5. DETALA PREZENTO DE LA PLEJ SUKCESINTAJ PLANLINGVOJ

5.1. Volapük

(Johann Martin Schleyer, 1879)

Alfabeto: a, ä, b, c/gh/, (ch), d, e, f, g, h, i, j/jh/, k, l, m, n, o, ch, p, r, s, t, (th),u, ü, v, x, y/j/, z. Fonemoj /hh/ = ch kaj /th/ = th, trovighantaj en la unua lernolibro, estis poste forigitaj.

Artikolo: el, nur difina, tre malofte uzata.

Substantivoj havas regulan deklinacion , genitivo finighas je -a, dativo je -e, akuzativo je -i, plurala finajho estas -s. : sing. dom, doma, dome, domi, plur. doms, domas, domes, domis. Femininon oni formas per prefikso ji-: blod = frato, jiblod = fratino, gok = koko, jigok = kokino. Eblas ankaù prefikso of-. Por reliefigi virecon servas prefikso hi-: higok = virkoko, hidog = virhundo. Ajhoj estas neutraj : tab = tablo, buk = libro, gad = ghardeno.

Adjektivoj: finajho -ik: gud = bono, gudik = bona, glet = grando, gletik = granda, en komparativo -um, superlativo -ün. Ili staras malantaù sia substantivo.

Personaj pronomoj: ob, ol, on (mask.), of (femin.), os (neut.), en pluralo ili havas finajhon -s kiel substantivoj: obs, ols, ons, ofs, oss. Deklinacio kiel che substantivoj.

Posesivaj pronomoj: per adjektiva finajho -ik: obik, olik, onik, ofik, osik, obsik, olsik, onsik, ofsik, ossik.

Pronomoj: demonstrativaj at, hiat, jiat (por proksimeco), et, hiet, jiet (malproksimaj), demandaj kin (ghenerale), kim (mask.), kif (femin. ), kis (neut.), relativaj hikel, jikel, kelos, nedifinaj ek = neniu, nek = nenia, bos = io, nos = nenio, al = chio, alik = chiu, an = iu, anik = ia. Refleksivo: ok.

Numeraloj: bal, tel, kil, fol, lul, mghl, vel, jchl, zùl, deg, degbal... 20 teldeg, 30 kildeg, 100 tum, 1000 mil, 1 000 000 balion. Ordaj numeraloj finighas je -id: balid, telid.... Onoj: - dil: duono = teldil bal, kvinono = luldil bal.... Opaj: -na: balna, telna, kilna...

Verboj: estas chiuj regulaj, la tempon montras prefiksoj kaj personon personaj pronomoj en sufiksa formo. Infinitiva finajho estas -ön, imperfekta prefikso ä-, perfekta e-, pluskvamperfekta i-, futura I o-, futura II u-, pasiva p-, imperativa sufikso -öd, kondicionala -öv, participa aktiva -öl, pasiva pe-...-öl.

löfön = ami:

prez. : löfob, löfol, löfon, löfof, löfobs, löfols, löfons, löfofs

imperfekto: älöfob, älöfol, älöfon...

perfekto: elöfob, elöfol, elöfon....

pluskvamperfekto: ilöfob, ilöfol, ilöfon...

futuro I: olöfob, olöfol, olöfon...

futuro II: ulöfob, ulöfol, ulöfon...

pasivo prezenca: palöfob, palöfol, palöfon...

pasivo imperfekta: pälöfob, pälöfol, pälöfon...

pasivo perfekta: pelöfob, pelöfol, pelöfon...

pasivo pluskv.: pilöfob, pilöfol, pilöfon...

pasivo futura I : polöfob, polöfol, polöfon...

pasivo futura II : pulöfob, pulöfol, pulöfon...

Adverboj havas finajhon -o: ädelo = hieraù, odelo = morgaù, gudiko = bone. Kelkaj havas alian finajhon, ekz. ai = chiam, ba = eble, jha = jam, nu = nun.

Prepozicioj: de = de, in, ini = en, fa = per, nen = sen, sus = sub, vü = inter, domü = che...

Konjunkcioj: e = kaj, bi = char, do = kvankam...

Akcento estas regula, sur la lasta silabo, kiu estas longa. Nur partikuloj li kaj la estas senakcentaj.

Vortprovizo devenas kvardekprocente de la angla, poste el la latina, franca kaj germana. Sed: la radikoj estas prefere unusilabaj kaj por eviti mikson kun plurala finajho ili ne finas je -s, sh, -z, ch, oni evitas ankaù -r-, kombinajhojn de pluraj konsonantoj kaj vokaloj ktp. Sekve estas la fonta vorto apenaù rekonebla, ekz. bib (biblia) = libro, dol (dolor) = doloro, gul (angulus) = angulo, nim (animal) = animalo, vun (Wunde) = vundo, bel (Berg) = monto, mud (Mund) = busho, fat (father) = patro, flen (friend) = amiko, nol (knowledge) = scio, plim (compliment) = komplimento, pük (speak) = lingvo, vol (world) = mondo, yel (year) = jaro , gad (garden) = ghardeno, cil (child) = infano, bür (bureau) = buroo, mag (image) = imago, rig (origine) = origino. Egan parton de vortprovizo eblas derivi per afiksoj kaj sufiksoj, la plej uzataj estas ekz. -il por diminutivo, -en por profesio, -af por animalo, -ge por ripetado, -ne por negacio, lu- por malgrandigo, -än por lando, -em por kolektivo ktp. Ekzemple de la vorto pük = parolo oni povas derivi: pükik - lingvistiko, pükatidel - lingvoinstruisto, pükon - paroli, motapük - gepatra lingvo, pükght - diskuto, pükatil - alparolo, telapükat - dialogo, pükav - filologio, püked - frazo, pükedavod - proverbo, pükel - parolanto, mopükel - plurlingva, okopükot - monologo, gepük - respondo, gepükon - respondi, lepük - konfirmo, lupük - babilado, nepük - silento, nepüken - silenti, sepük - prononco, tapük - kontraùdiro, volapük = monda lingvo - kaj multajn aliajn.

