6. PRAKTIKA UZO DE PLANLINGVOJ SUR LA EKZEMPLO DE ESPERANTO

La prezentitaj planlingvoj celas antaù chio esti facile akireblaj interkomunikiloj, do "vivaj" lingvoj. Iliaj avantaghoj povas tamen esti praktike uzeblaj tie, kie la etnolingvoj ne taùgas precipe pro sia komplikeco. La modela hharaktero de planlingvoj igas ilin tre bone aplikeblaj en la kampo de perkomputila lingvoprilaborado kaj kiel lingvomodelo por instruceloj. Se oni komparas etnajn lingvojn, planlingvojn kaj formalajn lingvojn sur la bazaj lingvoniveloj, oni konstatas, ke la planiteco proksimigas internaciajn lingvojn al la formalaj lingvoj por perkomputila prilaborado:

                   formalaj lingvoj    planlingvoj         etnolingvoj         


elementaro         simboloj            morfemoj,vortoj     morfemoj,vortoj     

fonetiko           ne ekzistas         simpla,regula       komplika,neregula   

morfologio         strikta             regula,difinita     parte regula,varia  
                                       kom-                                    

                   difinitaj           bineblo de                              
                   elementoj           elemetoj                                

sintakso           regula,             regula, ne          neregula, nelimi-   
                   difinita strukturo  limigita            gita strukturo      
                                       strukturo                               

semantiko          unusenceco          tendenco al         plursenceco         
                                       unusenceco                              

pragmato           la reguloj          la lingvouzo        la lingvouzo     
                   difinas             influas             modifas          
                   la uzon             la regulojn         la regulojn      




La praktikan uzon de planlingvo, nome de Esperanto, oni povas observi en la tute konkreta ekzemplo de mashina lingvoprilaborado.

6.1. Perkomputila tradukado

Perkomputila tradukado estus granda helpo al internacia komunikado, chefe al industria dokumentado, do komunikado inter produktantoj, evoluigantoj, vendantoj kaj achetantoj, se ghi funkcius tute fidinde. Ghenerale ankoraù ne eblas mashine traduki beletron, poezion kaj aliajn tekstojn, kies semantika enhavo estas tro multsenca, char la mashino ne scipovas elekti ghustan sinonimon aù parolturnon kun duobla senco. Por la mashintradukado do taùgas precipe fakaj tekstoj kun klara teminologio . Plue, la mashino devas havi propran programlingvon kaj algoritmon de struktura aù leksika transigo, do sistemon, kiun ghi "komprenas", konsistantan el formuloj ech pli komplikaj ol tiuj de la homa lingvo. Por tiaj sistemoj oni povus uzi esprimon "artefarita lingvo" en propra senco. La traduko chiam havas tri fazojn: analizon de fontoteksto, transferan fazon kaj sintezon en la celteksto. En la unua fazo estas malvolvita la strukturo de la fontolingvo. En la tria fazo la abstrakta lingva strukturo ricevas sian cellingvon. Dum la transfera fazo devas esti transformita la tuta enhava kaj forma sistemo de la fontolingvo en tiu de la cellingvo. Tiu chi fazo estas dulingva. La analizo de fontolingva teksto ne povas produkti tiomgrade abstraktan reprezentajhon, kiu povus esti bazo al la sintezo en iu ajn cellingvo. Ghenerale praktikataj traduksistemoj, do precipe SJhSTRAN, kiujn uzas la Eùropa Komunumo (alia ghia traduksistemo, EUROTRA, restis en la stadio de prototipo), scipovas traduki unudirekte, t. e. ekzemple de la Germana al la Angla, aù de la Franca al la Angla, aù de la Angla al la Germana ktp. Tio signifas, ke se oni volus ellabori funkciantan sistemon nur por tiuj tri lingvoj, oni bezonus kompletajn apartajn tradukprogramojn por ses kombinajhoj, che kvar lingvoj temas jam pri dekdu kombinajhoj, che kvin lingvoj pri dudek kombinajhoj ktp. ( laù la formulo, ke por n lingvoj bezonatas n(n-1) tradukprogramoj), kio certe ne estas facila kaj malmultekosta solvo. Alia eblo estus uzi ian tradukan interlingvon (IL), en kiun oni tradukus chiujn fontotekstojn, storus ilin kaj laùbezone tradukus en la postulatajn celtekstojn. La IL povus transpreni la internan, transferan fazon de la traduko, transigante la informojn al la cellingvoj kaj ne estante specifa por chiu lingvoparo. Krom la malaltigo de kombinajhnombroj

(por kvar lingvoj bezonatus ok kombinajhoj, por kvin lingvoj dek kombinajhoj, chiam do nur n oble 2) ekzistus jenaj avantajhoj:

- La centra storado en unu lingvo shparas la storkapaciton de komputiloj (oni do ne bezonas stori la saman informon en pluraj lingvoj).

