratenti unu de tiuj du plej fortaj senskanaloj kaj koncentriäi al la alia, ekz. se oni kvazaü en mensa foresto gapas al vid-al-vida persono koncentriäante al brueto de alia loko veneanta. Povas eö esti, ke nenio perceptata interesas, sed ke oni koncentriäas al memorayoj, do "revas kun malfermitaj okuloj". La informacipsikologia modelo bildigas la supozendan filtrilon per t.n. "akomodilo", al kiu t.n. "motivilo" diktas la repertuaron de antaüvidendaj ebloj, en kiun äi enordigu tion, kio estas perceptota. Legante literon post litero temas pri la signorepertuaro de la literoj. Se pro longa legadsperto la akomodilo alkutimiäas al tio, ke nur malmultaj literkombinoj aperadas, aü se dekomence oni lernis atenti al tutaj vortoj (t. n. tutvorta metodo de la elementlerneja pedagogio), tiam öi tiuj "kunsignoj" ("supersignoj") starigas la repertuaron. Sekve oni "preteratentas" la precizan skribmanieron, do ankaü eblan preseraron, kaj eö konfuzigas kelkfoje vorton kun simile kombinita alia (disleksio). Se oni interesiäas pri litertipoj, la akomodilo inverse povas akomodiäi al öi tiu repertuaro de subsignoj, tiel ke estas fajnayoj aperceptotaj, kiuj restas nerimarkitaj sur pli alta repertuaro, kvankam perceptita de la okulo.


Ne necesas enkonduki sepan modelparton de la organigramo inter la nunmemorilon kaj la antaükonscian memorilon por klarigi la elfiltradon de la lernotayo inter tio, kio estas konsciiäinta - en analogio al la sveltigo de la perceptado al la aperceptado.

Ni ja povas vole (per la motivilo) stiri nian atenton kaj tiel fokusigi la konscian sensacon (aperceptadon), sed ne vole selekti la lernotayon inter la aperceptitayo. La nunmemorilo nur

Bildo 4.5: La informacipsikologia organigramo (Frank, 1961), kompletigita per la de Stachowiak (1964, 1965) enkondukita motivilo. (Laü Frank, 1983a)

povas vole (pro aktuala intereso) konservi pli longe ol dum la nundaüro enhaveron, kaj tiucele dumtempe eviti pluan aperceptadon kaj memoradon; tia koncentriäo pligrandigas la probablon, ke öi tiu "interesa" konscienhavero eniros en la memoron. -
La introspekcio do ebligas strukturigon de la behaviorista "nigra kesto", tiel ke ekestas la informacipsikologia modelo de la menso (la t.n. "organigramo", montrita per bildo 4.5). La de äi eliranta informacipsikologio origine servis kiel bazo de la kibernetika estetiko (informaciestetiko - vd. la prezentadon de äiaj historio, principoj kaj bazaj ekkonoj en Frank / Franke, 1997). Baldaü poste äi montriäis esti ankaü taüga kontribuo al "kibernetikaj bazoj de la pedagogio" (Frank, 1962 - vd. la detalan prezentadon de la informpsikologio kiel kvina öapitro, precipe en la dua eldono aperinta 1969). La informacipsikologio ja fidas la introspektadon por starigi la organigramon, kiu estas plisimpliga modelo ebliganta disigi la kompleksan problemon de homa informprilaborado. Sed pri la modelparametroj la informacipsikologio starigas laükvantajn demandojn, ekzemple pri la rapidecoj de perceptado, aperceptado kaj lernado, kiuj ne estas senpere respondeblaj pro introspektado. Tial la informacipsikologio seröas la respondojn per eksperimentoj ja behaviorismaj sed modelkonforme ekspluatataj. Tial la informacipsikologio komprenas sin mem kiel sintezon el la behaviorisma kaj la humanistika skoloj de la psikologio. -
Ankoraü antaü behaviorisma eks-perimento nura introspektado kondukas al la plifajnigo de la organigramo per subdivido de la memoro en du qtupojn: en provizoran kaj longdaüran memoron. Bazo de tiu pluevoluigo de la modelo estas la spertoj, kiel rekonsciiäas memorayoj. Plej gravaj estas la kvar mekanismoj de la t.n. asociado.
1. Se estas konsciiäinta A, kaj se tuj poste, kiam A ankoraü estas konscia (do dum la nundaüro), ekkonsciiäas B, kaj se ambaü eniros en la memoron, tiam posta ajnkiala ekkonsciiäo de A funkcios kvazaü stimulo al la memorilo, rekonsciigi B. (Iom malpli probable oni al la denove enkonsiiäinta B tiusence "asocias" la iam antaüirintan memorayon A.) Tia asociado nomitas "temposinsekva asociado". Ekzemploj:
  • En la elementa lernejo öiu tiom ofte aüdis "5 oble 7 estas 35", ke estas reagata al la stimulo (A =) "5 oble 7" multe pli probable per (B=) "35" ol per "7 oble 5" aü (angle) per "5 times 7". (Malpli probabla ankaü estas inverse la reago A al la stimulo B.)
  • Okcidenteüropano atendas de tiu, kiu diris "A", ke li diros "B" (kaj eventuale poste "C"). Tio por hindo estas malpli probabla, öar la Devanagari-alfabeto komenciäas per A, Aa, I, Ii, U, Uu, ... .
2. Se oni aperceptis B en spaca proksimeco al A, kaj se ambaü konsciiäoj eniris la memoron, la denova imago de A laü superhazarda probablo rememorigas al B. Oni parolas pri "spaca asociado". Tion uzadas iluzionistoj kaqante qajne detalojn facile kompletigeblajn kaj tiel qajne ebligante reale neeblan transformon (bildo 4.6).
3. Se parto de la trajtoj de A koincidas kun parto de la trajtoj de B, kaj se estas lernitaj kaj A kaj B, tiam al denova konsciiäo de A laü superhazarda probablo sekvas rememorigo al B. Oni parolas pri "simileca asociado".