Specimeno de teksto:

(La pregho "Patro nia"):

O Fat obas, kel binol in süls, paisaludomöz nem ola! Kömomöd monargän ola! Jenomöz vil olik, äs in sül, i su tal! Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo! E pardolös obes debis obsik, äs id obs aipardobs debeles obas. E no obis nindukolös in tentadi, ab aidalivolös obis de bad. Jenosöd!

Pritakso kaj informoj:

Volapük trairis kelkajn shanghojn, parte de la aùtoro mem. La unua reformanto, Kerckhoffs, celis la plej eblan simpligon, la dua reformanto, De Jong, serchis certan kompromison. Kelkaj ekzemploj: La frua Volapük havis akuzativon post almovigaj prepozcioj, ekz. in domi = en domon, al teati = al teatro, kiun Kerckhoffs forigis kaj De Jong anstataùigis per ini dom, sed al dom. Schlejher deklinaciis la infinitivon, ekz. gghlchd fitchna = plezuro de fishi, la reformistoj preferis gghlchd fitama = plezuro de fishado. La frua Volapük havis apartan vokativon kun "o" (o söl digik! = estimata sinjoro!), poste forigitan. Che Schlejher oni trovas komparativon ne nur de adjektivoj kaj adverboj, sed ech de substantivoj, verboj kaj participoj. Malsameco estas ankaù en la uzo de personaj pronomoj: "ghi" havis unue la formon "om", che De Jong "on", "oni" estas "on", che De Jong "ojh", aldonighas ankaù refleksivo "od" = "unu la alian". En verbosistemo ekzistis komence tri imperativaj formoj (optativa, imperativa, jussiva), poste forlasitaj. En la vortprovizo faris shanghojn ambaù reformistoj, che numeraloj ekz. 10 = bals kaj 20 = tels estis shanghitaj al "deg" kaj "teldeg", shanghighis nomoj de monatoj, ekz. balul, telul kaj kilul en "yanul", "febul" kaj "mäzul", tagoj, ekz. telüdel = lundo, kilüdel = mardo, folüdel = merkredo en "mudel", "tudel", "vedel", plue landnomoj kaj multaj vortkunmetajhoj. La novaj uzantoj ne plu evitas fonemon /r/ en la vortradikoj, do "glet" = granda ighas "gret", "dlem" = tremo ighas "drem" ktp. Malgraù la shanghoj oni asertas, ke ech post la reformoj la originala schlejhera lingvo estas rekonebla kaj komprenebla.

Volapük estis la unua plene realighinta planlingva projekto kun konsiderinda nombro da parolantoj, propraj literaturo kaj internacia movado. Pri la ekesto ekzistas iom diversaj indikoj (ekz. Drezen skribas, ke Schleyer konis 40 lingvojn, Blanke parolas pri ch. 80 lingvoj), multaj tamen asertas, ke la aùtoro, bavaria katolika prelato, ne konis iun ajn antaùan projekton de internacia lingvo kaj la ideo venis de lia persona ekzalto. Lia unua ideo estis krei universalan alfabeton por la tuta homaro, poste li celis doni al la unuighinta mondo universalan lingvon (la devizo de volapükista movado estis "Menade bal püki bal"= al unu homaro unu lingvon). Chiukaze devis temi pri lingvo kun gramatiko absolute regula kaj raciigita, do plene apriora.

Post la unuaj notoj, aperigitaj en katolika revuo "Sionsharfe" en 1878 , Schleyer publikigis la gramatikon de Volapük en 1879 kaj samjare trovis favorantojn en Germanio kaj Aùstro-Hungario (ekz. hungaron G. Banfi-Bauer, ankaù aùtoron de planlingva projekto). En 1880 aperis la unua lernolibro, ekde 1881 ekzistis la revuo "Volapükabled", en 1882 fondighis volapükistaj societoj en Germanio kaj Svedio, en 1884 kunvenis la unua internacia kongreso (la plej granda parto de paroladoj tamen estis germanlingva), en 1887 fondighis akademio "Kadem Bevünetik Volapüka", prezidata de Schleyer mem, sed kun agema direktoro August Kerckhoffs, profesoro de pariza supera lernejo. La kresko de la volapüka movado do estis tre rapida, kvankam la lingvo mem ne estis tro facila kaj precipe en ghia vortaro ekzistis arbitreco kaj malklarajhoj. Schleyer mem ighis absolute aùtoritativa kreanto kaj evoluiganto de la lingvo (oni parolas ech pri "despotismo"), kies plua evoluo do dependis nur de lia persono.