- Se estas repostulata teksto en la fontolingvo, eblas la preciza rekunmeto de la originalo.

- Eventualan mistradukon en IL eblus pli rapide korekti kaj aldoni tradukinformon, oni do ne devus korekti en chiuj kombinajhoj, la tradukprogramo do estus pli facile reviziebla kaj plibonigebla.

- La aktualigo, sistemigo, ordigo kaj indeksado de la dokumentoj estas pli facila.

Ech kun tia IL la traduko ne estus plene aùtomata - la transformo de strukturoj el la cellingvo al la IL chiam postulas kontrolon, redemandojn ktp. Nur la dua fazo, sintezo en la cellingvo, povas okazi aùtomate, se la IL estas sufiche fidinda. Ankaù tie estas la uzo de IL pli praktika - la koncerna specialisto devas koni chiam nur la fontolingvon kaj IL, ne plu chiujn kombinajhojn, kien oni volas traduki.

Kiu lingvo do servu kiel IL ? La plej facila estus uzi unu el la postulataj lingvoj, ekzemple la Anglan aù alian etnolingvon. Sed che la etnolingvo oni tuj devas barakti kun malreguleco, sinonimeco kaj kun chiuj historie ekestintaj kaj konvencie kodigitaj apartajhoj, ofte mallogikaj. Precipe en la Angla estas malfacile rekoneblaj vortkategorioj, do chu ekz. "help" estas substantivo, adjektivo aù imperativo, ne klaras chiam el kunteksto ech por homa leganto, despli por mashino. Problemhaviga estas la plursenceco, ekz. "with" povas signifi "kun" aù "pere de" kaj devas esti koncerne tradukita . Similaj ekzemploj ekzistas en chiuj etnolingvoj kaj, malpli, ech en planlingvoj. En la tradukado temas pri bildigo de unu lingvosistemo al alia, do pri problemoj de leksika transigo inter tiuj lingvoj. Estas sufiche klare, ke la mashina IL devas esti lingvo preciza, regula, analizebla, klara, do certasence lingvo-modelo. Ghi devas esti plej eble preciza por minimumigi informaciperdojn kaj plej eble konciza por minumumigi tempoperdon. Kun la celo de pedagogia kaj konsekvence informacia facileco ja estis konstruataj la planlingvoj. Tiu chi intenca facileco havas konsekvencajn avantaghojn por aùtomataj lingvorekono, lingvosintezo, dokumentado kaj sekve tradukado. Jen kelkaj gravaj postuloj pri IL:

- ghi estu sufiche richa kaj elasta por esprimi sciencajn, politikajn k. aliajn komunikade gravajn ideojn

- ghi estu esprimiva en terminoj

- la individuaj leksemoj estu bone difineblaj kaj ne shanghighu sen kontrolo

- la surfaca strukturo estu regula

- ghi havu homan interfacon, do estu tuj komprenebla al homoj.

Esperanto sufiche bone plenumas la starigitajn kondichojn, estante fleksebla kaj esprimiva dank' al sia aglutineco, la vortspecoj estas facile analizeblaj, la signifo de radikoj kaj derivado estas superrigardeblaj kaj grandskale kombineblaj - la leksika fortajho krome estas, ke chiu vorto inkluzivas ankaù multajn gramatikajn informojn en si mem. Oni povas facile generi novajn vortojn. La fleksio kaj aliaj gramatikajhoj estas senesceptaj, la surfaca strukturo, ortografio kaj sintakso estas regulaj, la lingvo estas facile parolebla kaj komprenebla.

Sed, char Esperanto estas vera lingvo, ankaù en ghi ekzistas eroj, precipe sintaksaj, kiuj ne estas unusence klaraj, ekzemple uzo de la akuzativo en la kazo de tempoindikoj povas esti komprenata de la mashino kiel rekta objekto: Mi legis tutan nokton - Mi legis libron. Plua malklara kazo estas uzado de adjektivo apartenanta al du substantivoj, ekz. "maljunaj virinoj kaj infanoj" - do chu maljunaj virinoj kaj maljunaj infanoj?, alia problemeto estas uzado de personaj pronomoj en dependaj frazoj ("Mi deprenis panon de la breto kaj metis ghin en la tekon." - Kion mi metis, chu la panon aù chu la breton ?). En la frazo kiel "Mi vidis lin sur la shipo" ne klaras, chu ni ambaù, aù nur li estis sur la shipo ktp, ktp.