Bildo 4.6: Pro la asociadleäoj de spaca proksimeco kaj de simileco oni asociadas al la sama, malkomplete perceptata realo diversajn, el pli frua sensaco konatajn bildojn.

Ekzemplo: "Tio (= A) rememorigas min al la jena qerco (= B)". La kapablo, realigi similecajn asociojn, helpas starigi kunsignojn per klasigo, speciale starigi nociojn (do kunigi certasence egalajn elementojn al klasoj), kaj efikas ofte kiel kaüzo de strukturtransfero.
4. Plej malfrue en la evoluo de infano ekestas la "kontrasta asociado": ekkonsciiäinta A kun superhazarda probablo sekvas el la memoro iu B, kies esencaj trajtoj estas malaj al tiuj de A. Ekzemple al la stimulo A = "blanka" oni reagas pli probable per "nigra" ol per "labormantelo", sed ankaü pli probable ol per "la nigro".
Oni spertas per memobservado, ke kelkfoje io revenas en la konscion, kvankam antaüe - dum la nundaüro - ne estis ekkonsciiäinta io, kio povus esti laü unu el la kvar principoj de la asociiado la revoka stimulo al la antaükonscia memoro. Oni do devas supozi, ke almenaü parto de la antaükonscia memoro funkcias "aktive" ("spontanee"), t.e. ke äi memstare rekonsciigas pri io (kio "ankoraü ne estas digestita" aü kio "ankoraü vagabondas tra la kapo"). Tia spontanea rememorado nomitas "perseverado". Äi okazas plej ofte öe elementoj antaü nelonge (dum la pasintaj minutoj aü maksimume horoj) lernitaj. Estas do supozinde por la psikostrukturmodelo, ke la provizora memoro povas memorigi kaj per asociado (reage) kaj per perseverado (spontane), la longdaüra memoro nur per asociado.
Kontraü öi tiu supozo oni ne argu

mentu, ke laü Freud en la sonäoj manifestiäas ankaü malnovaj, sed "nedigestitaj" enhavoj de la "nescio". Tiu öi "nescio" ankaü en la sistemo de la psikanalizo de Freud ne estas la "antaükonscia memoro", sed storilo, kiun ne senprobleme eblas uzadi konscie, kiel la antaükonscia memorilo, kaj de kiu la enhavoj ne revenas pli-malpli senqanäitaj, sed plej ofte en strange kodita formo, kiun malkodi estas la celo de "la analizo". - La organogramo prezentita per bildo 4.5 ne enhavas la "nekonscion" en la senco de Freud. Tio ne signifas, ke la nekonscio tute ne havus ajnan gravecon en la pedagogio. Äi tamen ne estas esenca por LOI, kaj modelo ja rajtas simpligi sian prabildon.