Tio jam en 1888 kaùzis movadan skismon: che la flanko de Schleyer kaj lia "Klub Bevünetik" restis plejparte katolikoj, adorante sian majstron ("cifal "= moshta estro, "datuval" = moshta inventinto), la movado havis sian himnon, la ideologion de monda unuigo ktp. Kerckhoffs kaj liaj simpatiantoj apogis la ideon, ke la Akademio rajtas fari shanghojn kaj reformojn en la lingvo, kiun oni volis chefe plisimpligi. Pro la aùtoritato de Schleyer la akcepto de lingvoshanghoj tamen malsukcesis kaj Kerckhoffs demisiis en 1891. Lia granda merito estas publikigo de interesa "Jarlibro de diplomitaj volapùkistoj" (Yelabuk pedipedelas, Paris, Le Soudier 1889), kie trovighas mirinde detala listo de libroj, artikoloj kaj projektoj tushantaj la problemon de internacia lingvo ghis la jaro 1889, do ech du libroj pri Esperanto. Plue enestas la listo de 283 volapükaj societoj, 384 libroj, 25 gazetoj kaj 316 lernolibroj de Volapük en 25 lingvoj La plej interesa estas tamen la lasta parto kun nomoj kaj loghlokoj de 1600 diplomitoj de Volapük - oni do povas supozi, ke la vera nombro de Volapük-lernintoj estis multe pli granda. La volapükistoj estis - laù la listo - pastroj, kuracistoj, instruistoj, komercistoj kaj inghenieroj, do la intelektularo, kiu sentis bezonon de internaciaj kontaktoj kaj che kiu oni povas supozi certajn fremdlingvajn konojn. Char iu kritika konscio pri la dezirinda formo de planlingvo ne ekzistis kaj Volapük estis la unua detale prilaborita logika sistemo, oni volonte akceptis ghin.

Laù indiko de Drezen ekzistis ech 58 gazetoj en Volapük, sed ili malaperis dum la unuaj dek jaroj de la 20-a jc. Post la morto de Schlejher en 1912 restis kiel lastaj "Nuns blefik se Volapükavol" en Nederlando kaj "Der Weltsprachenfreund" en Germanio. Gvidado de la movado estis testamentita al pastro Sleumer , kies cirkulero "Volapükanes valik" el majo 1913 tamen ne plu sukcesis revivigi la masojn. La du chefaj kialoj de tiu chi interesperdo estis neeblo de natura disvolvigho de la lingvo mem (ghi dependis de la decido de unu persono), kaj sociologia premo konservi la lingvon en la kadro de organizita movado.

La aktivecon poste transprenis unuopuloj, ekzemple la iama sekretario de Schleyer, sviso Jakob Sprenger, kiu inter 1921 kaj 1935 eldonadis gazeton Nüniel;. Sprenger estis oficiale nomata "cifal" de volapükistoj, do laùlegha posteulo de Schleyer kaj Sleumer. Li tamen akceptis lingvajn reformojn de alia fidelulo, D-ro Arie De Jong, pro kies aktiveco Volapük renaskighis en 1930 en Nederlando. F. J. Krüger kaj P. Uittenbogaard eldonadis tie gazeton "Volapükagased pro nedänapükans", parte en la Nederlanda. La svisa kaj nederlanda centroj eldonadis diversajn broshuretojn en kaj pri Volapük, sed la renaskigho ne daùris longe. Ghi formortis fine de la sesdekaj jaroj, postlasante kiel gravan dokumenton informan kaj bibliografian verkon de Johann Schmidt "Jenotem valemapüka Volapük", eldonitan an 1964 en Amsterdam. En 1979 aperis ankoraù unu revueto "Vog Volapüka", postrestis tradukoj, originala beletro kaj poezio.

Nuntempe estas konataj nur kelkaj izolitaj volapükistoj. Estas interese, ke per Volapük inspirighis relative multaj aliaj projektoj, kelkaj ech ege similis al ghi, kiel ekz. "Dil" de Fieweger en 1893 kaj "Dilpok" de abbé Marchand en 1898, sed ankaù "Nuvo-Volapük", "Balta", "Spelin", "Veltparl", ekestintaj pli malpli paralele kun Esperanto. Cetere ech Zamenhof konis Vopalük-on kaj lingvistoj (ekz. Jespersen) volonte esploras, kiom li inspirighis per ghi. Parto de volapükistoj transiris al Esperanto; alia parto, post reformoj de la volapüka akademio, subtenadis diversajn aliajn lingvoprojektojn, kies nombro ighis komence de nia jarcento pli kaj pli granda.

5.2.Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto

(Ludoviko Lazaro Zamenhof, 1887)

Alfabeto: a, b, c, ch, d, e, f, g, gh, h, hh i, j, jh, k, l, m, n, o, p, r, s, sh, t, u, ù v, z.

Artikolo: nur la difina la, senshangha, en poezio apostrofebla je l'.

Substantivoj: finas je -o, akuzativo -n, pluralo -j.

Adejktivoj: finas je -a, kongruas kun substantivo (akuzativo -n, pluralo -j), komparativo havas partiklon pli, superlativo plej.

Personaj pronomoj: mi, vi, li, shi, ghi, ni, vi, ili. Akuzativo -n kiel che subst. kaj adj.

Posesivaj pronomoj havas adjektivan finajhon -a.

Nedifina personpronomo oni.

Numeraloj: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naú, dek, dek unu, ...dudek, tridek...cent...mil.