Klaras do, ke ankaù Esperanton necesas iom "raciigi" por komputilaj bezonoj. Sintakson de Esperanto por perkomputila analizo faris jam en la jaro 1970 Siv Sjchgren, celante uzi ghin por dialogsitemo. Shi faris certajn modifojn forigantajn la ambiguecon:

- Chiu frazo havis subjekton: vi manghu, ghi pluvas.

- Subjekto chiam staris antaù predikato.

- Akuzativo ne estis uzata por esprimi direkton.

- Post participo ne povis esti komplemento de la predikato.

- Ghis ne povis esti kaj prepozicio kaj konjunkcio.

- Al estis uzebla nur en nerekta objekto.

- Pasiva vocho uzis ne de, sed fare de.

En la jaroj 1982 - 1990 uzadis Esperanton kiel IL nederlanda firmao BSO ( Buro voor Sjhsteemontwikkeling) el Utrecht. Ghi lanchis esplor-evoluigan projekton DLT ( Distributed Language Translation, do "malcentra traduksistemo"), subvenciatan de la nederlanda ministerio pri ekonomiaj aferoj. DLT havis dudekon da konstantaj kunlaborantoj, lingvistojn kaj informadikikstojn. La antaùvidita ebla apliko, kun la konstruo de traduksistemo, estis komplementi videotekstajn retojn por sendado de informoj tiel, ke la uzanto povu legi la necesan informon ech en alia lingvo ol tiu, en kiu la sendinto entajpis ghin. Helpe de speciala DLT-karto eblus do ricevi "unudirekte" informojn tradukitajn el aliaj lingvoj, aù ech "dudirekte" komuniki informojn internacie uzante la DLT traduksistemon. Aliaj antaùviditaj ebloj estis internacia konekto de jam ekzistantaj naciaj informsistemoj (kiel BTHh en Germanio, Minitel en Francio, Readers Digest en Usono), liverado de subtitoloj por televidaj filmoj (storante la tekston en IL kaj tradukante laùbezone), parolsintezo ktp.

Por la celoj de perkomputila tradukado ankaù DLT iomete modifis Esperanton, tamen multe malpli ol oni komence antaùvidis. Oni uzis la rimedojn igantajn IL-frazojn sintakse malambiguaj (problema ne estas ambigueco semantika, sed traduka, kondichita de ambaù koncernaj lingvoj). Por bona traduksistemo gravas, ke la IL estu normigita ne nur en la gramatiko, sed ankaù en la vortaro, tial la tradukvortaro praktike estas unusence difinita terminaro.

La eblecon uzi Esperanton kiel IL dum aùtomata tradukado de sciencaj tekstoj esploradis inter 1980 - 1992 la studgrupo de Prof. Hiroshi Katsumori en Chubu Universitato en Japanio. La sistemo CHUESTRA servis por tradukoj de fakaj fizikaj tekstoj inter la Japana kaj la Angla, starigante utiligeblan Esperanto-terminaron pri fiziko kaj aplikata matematiko. Tiel ekestis interlingva "subsistemo", kiun oni povas estonte utiligi por traduko en koncernaj fakoj en aliajn, malpli uzatajn etnolingvojn. CHUESTRA ech kombinas du subsistemojn en la sistemo-sendependa maniero, uzante LISP kaj PROLOG. La fina celo estas, kompreneble, plurlingva traduksistemo kaj starigo de pluaj terminaroj.

6.2. Parolsintezo

La aùtomata parolsintezo multe helpas dum analizo de homa parolo. Ju pli oni povas kapti la karakterizojn de homa vocho kaj formuli ilin per reguloj, des pli sukcesos la mashina parolo.

La plej malgranda segmento de la parolajho estas la parolsono, el parolsonoj konstruighas la vortoj. Al la segmentaj elementoj aldonighas la t. n. supersegmentaj elementoj kiel melodio, ritmo, dinamika strukturo. El akustika vidpunkto la parolsonoj estas priskribeblaj per siaj spektroj. La spektro videbligas, kiel la enerigo de la parolsignalo disdividighas inter la diversaj frekvencozonoj laù la tempo. Lokaj maksimumoj de la frekvenco nomighas formantoj. Vokaloj havas almenaù tri formantojn, la konsonantoj parte ne havas formantostrukturon.Che aùtomata parolgenero oni kreas la saman akustikan efekton kiel che homa parolo, sed per malsama maniero. Deklarante, ke Esperanto estas fonetika lingvo, oni komprenas, ke chiu litero korespondas al unu sono kaj inverse. Tiel ekzistus 28 fonemoj en Esperanto. Por la aùtomata sintezo oni tamen estu pli preciza. La sono /ù/ aperas nur en diftongo, do /aù/, /eù/, /où/ kondutas kiel unu fonemo che akcentado, vortdivido ktp. La sama fonemo realighas iom alie depende de fonetika chirkaùajho pro la akomodigho de parolorganoj, la plej oftaj estas fonologiaj