La organigramo sugestas laükvantajn demandojn, ekzemple
  1. Kiom longe restas nova enhavo en la nunmemoro, en la provizora memoro kaj en la longdaüra memoro?
  2. Kiom vasta estas (kiom da informo povas enhavi) la nunmemoro, la provizora memoro kaj la longdaüra memoro?
  3. Kiom rapide eniras la informo en la nunmemorilon, en la provizoran memorilon kaj en la longdaüran memorilon?
Respondoj al laükvantaj demandoj bezonas mezurojn de la kvantoj. Por la unua demando sufiöas la antaükibernetika mezuro de la tempo, ekz. la sekundo. La dua demando postulas mezuri la informon; tiucele la kibernetiko enkondukis la mezurunuon "bit". La tria demando kunligas ambaü mezurojn, nome volas scii "kiom da bitoj je sekundo (bit/sek) eniras" la koncernan storilon. Antaü la ekesto de la kibernetiko nur eblis per laükvantaj eksperimentoj plene respondi al la unua demando kaj doni relativajn respondojn al la du aliaj.
Oni povas mezuri, kiom longe ankoraü eblas, nombri yus estingiäintajn batojn de sonorilo aü ripeti seriojn da ciferoj. Sen intence konservi ilin en la konscio (per interna ripetado) plenkreskuloj tion preskaü senprobleme sukcesas fari äis ö. 4 sekundoj, sed nur laü ö. 40%a probablo ankoraü por 5 sekundoj, kaj por 10 sekundoj nur tiom, kiom jam estas parkerigita, t.e. malpli ol 5%. Tiel ekestas la bildo 4.7. Evidente la nunmemoro ampleksas tiom, ke äi povas enhavi normalan frazon: malpli ol 40 silabojn, senprobleme almenaü 16, mezume ö. 20 - 24 silabojn
Por la provizora memoro ne ekzistas iu minimuma tempo, por kiu oni senprobleme povas ion parkerigi. El memeksperimentoj (kiel ilin faris ekde 1879 la psikologo Ebbinghaus) eblas konkludi, ke öio, kio yus estas lernita, komencas perdiäi el la memoro - "forgesiäi"; la rapideco, laü kio oni forgesas tion, kio de äi momente ankoraü estas en la memoro kaj ne plu estas daüre rememorigata, estas proksimume f = 1/3 je horo.

Bildo 4.7: La nundaüro (T maksime; TR = mezume) öe plenkreskuloj (laü Riedel, 1967).

Pro tio, ke tiel la amplekso de öitiu memorayo (ekz. la kvanto de la matenfine lernitaj, ankoraü ne forgesitaj ILo-vokabloj) malkreskas, ankaü la triono, kiu proksimume estos forgesata dum la sekvanta horo, malkreskas, tiel ke ekestas la "forgesadkurbo" a el bildo 4.8. Äin bone priskribas la formulo de la radiaktiva disfalo:
  1. I(t) = I(0)e-ft

Sed kaze de mezlonga observo la forgesadkurbo empirie trovita de Ebbinghaus qajnas ne konveräi al 0 sed al iu malgranda, qajne "ne-forgesebla resto": vd. kurbon c en bildo 4.8. Tion klarigas la organigramo per la supozo, ke öi tiu malgranda parto de la lernita informo (öe Ebbinghaus: de sensencaj silaboj; öe LOI: de ILo-vokabloj) estas enirinta krom en la provizoran ankaü en la longdaüran memorilon, el kiu äi malrapide forgesiäas: laü rapideco de nur f = 1/9 jare (kurbo b en bildo 4.8). Por alproksimigi la empirian forgesadkurbon c per superpozicio de la limkazaj forgesadkurboj a kaj b (kiuj estas por la du diversaj valoroj de la parametro f priskribeblaj per la funkcio 4.1) oni devas supozi, ke je la tempopunkto 0 nur ö. 10% de la yus nun provizore lernita informo ankaü jam estas enirinta en la longdaüran memoron, alivorte: ke la relativa rapideco por longdaüra parkero (monatoj äis jaroj) estas ö. 1/10 de la parkerigrapideco "dum la lerneja paüzo por la tuja kontroltesto", do: por minutoj äis horoj. (Pli detalaj konkludoj kaj referencoj al empiriaj rezultoj troviäas en Frank, ²1969, öap. 5.)




Evidente la storkapacito de la provizora memoro devas sufiöi por la instruayo de leciono, t.e. de instrusituacio inter 20 kaj 90 minutojn longa.


Bildo 4.8: Forgesado el (a) la provizora, (b) la longdaüra memorilo, (c) el la antaükonscia memorilo entute.

Ekzercayoj


sama en