Ordaj numeraloj havas adjektivan finajhon -a, obligaj -obl-, dividaj -on-, araj -op-: kvinoblo, kvinono, kvinopo.

Verboj ne shanghighas en persono kaj numero, prezenco finas -as, imperfekto -is, futuro

-os, kondicionalo -us, imperativo (konjunktivo) -u, infinitivo -i, participo prezenca aktiva -ant- pasinta -int-, futura -ont-, pasiva prezenca -at-, pasinta -it-, futura -ot-. Helpverbo esti regulas. Pro la aprioraj finajhoj havas Esperanto superrigardeblan sistemon de verbaj tempoj.

Adverboj finas je -e, komparado samas al adjektivoj.

Prepozicioj kun nominativo.

Korelativoj formas aprioran sistemon (komenca ki- signifas demandan pronomon aú adverbon, ti- demonstrativon, chi- gheneralecon, nen- negacion, i- nedifinecon. Fina -u signas personon, -o ajhon, -a econ, -es posedon, -e lokon, -am tempon, -el manieron, -al kialon, -om kvanton).

Vortordo estas libervola.

Vortprovizo estas krom neologismoj plirichigata per vortkunmetado kun la chefa vorto je la fino de kunmetajho (ekzemple preseraro estas eraro en la presajho, erarpreso malghusta, erara presado). Krome uzatas multaj afiksoj, kies nombro kreskis dum la evoluo de la lingvo - Zamenhof uzadis nur ses prefiksojn kaj 25 sufiksojn, per kiuj oni povis pligrandigi la vortprovizon helpe de derivado. La plej uzataj afiksoj estas: mal- signifas la kontraúon, re- ripetadon, revenon- , -et- estas malgranda, -eg- pligrandigas, -in- signifas virinon, -id- infanon, -ajh- objekton, - ebl- eblon.

Afiksoj estas plensignifaj kaj povas formi la vortbazon.

Specimeno de teksto

La fidelan tradukon el la latina reprezentas ekz. tiu de Aeneis, kiun, konservinte la

metrikon, tradukis Henri Valienne. (Por komparo aldonighas la latina originalo.)

Arma virumshue cano Troiae shui primus ab oris

Italiam fato profugus Laviniashue venit.

Litora multum ille et terris iactatus et alto

Vi superum, saevae memorem Iunonis ob iram,

Multa shuoshue et bello passus, dum conderet urbem,

Inferretshue deos Latio, genus unde latinum

Albanishue patres atshue altae moenia Romae.

Armojn mi kantas kaj viron, unua al bordoj Trojanaj

kiu alvenis, fatale pushita, kaj ghis Lavinujo,

lando itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis,

dia de volo, char lin persekutis Junona kolero.

Grandajn batalojn li ankaú suferis, dum urbon konstruis

kaj al Latujo alportis diajhojn, el kiu latina

raso kaj albanaj prapatroj kaj altaj de Romo muregoj

Pritakso kaj informoj

Alfabeto de Esperanto estas fonetika kaj ghia gramatiko skemisma. Tio estas ja kialo de la facila lerneblo, sed ankaù de chiuj ghiaj kritikoj kaj reformoj. Estas mirinde, ke la lingvo travivis en pli mapli originala formo la tridekon da reformprojektoj, kies nombro konstante kreskas (problable la plej nova estas Hipersigno el 1992).

Uzado de diakritaj signoj komplikas la tajpadon. Uzado de ch >ch, sh >sh, hh >kh, jh >jh, gh >gh kontraúas la principon "unu sono, unu signo" (oni tamen povas kontraùdiri, ke c, ch kaj gh estas kompleksaj fonemoj). Esperanton tamen eblas konverti en ASCII kodo aù skribi per speciala komputila programo. La facila kaj fonetika ortografio iom malplibeligas la originalan vortformon: ehhemplo - ekzemplo, right - rajto, jersejh - jherzo. La propraj nomoj konservas en Esperanto plejparte la originan formon .

Ekziston de la ununura gramatika artikolo kritikas kaj Slavoj, kiuj entute ne bezonas artikolon, same kiel latinistoj (vidu la cititan tradukon de Aeneis), kaj, aliflanke, la uzantoj de aliaj lingvoj, kiuj volas krom la difina havi ankaù la nedifinan artikolon. (La lingvo havas sufiche da aliaj esprimebloj de difineco, sed la artikolo travivas konvencie.)

Unusignifaj kaj devigaj finajhoj de la vortspecoj ebligas facilan orientighon en la teksto, sed samtempe ili estas kaùzo de "malbelsoneco": Mi vidas belajn novajn domojn ktp. Tamen, la t. n. miaúantaj sonoj trovighas ankaù en la antikva greka, kie neniu opinias ilin malbelsonaj (...ksejn, angelejn Lakedajmoniojn...). La verba sistemo estas tiom kompleksa, ke ne chiam eblas trovi precizan ekvivalenton en etnaj lingvoj. Tamen oni spertas, ke preskaù neniu parolanto uzas la tutan eblan richecon de la lingvo, kio ja validas ankaú por la etnolingvoj. La frazon: "Kiam mi estis veninta, mi salutis", tradukus multaj Eùropanoj en siajn gepatrajn lingvojn "Kiam mi venis, mi salutis", kaj se oni tiamaniere retradukus en Esperanton, la kompreneblo restas. La richeco de gramatikaj formoj estas male avantagho, kiun oni povas stilistike bone apliki.