variantoj de /n/ kaj /k-g/. Ekzistas pli malpli norma prononco de Esperanto, nome tiu, kiu konservas striktan rilaton inter ortografio kaj prononco, distingas inter fonemparoj, skribitaj per malsamaj literoj, kaj estas geografie neùtrala.

La skribitan Esperanto-tekston eblas transformi en parolon. Sukcese faras tion la sistemo ESPAROL, prilaborita en la Echtvchs Loránd Universitato en Budapeshto sub la gvido de Ilona Koutnjh. La mashino konvertas grafemojn en fonemojn, determinas akcentatan silabon, prilaboras la parolsonkodojn uzante la sonsegmentaron kaj la regularon por sonligoj, generas la vicon de la sonsegmentoj, determinas la fraztipon (deklaran, demandan, imperativan), generas intonacion kaj prozodion, regas la sintezilon. El la elmetitaj literoj, ciferoj, interpunkciiloj kaj aliaj karaktroj kutimaj en teksto (kiel %, +, -) generas la komputila programo bone kompreneblan Esperantan parolon tute aùtomate, sen homa interveno. La konverto de grafemoj al fonemoj estas simpla pro la fonemika karaktero de Esperanto.

La elirsignalojn produktas la parolsintezilo regebla per 10 parametroj. Baza parto de la sistemo transformanta tekston al parolo estas la sonelementaro. Tiu enhavas sonelementojn, kiuj certigas la generon de la parolsonoj kaj sonligoj. La kvalito de la parolo dependas de la sonsegmentaro. Por Esperanto oni ellaboris 220 segmentojn en pluraj shtupoj. Per konvena algoritmo kunmetante la sonsegmentojn chiu ajn skribita teksto transformeblas al parolo. Por kunmeti unu vorton oni devas uzi plurajn segmentojn, ekz. por unusekunda parolo oni devas enigi 25 parolsegmentojn. Post la transformo de teksto al parolsonkodoj haveblas la fonetika varianto de la elparoligenda teksto. Poste prilaborighas parolsonvico helpe de 950 reguloj, priskribantaj prononcon de sonoj aù sonligoj kaj ilian daùron. En Esperanto plej oftas kombinoj de konsonanto kaj vokalo kaj kombinoj de likvido kun alia konsonanto, kiujn oni aparte priatentis. Aldonighis akcentado sur la antaùlasta silabo, kies vokalon oni en malfermitaj silaboj plilongigis. Poste aldonighis intonacio.

La sintezita parolo utilas por parolaj mesaghoj de la komputilo, krome ghi tre taùgas en la lingvoinstruado por ekzerci la lernitan materialon (ekz. diktado de la mashino), plue ghi uzeblas por elparolo de enkomputilaj tekstoj, ekz. che provlegado de komputile kompostitaj tekstoj. Ligite al optika legilo ghi povas laùtlegi por blinduloj. Ekzistas multaj parolaj ludprogramoj kaj informaj programoj, pretighas instruprogramo por Esperanto.

6.3. Lingvoorientiga instruado

Europa Komunumo oficiale agnoskas, ke en la nuntempa Eùropo apenaù eblas orientighi sen konoj de fremdaj lingvoj, kaj ke chiu eùropano devos lerni minimume unu, sed plej bone du ghis tri fremdlingvojn por interkomprenighi ene de sia vivospaco. La oficiale lanchitaj instruprogramoj havas ellaboritan bazan aron da postulataj lingvokonoj por la Angla kaj por la Franca ( treshold level, niveau seuil), sed la praktika disvastigo, precipe preparo de instruistoj kaj atingo de kontentigaj lingvokonoj kompareblaj kun la gepatra lingvo estas problemhavaj. Preskaù chie en Eùropo estas instruata la Angla kiel la unua fremdlingvo, sed ghia kono komparebla kun tiu de la koncerna gepatra lingvo estas atingebla nur esceptkaze, che la dua aù la tria fremdlingvo tiu chi kono ech malpli probablas. La instruistoj do serchas diversajn metodojn, kiel plibonigi la fremdligvajn konojn helpe de taùgaj instrumetodoj kaj diversaj perfektigoj de instruprocezo.

