| 10. Limoj kaj kvalitmezuroj de la informaciprilaborado flanke de lernanto. Dependeco de la aäo. |
| 10.1 Maksimumoj de la homa informaprilaborkapablo. |
| Ni ne certe rimarkas, kiu de du mallongaj stimuloj (ekz. akustika kaj optika) aperis kiel la unua, se ilia tempa distanco estas tro malgranda. La minimuma distanco, kiu certe (t. e. en 100% de la provoj dum psikologia eksperimento) ebligas la rimarkon de la sinsekvo, nomitas "psika momento" aü "subjektiva tempero" SZQ (germane: Subjektives Zeitquant). Por mezuma plenkreskulo en veka, normala (nek de stimuliloj nek de trankviligiloj influata) stato äi daüras ö. 1/16 sek. Pli rapide sinsekvadaj optikaj, akustikaj aü taktilaj stimuloj kunfandiäas, ekz. filmbildoj al moviäanta bildo, aüdeblaj aü senteblaj frapetoj al malalta sono resp. al sento de vibrado. La elektroencefalografio mezuras dum aperceptado en la cerbo de plenkreska homo proksimume 1/16 sek kiel osciladdaüron de la elektrikaj ritmojn. Sed en unuopaj neüronoj la elektrikaj procezoj ne nepre estas periodaj, sed ekzistas kazoj, kiuj konjektigas la aplikon de binara kodado. Rezulto de la matematika informaciteorio - vd. (8.5) - estis, ke unu binara signo povas aritme enhavi maksimume 1 biton da informacio. Informacipsikologiaj eksperimentoj ebligis mezuri kiel aperceptadrapidecon CK de plenkreskuloj ö. 16 bit/sek. Pro öio öi la informacipsikologio dekomence (Frank, 1959, p 28) konjektis, ke |
(10.1) CK = 1 bit / SZQ
| Por öi tiu baza ekkono ekestis intertempe pluraj pluaj empiriaj argumentoj (vd. la öapitron 5 en Frank, 1969). Pedagogie la plej grava el ili estis la konstato (dumkongrese prezentita 1964 de Harald Riedel), ke, depende de la aäo, infanoj diserigas la sekundon en malpli da subjektivaj temperoj, kaj aperceptas konforme al tio malpli rapide, ol plenkreskuloj. |
| La longeco de la subjektiva tempero (do - laü [10.1] - la tempobezono por apercepti unu biton da informacio) kreskas (laü eksperimentoj publikigitaj jam 1932 de G.Brecher) kaj sub la influo de trankviligiloj, kaj ankaü (kontraü la komenca supozo de Brecher mem) sub la influo de stimuliloj kiel kafo kaj nikotino. Öi tiuj do nur vekigas (evitas do la endormiäon, t. e. la falon de CK al nulo), sed ne plialtigas la aperceptadrapidecon, kies individuan maksimumon la veka homo atingas en la foresto de ajna droga influo. Äi varias inter diversaj individuoj kiel parametro de la inteligenteco: laü Lehrl (1975, p 108) plenkreskuloj kun inteligenteckvociento IQ 70 aperceptadas aritme nur ö. 8 bit/sek, kun IQ 100 preskaü la duoblon, kun IQ 140 proksimume la trioblon. |
| Eö pli precize ol per la aperceptadrapideco respeguliäas la (t. n. "fluida") komponanto de la inteligenteco, kiun celas (almenaü per ordiga skalo) mezuri la IQ, per la "vasteco de la konscio", t. e. per la maksimuma informacio, kiu povas esti samtempe konscia. Äin oni nomas "storkapacito KK de la nunmemorilo". |
Bildo 10.1: En unu sekundo aperceptiäas
tiom da bitoj da informacio, en kiom da subjektivaj tempereoj la sekundo
estas diserigebla. Mezuma plenkreskulo konservas (laü bildo 4.7) öiun
informeron dum ö. 4 - 10 sekundoj en sia konscio. Ties vasteco (mezume
ö. 80 bitoj, krude: 102 bitoj) estas do la intergralo de
la kurbo. (El Frank, 1983.)