Pli gravaj riprochoj tushas la vortkonstruadon. Oni ja povas, unuflanke, labori kun relative malgranda nombro da vortradikoj (dum la ghenerala konversacio oni apenaù bezonas pli ol okcenton da ili), sed logike konstruitaj novaj formoj ofte donas iom nenaturan, artefaritan impreson: la vorto "maljuna" estas arbitre kreita laú vorto "juna", "malpeza" laù "peza" ( la kritikantoj tuj demandas: kial la bazo estu juna kaj ne maljuna, kial malpeza estas derivita de peza kaj ne male?). Estas fakto, ke la lingvo helpas en tiu chi flanko al si mem, char spontanee ekestas neologismoj kiel "olda", "leghera", "lenta", "kurta". Ankaù bele trarigardeblajn analitikajn formojn kiel "malsanulejo" (kontraùo + sana + homo + loko, loko por malsanuloj) jam la normala chiutaga uzo anstataùigis per unuvortaj neologismoj kiel "hospitalo", "vagonaro" (vagono + multo, aro da vagonoj ) >trajno, ech "programaro " = programo + multo kaj "aparataro" = aparato + multo estas anstataùigataj per anglaj neologismoj "softo" = software kaj "hardo" = hardware, kiuj en si mem tute ne estas logikaj. Germanaj parolantoj entute ne kontraùas vortojn kiel "senkulpigo" aù "skribmashino", sed pro lingva ekonomio ekzistas ech neologismoj kiel "ekskuzo " kaj "tajpilo".

Al alia chapitro apartenas "neoficiale" uzataj sufiksoj kiel -atoro, -ario, -oza, -io, kiuj atestas kaj spontanean evoluon de la vortprovizo kaj senkonscian transprenadon de vulgarlatinaj formoj de vortkonstruado.

Simile kiel en la makarona latino enshovighas en la lingvon nacionalismoj , kiuj ne estas oficiale uzataj, sed ili plivigligas amikan babiladon. La esprimo "krokodili" estas ekzemplo de la interna lingvoevoluo. Alia eblo klarigi tiajn slangajn, "kontraùregulajn" esprimoj estas rigardi ilin kiel parolan dialektan lingvotavolon, same kiel en etnaj lingvoj, kaj kiel spontanean lingvoevoluon sub influo de la etnolingvoj.

La vortprovizo de Esperanto estas plejparte latinida. Tamen la reguleco de afiksoj igis la aùtoron kelkfoje modifi la radikojn, do la sufikso -et- signifas "malgranda", tial "planeto" estas "malgranda plano" kaj la vorton "planeta" oni shanghis al "planedo", same ekzistas "cigaredo", "bufedo", "komedo", sed forgesite restis "t" en vortoj kiel "planetario". Same pro la sufikso de feminino -ino oni shanghis la latinidan "farina" al "faruno", sed la sufikso restis en la vortoj penicilino, doktrino, insulino.

Kombino de signifoplenaj afiksoj kaj eblo de vortkunmetado alportas ankaù la problemon de izomerismo, kiu estas fonto de diversaj vortludoj kaj shercoj, ekz. la sufikso -isto signifas profesiulon, homon de ia okupo, do pianisto, lingvisto, konstruisto, sed "turisto" ne estas profesia konstruanto de turoj (turo + isto). Same "champano" ne estas pano bakita por chamoj, sed bongusta vinspeco. Plue, ekskurso je povas esti "estinta kurso", sed ankaù veturado, vojagho, "ekspozicio" estas estinta pozicio, sed ankaù montrado de interesaj objektoj. Ekzistas aro da aliaj ekzemploj. Estas vero, ke oni senerare analizas la vorton en kunteksto, sed dum ekz. komputila traduko ekestas problemoj analizi la vortojn. Certe, homonimoj ekzistas ech en etnaj lingvoj, sed chu la lingvo internacia ne estu pli perfekta ol etnolingvoj?

Esperanto ne estas perfekta kaj apenaù ekzistas fenomeno, kiun oni ankoraù ne kritikis kaj ne reformis en ghi, sed, mire, sensukcese. Ghia aprioreca gramatiko estas klarigebla el la historia vidpunkto. Bacon, Leibniz, Descartes, Mersenne, Dalgarno kaj aliaj filozofoj postulis, ke la lingvo estu "spegulo de ajhoj", subtenante regulon "unu nocio, unu vorto". En la tempo de ekesto de Esperanto ankoraù chiam floris skemismaj projektoj (Balta, Visona, Spelin, pasigrafioj). Kompare kun Volapùk estas Esperanto pli superrigardebla, shanghante la fonetikan formon de vortoj nur malmulte.

Al chefaj reformantoj, krom idistoj, apartenis René de Saussure (Antido I, Antido II, Esperantido, Nov Esperanto) kaj Erich Weferling.. Ekzisto de la reformprojektoj pensigas, chu certaj reformoj, ne influantaj la facilecon de la lingvo, tamen ne indus.