Klerigkibernetikistoj rigardas la aferon laù jena teorio: Mezuma plenkreskulo povas lerni dum unu minuto maksimume 40 - 50 bitojn da informacio ( la preciza valoro dependas de la lernanto). Infano lernas malpli rapide ol plenkreskulo - la lernrapideco C dependas de la agho. La tuta lernita informacio I enhavas la postulatan lernendajhon, sed ankaù multajn krominformojn. Pro nelerteco de la instruisto, pro nesuficha intereso de la lernanto, pro perturboj en la lernchirkaùajho kaj similaj kialoj estas en la praktiko celkonforme uzata nur certa parto de la lernkapablo de la lernanto, nomata efikanco. (Krom la postulata instruajho kunlernas la lernanto aron da negravaj aferoj, ekzemple kiel aspektas aù kondutas la instruisto). La lernita informacio I rezultighas el la formulo I = . C . t , ( efikanco, C lernrapideco, t tempo). La procentajho de informacio, kiun jam la lernanto akiris dum certa instrutempo, estas nomata "kompetenteco" kaj la proporciecfaktoro inter la kompetenteco kaj la lerntempo estas "lernfacileco" . Laù = .C/I validas, ke la lernado estas des pli facila, ju pli granda estas la efikanco de la instruado, ju pli rapide oni lernas, kaj ju malpli da informacio estas lernenda. La kompetenteco de la lernanto do dependas de la facileco de la lernajho kaj de la necesa lerntempo. Por plialtigi la kompetentecon, t. e. konojn de la instruajho, ekzemple de la fremdlingvo, la instruistoj deziras aù akiri ghis la fino de lerneja jaro pli altan kompetentecon de siaj lernantoj ol ghis nun, aù atingi la ghisnunan kompetentecon pli frue.

Triviala maniero por shajne plenumi ambaù kriteriojn de plibonigo estas plej ofte postulita kaj elprovita: la komenco de la instruado de la angla lingvo jam en la elementa lernejo, kutime do jam al ok- aù naùjaraj infanoj dum du semajnaj studhoroj. Tiam la lernantoj logike montras je la fino de la posta lerneja jaro pli altan kompetentecon ol samklasanoj sen tiu antaùa instruado, sed la supereco de la pli frue komencintaj lernantoj pli kaj pli malkreskas dum la sekvaj lernejaj jaroj. La plifruigo de la instruado de la angla lingvo tial ne havigas temposhparon, sed, kontraùe, postulas pli da lerntempo, kiu en la fruaj lernojaroj malpligrandigas la tempon disponeblan por lerni la kalkuladon, la skribmanieron de la gepatra lingvo aù aliajn gravajn instruajhojn, se oni ne volas redukti la liberan ludtempon de la infanoj. Se oni disponigas la saman lerntempon kiel kutime al la instruado de la angla lingvo, ties plifruigo ne kaùzas plibonigon de la lernsukceso, char ghi ne kaùzas pli altan lernfacilecon de la angla lingvo.

Kontraùe al la kutima (kaj sensenca) plifruigo de la instruado de fremda etna lingvo la tielnomata "lingvo-orientiga instruado" (LOI) celas per iu taùga preparado de la lernanto plifaciligi la lernadon de la angla (aù alia etna) lingvo. Kompreneble, ankaù LOI postulas certan lerntempon. Por pruvi ghian taùgecon oni povas starigi du konkurencajn grupojn. La unua grupo tuj komencas lerni la anglan lingvon, la alia grupo dum la sama tempo ankoraù ne lernas la Anglan, sed ricevas certan lingvo-orientigan preparon kaj komencos lerni la Anglan pli poste. Tiam chi tiu prepar-instruado efikas tiel, ke la posta lernado de la Angla estas pli facila. Tio signifas, ke post certa tempo la grupo ghuinta lingvo-orientigan instruadon preterkuras la konkurencan grupon sen preparo startintan. Kompreneble ambaù grupoj pro la lerntempo jam antaùe elspezita daùre superos siajn samaghulojn, kiuj lernas la Anglan tradicimaniere. Sed nur la grupo ricevinta lingvoorientigan instruadon, ekde certa kompetentecnivelo en la angla lingvo, shparas pli da tempo ol ghi antaùe estis elspezinta. Kial? Char la antaù-informo plifaciligas la lernadon de instruajho tiel, ke la progreso de la orientita grupo estas pli granda.