Se la nunmemorilo akceptas en öiu
tempounuo la informacion CK, kaj se öiu tiel aperceptita
informero tie konserviäas maksimume dum la nundaüro T (
10 sek kaze de mezumaj plenkreskuloj - vd. bildon
4.7), aritme ö. 60% de öi tiu tempo,
tiam la konscio (nunmemorilo) povas samtempe enhavi
(vd. bildon 10.1). Pro tio, ke
ankaü la nundaüro T kreskas (krom kun la aäo) iom
kun la IQ-valoro, la konscio estas por IQ
140 öirkaü 9-oble pli vasta ol por IQ
70, kaj en la meza IQ-intervalo de 85 äis 115,
en kiu troviäas 68% de la popolo, validas por plenkreskuloj la proksimumayoj
(10.3a) KK / bit 1,8 IQ - 100
(10.3b) IQ 0,56 KK / bit + 56
| (Frank, Jeske kaj Lehrl, 1982). |
| Pli draste limigita estas la homa memorkapablo. La jam en öapitreto 8.4 sciigita valoro 40 - 50 bit/min (Cv,k 0,7 bit/sek) kiel mezuma lernrapideco de plenkreskuloj (en la senco de ilia rapideco "parkeri") validas nur por la provizora memoro. La longdaüra memoro akceptas la informacion nur per dekono de öi tiu rapideco: |
(10.4) Cv,l 0,1.Cv,k
| (vd. la öapitron 5, precipe la bildon 4.8). Analoge al la procedo montrita per bildo 10.1 eblas konkludi el la forgesadkurbo al storkapacitoj de la antaükonscia memoro: al Kv,k 104 bit por la provizora memoro kaj al Kv,l 107 bit por la longdaüra memoro. |
Bildo 10.2. Akceptrapideco, restadtempo kaj storkapacito
de la nunmemorilo (konscio) kaj de la provizora (mallongdaüra) kaj
longdaüra, antaükonscia memorilo
| Fakte öiuj rezultoj (kunigitaj en bildo 10.2) estas akiritaj per eksperimentoj, en kiuj estis aperceptendaj, produktendaj aü enmemorigendaj sinsekvoj de stimuloj resp. reagoj el finiaj repertuaroj. La laükvante indikitaj limoj de la homa kapablo prilabori informon do koncernas eble nur nur la digitalan informprilaboradon, kiu okazas laü nuntempaj scioj en la maldekstra cerboparto. Probable aldoniäas la kapabloj imagi al si (aü eble eö enmemorigi) bildojn kaj la individuan voöon de parolanto, do kapabloj de nedigitala, analoga informprilaborado, kiujn ni dankas al nia dekstra cerboparto. |
10.2 Dependecoj de la aäo |
| La menciitajn rezultojn de Harald Riedel pri la malpli granda diserigkapablo de la tempo fare de infanoj, do pri ilia malpli granda aperceptadrapideco, oni povas resumi per la proksimumayo valida äis öirkaü la A = 15-a vivjaro: |
| Tio estas kompreneble aritmo, de kiu infanoj kun pli aü malpli alta inteligenteckvociento ol la mezuma (IQ = 100) devias supren aü malsupren. La aritmo konservas sian maksimumon, do ö. 16 bit/sek, proksimume en la aäintervalo 18 A/j 50; poste äi faladas. - La aperceptadrapideco limigas la legadrapidecon. Äi estas konsiderenda fare de la instruisto: li parolu malpli al infanoj malpli rapide ol al plenkreskuloj. |
| La lernrapideco ekkreskas proporcie al la aäo de la lernanto. Äis la 17a vivjaro validas aritme la proksimumayo |
| La nundaüro T kreskas äis proksimume la 10a vivjaro laü |
| kaj falas ankaü ekde la sesa vivjardeko. Por ke oni rimarku la rimon en poemoj necesas, ke la rimvortoj estu samtempe konsciaj. Kalkulante kun 4 silaboj je sekundo kiel normala parolrapideco oni povas klarigi per (10.7), kial infanpoemoj havas mallongajn versojn kaj plejofte la rimskemon AABB. (10.7) kune kun bildo 4.7 estas atentenda de la instruisto per limigo de la frazlongeco. - Pro (10.2), (10.5) kaj (10.7) ankaü la vasteco de la konscio kreskas dum la maturiäo - komence eö akcelerite. Korpe la lernanto maturiäas pli rapide ol mense, havante dum sia 7a vivjaro jam ¾ de la korpa alteco de la instruisto, sed nur ¼ de ties konscivasteco KK. (Por 10-jaruloj la koncerna alproksimiäo al la mezuroj la instruisto jam estas ö. 80% resp. 40%.) |