Estus troigo diri, ke Esperanto disvastighis pro sia facileco. Grandan meriton havas la organizita movado, kiu anstataùigas la neekzistantan etnan (geografian) komunumon. La plej granda esperantista organizo, UEA, fondita 1908, havas reprezentantojn en okdek landoj de la mondo kaj dum kongresoj kunvenadas ch. trimil partoprenantoj (dum la centjarigho de Esperanto ech 6000). Ekzistas multaj naciaj kaj internaciaj esperantistaj organizoj, eldonighas ch. 130 revuoj kaj elsendas ch. 30 radiostacioj, ekzistas ch. 30 000 literaturaj verkoj, Esperanto estis akceptita de la Internacia Poshta Unio, de UNESCO, uzas ghin internaciaj fervojoj, sciencaj laborejoj, artaj societoj ktp. Tio do sufiche pruvas la vivkapablon de la lingvo en praktika vivo.

Dum cent jaroj de sia ekzisto transiris la lingvo certan evoluon, trovighas en ghi kaj arhhaismoj kaj neologismoj, fakaj slangoj kaj dialektaj apartajhoj. Klopodon rekonstrui lingvan praformon (same kiel oni rekonstruis la hindeùropan pralingvon) oni povas opinii aù esprimo de estimo por la lingvaj tradicioj, aú lingvistika ludismo. Chiukaze temas pri faro interesa. Oni scias, ke Zamenhof interesighis pri la ideo de internacia lingvo jam en siaj studentaj tempoj kaj ke li kreis nekonservighintan projekton "Lingwe universala".

"Praesperanton" inventis jam la fama poeto Kolomano Kalocsajh. En la sepdekaj jaroj publikigis Manuel Halvelik la rekonstruon, nomitan "Arcaicam Esperantom", kiu inspiris ankaù aliajn interesitojn. La "rekonstruaj" kialoj estas facile klarigeblaj. Halvelik diras en la antaùparolo al sia verko (Halvelik, M., 1969), ke la nuntempa Esperanto servas al aktuala konversacio kaj beletrio, kie pruvighis la ekzisto de lingvaj normoj, do de la Zamenhofa Fundamento. Pli grandajn problemojn havas la lingvo dum la kreado de terminologio de ekzaktaj sciencoj, kie oni ne povas trovi apogon en la lingva tradicio, oni do devas eliri el la latina terminologio, aù krei novan, sed ne per "vulgara imitado de hhaose ekestintaj vortaroj de naturaj lingvoj". Esperanto ja estas en la stato de daùra evoluo kaj, bedaúrinde, mankas al ghi tradicio pli malnova ol cent jaroj, tial rigardas ghin malestime la lingvistoj, dum la etnaj lingvoj ghuas pli da estimo nur pro tiu tradicio. Chiu kulturo citas siajn klasikulojn, chu Homeran Odisseon, chu Vedojn aù Koranon, maksimoj ilustras la saghecon de antaúuloj. Tia apogo do mankas al Esperanto, kvankam ghi ja estas el lingvistika vidpunkto samvalora al la etnolingvoj.

Se oni do opinias Esperanton latinida, oni povas supozi che ghi similan evoluon kiel che la vulgara latina (simplighon de deklinacio, regulighon de gramatikaj formoj, lingvan ekonomion, tendencojn al fortaj esprimoj k. a.), la rekonstruo de la arkaika stato do ne devus esti problemo, opinias Halvelik kaj prezentas rekonstruon kun fleksio kaj kun arkaikaj fonetikaj formoj. Li aldonas specimenojn de tekstoj kaj de latindevena scienca terminologio. 1992 aldonighis al tiu chi kvazaù histori-lingvistika esploro Richard Cash kun gramatiko de Praesperanto.

Tiuj rekonstrukciaj streboj ja povas esti nur amuzo, sed ili tamen pruvas, ke la lingvo havas tre interesatajn uzantojn kaj oni spontanee uzas ghin ne nur dum la organizitaj esperantistaj eventoj. Ekzistas ech denaskaj parolantoj de tiu chi lingvo, interesa afero por psikolingvistoj.

Esperanton eblas studi ankaù en altlernejoj. (Redaktite de Germain Pirlot aperas chiujare superrigardo de okazintaj kursoj). La plej sukcesa estas tiudirekte Universitato Echtvchs Loránd en Budapeshto. Esperanto kiel studfako kaj scienca fako ekzistas che la katedro de ghenerala kaj aplikata lingvistiko en filologia fakultato ekde 1966. La fakon absolvis jam cento da studentoj, ch. 80 kiel diplomfakon (kun diplomlaboro) kaj kelkaj kandidatoj elektis Esperanton por doktorighi. Nuntempe eblas studi en direkta studado bakalaùra 2,5 jarojn, en la magistra 5 jarojn kaj en doktoriga postajn 2 - 3 jarojn. Krom la ghenerala studado de la lingvo kaj literaturo estas en la studprogramo: ghenerala, kompara kaj aplikata lingvistiko, historio de interlingvistiko, enkonduko en komputistikon (preparo de lingvaj kaj tradukaj programoj, sinteza parolo), historio de esperantista movado, laù plua orientigho poste didaktiko kaj metodiko de Esperanto por instruistoj, redakcia stilistiko, jhurnalista kaj traduka seminarioj, samkiel specialaj seminarioj al kulturaj, sociologiaj, estetikaj kaj politikaj temoj kunigitaj kun la fako. En chiuj hungaraj lernejoj oni intertempe rajtas elekti Esperanton kiel unuan aù duan fremdlingvon.