Por facile klarigi tian fenomenon oni uzu simplan ekzempleton: Kiom da tempo bezonus la "neorientita" leganto por parkeri jenan frazon: Alicaf ilp satse odanrel al.? Eble unu minuton? La "orientigo", kiu daùras kelkajn sekundojn, instruas la leganton, ke oni legu de malantaùe - kaj jen la frazo estas lernebla en ono da tempo. La "orientigo" do konsiderinde plifaciligis la lernadon per malpligrandigo de informacio kaj sekve malplilongigo de tempo bezonata por lerni. La samon celas LOI, prezentante antaù la komenco de la fremdlingva instruado taùgan instrumodelon, plifaciligantan la postan komprenon de lingvostrukturoj.

En la instruado de natursciencoj oni jam delonge uzas pedagogie taùgajn modelojn de la instruajho antaù ol prezenti la ajhon mem. Oni malshparas iomete da tempo por prepari la lernanton al nova instruajho, kiun li tamen laù la modelo pli bone komprenas kaj tiel shparos multe pli da tempo poste. La modelo, uzata dum la instruado, devas esti:

- simpla, por ke ghi ne atentigu pri kroma informo, kiu ne estas esenca por la instruinda strukturo

- regula, por ke ghi ne atentigu pri esceptoj kaj diferencoj de iu paradigmo

- disigebla, tiel ke oni dise povu instrui la lernelementojn, ech se ili estas en la objekto interplektitaj.

Se temas pri la modelo de lingvo, ghi devas do enhavi chion, laù kio oni komprenu ghenerale, el kio konsistas la lingvostrukturo kaj laù kiaj reguloj la lingvo funkcias . Ghi do havu, se temas pri eùropeca lingvo:

- klarajn gramatikajn kategoriojn (substantivo, adjektivo, verbo...) facile rekoneblajn, ekzemple per konstanta finajho

- facilan, senesceptan, superrigardeblan fleksion (ekz. prepozician deklinacion, konjugacion kun pronomoj, senesceptajn verbajn finajhojn)

- logikajn kaj regulajn vortmodelojn (ekzemple konsekvencan formon de demandaj kaj demonstrativaj korelativoj)

- unusignifajn radikojn (ech sufiksojn) kaj aglutinan vortkreadon

- firmajn gramatikajn regulojn

La modelo ghenerale ebligas kreadon laù lernita algoritmo, do aktivecon de la lernanto surbaze de firmaj reguloj. Tio apenaù eblas en natura lingvo (hazarde oni prenu ekzemplon de pluralkreado en la Germana: Haus - Hghuser, sed Maus - Mghuse. En la Chehha simile: les - lesjh, sed pes - psi). Klaras, ke kiel modelo por lingvoinstruado taùgas nur logike konstruita lingvo, do planlingvo. La Internacia Lingvo de D-ro Esperanto estas tia pedagogie taùga modelo, estante simpla (ekz. sen konjugaciaj finajhoj, char la persono estas kodita per pronomo), regula (la gramatiko sen esceptoj) kaj disigebla pro sia aglutineco, ebliganta rekoni chiujn elementojn. Tial ghi estas modelo facile lernebla, malfermanta la lernkapablon de la lernanto por fremdaj lingvoj. Kontraste al la Esperanto-instruado LOI ne bazighas sur la supozo, ke Esperanto estu antaùvidita komuna dua lingvo por Eùropo kaj tiam taùga instruajho jam por la elementa lernejo. LOI utiligas anstataùe la facilecon de tiu chi planlingvo por veki helpe de tiu lingvomodelo (kiu tiucele ne estas komplete lernenda) komprenon por lingvaj strukturoj kaj intereson por fremdlingvoj.

.....Ghuste por la posta lernado de la Angla kaj precipe de Romanaj lingvoj taùgas Esperanto kiel propedeùtiko, char ghia vortprovizo enhavas ch. 70% da "internaciaj" vortoj, kiuj dank' al la komuna kultura heredajho trovighas en la plejmulto de la menciitaj etnolingvoj. Ili chefe devenas de la Latina, de kie ili estis transprenitaj kaj kultivataj per eùropaj nacioj, kelkaj tamen estis transprenitaj rekte de la Angla. Por la lernanto poste validas lingvistika transfero, se li do devas ekz. analizi vortojn kiel "bird", "street", "help", "learn", "soup", nomojn de la monatoj, numeralojn ktp., li ne plu bezonas lerni la signifon de koncernaj vortoj. La chefajn gramatikajn trajtojn, do ekz. vortkategoriojn, fenomenojn de konjugacio, komparado ktp. la lernanto jam ankaù pli bone komprenas ol se li devus fari komparon kun la propra gepatra etnolingvo, kiu enhavas aron da malregulajhoj kaj esceptoj. Tiel oni logike shparas tempon kaj energion dum la "orientita" instruado de la Angla aù de alia eùropa lingvo.