10.3 Kvalitmezuroj de la informprilaboro. |
| La menciitaj informacipsikologiaj parametroj povas servi kiel kvalitmezuroj de la informaciprilaborkapacito de la lernanto. Kiomgrade tiuj kapacitoj estas eluzataj favore al la atingo de la instrucelo, dependas de la koncentriäo de la lernanto, do de la forto de lia volo, de liaj interesoj, de lia motiviteco - do malrekte (sed ankaü senpere) de la instrumaniero B de la instruisto. Se dum la (ne tro longa) lerntempo t la antaükonscia memoro akceptas informacion laü la funkcio |
(10.8a) i* = Cv.t
| tiam i* ne nepre estas lernita instruayinformacio sed (grand)parte ankaü estetika informacio (pri la instrumaniero B aü pri la lernmedio S). La procentayo h = i/i*, kiu estas lernita kiel vera instruayinformacio nomitas "efikanco" de la instrusituacio. Äi troviäas kaze de bona klasinstruado de kognitivaj instruayoj öe 40%, kaze de universitataj lekcioj öe 30%. Bonaj instruprogramtekstoj por individua lernado atingas 70%n, bonaj tiaj aüdvidaj instruprogramoj 80%n efikancon. En la kazo de fremdlingvo-instruado nur la duono de öi tiuj rezultoj por persona resp. enobjektigita instruado estis mezurata - probable pro tio, ke en fremdlingvaj fakoj la procentayo de afekcia (poemoj!) kaj psikomotora (fonetiko!) instruayeroj, kiuj ja ankaü bezonas lerntempo, sed (almenaü äis nun) ne estas mezurebla en bitoj, estas pli alta ol en matematikaj, natursciencaj kaj kibernetikaj fakoj. |
| Se la lernkurbo ne kurbiäus, tiam validus pro (10.8a) - kaj (6.7) - por la lernprogreso akirante la instruayinformacion I |
(10.8b) p := i/I = (hCv/I).t = lt = (a/t).t
Tiu öi lineara funkcio povas priskribi nur la komencon de la lernprogreso, kiu ja okazas malakcelerite. En öapitreto 7.1 jam kvar kialoj de öi tiu kurbiäo estas surlistigitaj. (Du kromaj aldoniäas kaze de nehomogenaj instruayo kaj klaso de lernantoj: tiam de ripeto al ripeto falas la mezuma lernprobablo, öar en la malkreskanta resto kreskas la procentayoj de la malfacilaj instruayeroj resp. de la lernantoj, kiuj malfacile lernas.) Se ni nek konsideras laciäon (do faladon de CK kaj Cv - äis 0 en la lima kazo de endormiäo!), nek perdon de intereso (do faladon de h), nek la superpozicion per la forgesadkurbo (kaj krome supozas homogenecon kaj de la instruayo, kaj de la lernantaro), tiam por la lernkurbo strikte validas (7.6b), kaj pro (7.8) ni ricevas almenaü proksimumayon, se ni tie anstataüas pro (10.8b) la mezuron L de la lernfacileco per l = hCv/I
(10.8c) pt = 1 - ut = 1 - (1-p0).e-Lt 1 - (1-p0).e-(hC/I)t
Taüga mezuro por la kvalito de la pedagogia laboro plenumita dum la daüro d de la situacio de klasinstruado estas la t. n. "klerecinkremento" w
(10.9) w := u0/ud
= eLd e(hC/I)d
| aü ties logaritmo
ln w. Öar w ne dependas de la antaükonoj p0
sed ja kreskas kun la investita tempo d kaj kun la realigita lernfacileco
L l, kiu
estas kvazaü la "pedagogia povumo" (ln w)/d.
|