Kiel scienca lingvo estas Esperanto uzata ekde 1925 (enkadre de la Kongresaj Universitatoj dum Universalaj Kongresoj). Ekde 1972 uzas ghin por siaj someraj kursoj universitato en Liège, ekde 1979 ghi estas ( apud la Franca kaj Angla) unu el la oficialaj lingvoj de la internacia kibernetika organizo (Association Internationale de Cjhbernétishue) kaj ekde 1984 oficiala lingvo de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko). Ekde 1985 uzas ghin kiel chefan oficialan lingvon AIS San Marino ( tamen sub la origina nomo Internacia Lingvo, mallongige ILo, por montri sian distancon de la esperantista movado) apud la Itala, la Franca, la Angla kaj la Germana. 1988 elighis el AIS Akademio Comenius, kun sidejo en Uppsala, kiu estas istitucio rigide scienca - ghiaj membroj rajtas esti nur akademianoj. Akademio Comenius ankaù uzas Esperanton kiel laborlingvon. Enkadre de la tutmonda esperantista organizo UEA ekzistas multaj fakaj institucioj, ekz. Terminologia Esperanto-Centro speciale orientighas al problemoj de scienca terminologio. Resume, Esperanto ja atingis nivelon kaj disvastighon kompareablan kun etnolingvoj, tamen ghi ne povas superi hegemonion de la Angla. Ideoj realighintaj dank' al Esperanto tamen pensigas pri la utila funkcio de la internacia lingvo por la estonteco, ekz. por la aùtomata traduko kaj informprilaborado, samkiel por la sekva instruado de etnolingvoj.

5.3.Ido

(Louis Couturat - Louis Beaufront, 1907)

Alfabeto: a, b, c, ch/ch/, d, e, f, g, h, i, j/jh/, k, l, m, n, o, p, q, r, s, sh/sh/, t, u, v, w, x, y/j/, z.

Akcento estas plej ofte sur la antaùlasta silabo, che infinitivo sur la lasta, i kaj u antaù vokalo en plusilabaj radikoj ne estas akcentitaj: familio, Germania, historio, statuo, sed ja en unusilabaj: dio, shuo.

Artikolo estas nur difina por chiuj genroj kaj numeroj, la, kun elizio antaú vokalo (l'aganto), kun prepozicio de ghi formas del, kun prepozicio da dal, kun prepozicoj a kaj ad al.

Substantivoj finas plejparte je -o (sioro, revuo, domo), sed ili povas havi ankaù naturan finajhon, ekz. feminina -a (stranjera, Italia), aù konsonanton (mark, ukaz). Pluralo finas je -i: siori, revui, domi. Objektiva kazo havas finajhon -n, se ghi ne staras malantaù subjekto: La krokodilo (subj.) devoras la tigro. La tigron (obj.) devoras la krokodilo. Finajho -o povas elizii kun apostrofo: la dom', la sior'.

Adjektivoj finas je -a en singularo kaj pluralo, elizio estas sen aprostrofo: nacional, bon. Se la pluralo devas esti markita, oni uzas specialan artikolon le: Donez a me la flori, ne le reda, ma le blanka. Komparado: tam bon kam.. plu/min bon... mahhim/minim bon, absoluta superlativo tre bon, absolute bon k. s.

Personaj pronomoj: me, tu/vu, lu, il(u), el(u), ol(u), ni, vi, ili, eli, oli. Pronomoj indikantaj ajhojn, kies genron ni ne konas, havas en la 3-a sg formon lu, en la 3-a pl. li. Chiu frazo devas havi subjekton, ech formalan, pronoman.

Posesivaj pronomoj formighas el la personaj per finajho-a: mea, tua...

Aliaj pronomoj: nedifina on, refleksiva su, demonstrativo proksimeca ca, demonstrativo malproksimeca ta, relativa qua (sg.), qui (pl.), quo (por ajhoj).

Numeraloj bazaj: un, du, tri, quar, kin, sis, sep, ok, non, dek... dek-e-un, du-a-dek, cent, mil. Ordaj num.: -esma, oblaj -opla, dividaj -opa, frakcioj -imo, numeraladverboj -e, numeraladjekt. -a.

Verboj ne shanghighas en persono kaj numero. Infinitivo prezenca finas -ar (amar), pasinta -ir (amir), futura -or (amor). Finajhoj de verbaj tempoj estas la samaj kiel en Esperanto (prezenco -as, imperfekto -is, futuro -us, kondicionalo -us; imperativo/volitivo finas je -ez (amez!). Participoj samas kiel en Esperanto (akt. -anta, -inta, -onta, pas. -ata, -ita, -ota). Pasivon formas helpvervo esti en speciala infiksa formo -es-: me amesas, me amesus. Ceteraj tempoj estas inspiritaj de la Latina (infikso -ab- : me amabis, me amabus).

Adverboj finas plejparte je -e, sed ili povas havi konsonantan finajhon (olim, shuik, sat). Komparativo formighas kun partiklo plu min, superlativo mahhim/minim.

Prepozicioj estas plejparte latindevenaj: ante, apud, cirkum, cis, ehhter, inter, koram, preter, pro, super, trans... kun nominativo.

Vortkreado uzas, same kiel Esperanto, signifoplenajn afiksojn, sed ili ne estas uzeblaj memstare. Che iuj koincidas la signifo kun la Esperanta (bo-, ge-, -ar-, -em-, -ay-, -an-, -ad-, -in-...), aliaj proksimighas al la Latina (des-, pre-, retro-, -ier, -ik, -iv...)