Jam antaù praktika pruvo de la menciitaj klerigkibernetikaj teorioj ekzistis propedeùtikaj eksperimentoj kun Esperanto. En la dudekaj jaroj de nia jarcento (komenco de la eksperimento estis 1919) uzis ghin knabina mezlernejo en Durham, Britio, por poste pli bone lerni la Francan. Unu klaso lernis duonjaron Esperanton, la paralela klaso lernis samtempe la Francan. Sekvan jaron lernis ambaù klasoj la Francan kun la rezulto, ke la Esperanto-klaso procedis pli rapide kaj pli kompreneme.

Pli vastan eksperimenton organizis en la jaroj 1928 - 1931 IALA (International Auhhiliarjh Language Association) sub la gvidado de Helen S. Eaton en Usono kaj en Eùropo. Observataj estis la efikoj de LOI al la postaj rezultoj en la Angla ( do la gepatra lingvo) kaj en la fremdlingvoj la Franca kaj la Latina. En la supera lernejo en Novjorko lernis la eksperimenta klaso Esperanton laù speciala lernolibro de H. S. Eaton, la paralela klaso lernis la Francan laù speciala metodo, kaj la tria klaso la Fracan laù klasika metodo. Dum la sekvanta lernojaro, kiam chiuj tri klasoj samkvalite lernis la Francan, estis che la Esperanto-lernintoj observataj pli bonaj rezultoj kaj en la gepatra, kaj en la fremdlingvoj.

Similan eksperimenton, kun helpo de precizaj testoj pri ghenerala kaj verbala inteligenteco, organizis dum kvar jaroj (1947 - 1950) J. H. Halloran en gimnazio en Sheffield, Britio, kun kvar klasoj, do proksimume kun 120 lernantoj. La specialajho estis, ke la kvar klasoj reprezentis po du inteligentec-nivelojn (ghenerala kaj verbala), el kiuj chiam unu ricevis LOI, kaj la dua, saminteligenta, la instruadon de la Franca. Post la posta komuna lernado de la Franca ili estis zorgme ekzamenitaj - la testoj enhavis tradukon el kaj en la Francan, komprenon de aùdita kaj de skribita tekstoj, gramatikan, leksikan kaj konversacian parton. La plej interesaj rezultoj montrighis en la testo pri vortprovizo - la lernantoj devis serchi korespondantajn tradukojn de francaj vortoj en la gepatra lingvo kaj krome kompletigi mankantajn vortojn en fremdlingvaj frazoj. Che la du grupoj kun pli granda inteligenteco estis la rezultoj similaj - do kaj la frua lernado de fremdlingvo, kaj LOI estis samavantajhaj, sed che malpli inteligentaj grupoj estis la rezultoj de Esperanto-lernintoj pli bonaj ol che la lernintoj de la Franca.

En finnlanda urbo Somero oni organizis instruadon de Esperanto kiel unua fremdlingvo en mezlernejo en la jaroj 1958 - 1963 por observi, chu ghi helpas en la posta studado de la Germana. Kiel la unua fremdlingvo en paralelaj klasoj estis instruataj ankaù la Angla kaj la Germana. La rezultoj de la observataj studentoj post dujara studado de la Germana ne estis malpli bonaj ol de tiuj, kiuj lernis la Germanan unu jaron pli longe. Krome oni observis pli aktivan kaj kreivan studaliron kaj pli grandan memfidon de la "orientitaj" lernantoj.

La lastan de la serio de "antaùkibernetikistaj" eksperimentoj faris la hungara interlingvisto István Szerdaheljhi en la jaro 1970. Li havis je dispono klason da hungarlingvaj lernantoj, kiuj unue estis lernintaj Esperanton, kaj poste la grupo dispartighis por lerni aù la Rusan, aù la Germanan, aù la Anglan, aù la Francan. Pro la antaùa LOI la grupo lernanta nun la Rusan havis 25%an plifaciligon. La redukto de malfacilo de la Germana estis 30%, de la Angla 40% kaj de la franca ech 50%, do resume oni shparis ch. 250 intruhorojn en la mezlernejo.

En la sama jaro komencis sub la gvidado de Prof. Szerdaheljhi la unua kvinlanda eksperimento - partoprenis Austrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, kun la celo pruvi, ke Esperanto ne nur estas taùga propedeùtiko por la lernado de fremdlingvoj, sed ankaù helpas pli bone regi la gepatran lingvon, estante krome pli facile lernebla ol etnolingvoj. Post la trijara lernado en koncernaj landoj estis unuece testitaj la konoj de la lernantoj kompare kun la lingvoj germana, angla, itala kaj rusa. Evidentighis, ke la lernantoj multe pli bone scipovis esprimi sin en Esperanto ol en aliaj, samlonge studataj fremdlingvoj.

La dua kvinlanda eksperimento komencis en la jaro 1975 kun partopreno de lernantoj el Belgio, Francio, Grekio, Germanio kaj Nederlando. La akiritaj konoj estis kelkfoje testitaj kaj pruvis pli facilan lerneblon de Esperanto kompare kun la Angla.

En Germanio partoprenis la eksperimenton laù "paderborna modelo" en la jaroj 1975 - 1984 sescento da lernantoj de elementa lernejo. La precipaj ecoj de la modelo, ellaborita en FEoLL (Forschungs- und Entwicklungszentrum fùr objektivierte Lern- und Lehrverfahren) estis:

- lingvoorientiga instruado okazis en la tria kaj kvara lernojaroj dum du horoj posemajne

- oni uzis aùdvidajn metodojn, diversajn didaktikajn helpilojn kaj mashinojn

- ne estis instruita la tuta lingvo, sed por la infanoj taùga parto de gramatiko kaj vortprovizo

- instruataj estis lernantoj de diversaj gepatraj lingvoj, tiel ke ili povis baldaù interkomuniki en la lernita lingvo.

Ankaù che germanaj lernantoj evidentighis, ke ne nur la rezultoj en la Angla, sed ankaù en la gepatra lingvo estas che "orientitoj" pli bonaj. Kiel kromrezulto helpis LOI ankaù en matematiko, char la lernantoj ne timis logike pensi, dedukti kaj uzi algoritmojn, kiel ili lernis en la senescepta lingvo, kaj ech en geografio, char la lernantoj interesighis pri landoj, kie oni ankaù lernis la samon ( kaj kun kiuj oni korespondadis). LOI kreskigis ankaù la intereson de la lernantoj pri la eùropaj lingvoj kaj ilia parolantaro, kio estis alia pozitiva kromrezulto. Lernantoj ne partoprenintaj LOI-n en la elementa lernejo bezonis ch. 35% pli da tempo ol lernantoj post dujara LOI por atingi la saman nivelon en la angla lingvo, kaj ch 20% pli ol tiuj, kiuj partoprenadis LOI dum unu jaro. Aliel kalkulite, 160 studhoroj da LOI kaùzis che la posta instruado de la angla lingvo ch. 26%an redukton de la bezonata lerntempo, 80 studhoroj ch 17%-an redukton. Surbaze de tiuj chi spertoj eblas legitimi la jenajn klerigpolitikajn rekomendojn:

- En eùropaj elementlernejoj okazu dum la tria kaj kvara lernojaro LOI anstataù la tro frua instruado de etna fremdlingvo

- Lernantoj, kiuj montras nesufichan progreson en la poste instruata etna fremdlingvo, estu liberigitaj de ghi kaj anstataùe ricevu komunikadkapablon en la Internacia Lingvo (kiu ghis nun servis nur por LOI)

- Chiuj aliaj lernantoj havu en mezlernejo la eblon ne nur lerni (pro LOI pli rapide) almenaù du eùropajn etnolingvojn, sed ankaù libervole perfektighi en aktiva lingvouzo de la Internacia Lingvo.

Tiuj chi rekomendoj radikas en la teorie kaj empirie bazitaj ekkonoj pri la lernfacileco, kiun eblis atingi por la simple, regule kaj modulare evoluigita planlingvo sen perdo de esprimpovo, kaj pri la lernplifaciligo, kiun kaùzas la propedeùtika instruado de la internacia lingvo (kiel fremdlingvomodelo pedagogie taùga) por pli rapida lernado de etnaj fremdlingvoj. Krome, LOI kreskigas la kapablon almenaù kompreni plurajn eùropajn fremdlingvojn kaj pli efike uzi ilin. Menciindas ankaù la eblo ricevi tiel konkretan opcion por la komuna eùropa interkomprenighlingvo, pri kies ekzisto oni tiom multe teoriumas.



Testdemandoj

Pliprofundigo



Pdoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank, el la libro "Enkonduka lernolibro de interlingvistiko", paghoj 92-101