Specimeno de teksto

(Schmitt, V., Ido, Praha 1922, p.84):

Che volfo venis uldie hundo grasa. La volfo dicis a lu: bona kamarado, quale tu vivas por esar tante grasa, dum ke me esas tante magra? La hundo respondis: me servas homo qua donas a me sat multo por janjar. La volfo dicis: takaze me volas iri kun te ed anke servar. Kande li pose iris kune, la volfo regardis la kolo di la hundo e dicis a lu: de quo venas ke tua kolo esas tante skrechita e senpila? Ita dicis: jorne on katenizas me e ligas kolaro cirkum la kolo, to igas me sangrifiar, ma kande noktas, me esas libera e senkatena. lore la volfo dicis: adio, kamarado. Me preferas esar magra e libera kam esar grasa e nelibera.

Pritakso kaj informoj:

Idon oni nomas lingvo "kompromisa" , sed pli ofte lingvo aùtonoma, reformanta pli skeman Esperanton, el kiu ghi eliras. La diferencoj estas ekz. en grafiko - Ido ne bezonas diakritajn signojn, kiujn ghi anstataùigas per grafemaj kombinoj (ch, sh), por kompleksaj fonemoj "ks", "kv" ghi uzas x, q, plue enestas y kaj w. Ido havas pli da ebloj en substantivaj finajhoj, ghi forigas adjektivan pluralon kaj parte akuzativan finajhon. La vortprovizo konscie orientighas al Romanaj lingvoj. Lingvistoj pozitive pritaksas leksikografian laboron de idistoj. Unu el la unuaj Ido-vortaroj (Couturat - Beaufront - Thomann 1908) havas 5400 vortradikojn, el kiuj 40% trovighas en la ses chefaj eùropaj lingvoj. Ido-germana vortaro de Feder el 1920 enhavas ch. 50 000 vortojn, per kio ghi superas ekzistantajn vortarojn de Esperanto. Ankaù la nombro de derivaj afiksoj estas pli granda en Ido, 46 oficialaj Ido-afiksoj kontraù 32 Esperantaj. Ekz. por Esperanto sufichas la finajho -a (silka vesto, silka industrio, silka chapelo, silka raùpo), dum Ido havas buntecon da afiksoj (silka vesto, silkala industrio, silkoza chapelo, silkifanta raupo) . Ido do estas pli richa je formoj kaj pli bunta je esprimoj, despli malfacile estas lerni ghin. La signifo de Ido estas en la kreiva lingvistika laboro - celante reformi, plibonigi kaj naturaligi Esperanton realigis la idistoj multajn shanghojn, kiuj ech ree influis Esperanton mem, ekz. sufiksoj -iz, -oz, -iv estas "neoficiale" uzataj en la parola lingvo.

Historio de la planlingvo Ido ligighas kun laboro de la internacia lingvistika organizo Délégation pour adoption d'une langue auxiliaire (Delegacio por akcepto de internacia lingvo), fondita en 1900 en Parizo, al kies 1250 membroj apartenis i. a. sciencistoj kiel O. Jespersen, H. Schuchardt, W. Ostwald, L. Couturat , serioze pritraktis aron da internacilingvaj projektoj, poste iom neatendite prolamis kiel la plej taùga reformitan Esperanton - projekton Ido de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront.

Flanke de la Esperanto-movado formighis ankaù la Ido-movado, do socia fenomeno, pluportanta la lingvon. Al Ido alighis cento da iamaj esperantistaj societoj, precipe tiuj de latinidaj landoj. Ido estas krom Esperanto la ununura internacia lingvo vaste uzata ankaù de neintelektuloj (Latino sine fleksione, Occidental kaj Interlingua praktike estas flegataj de intelektulaj grupoj kun lingvistika fono de la Latina). Ekzistas, same kiel che Esperantistoj Sennacieca Asocio Tutmonda, disvastigo de Ido en la internacia laborista movado kaj diversaj interesgrupoj. El cento da revuoj, ekzistintaj antaù la unua mondmilito, restis proksimume kvin kaj el sescent membroj de "Uniono por la Linguo Internaciona" (fondita 1923) postrestis ech ne la duono. Interese estas, ke Ido aperis ankaú en la tria mondo, ekz. la revuo "Amiko" estas eldonata en Sri Lanka. La uzantoj de Ido inspirighas per esperantista movado en maniero uzi kaj propagandi sian lingvon. Kelkaj interlingvistoj parolas ambaù lingvojn kaj strebas unuigi iliajn avantaghojn.

5.4.Latino sine flexione

(Giuseppe Peano, 1903)

Alfabeto: a, b, c/k/, d, e, f, g/g/, h, i, j/j/, k, l. m. n, o, p, sh, r, s, t, u, v, x, y/jh, j/, z.

El la Latina venas ankaù diftongoj ae, oe kaj duoblaj konsonantoj (officiale). La akcento estas plejparte sur la antaùlasta silabo. Oni respektas latinan ortografion.

Artikolo ne ekzistas, substantivo estas laùbezone difinita per pronomo (ille, uno ktp.). Naturan genron oni povas montri pere de aldona substantivo: cane mas, cane femina.

Substantivoj ne havas en singularo specifan finajhon, sed la formon de ablativo (do eblas fari ilin el genitiva formo trovebla en chiu vortaro, shanghante -ae>a, -i>o, -us>u, -ei>e, -is>e.

Ekzemploj: rosa, ae -rosa, annus, i - anno, puer, i - puero, casus, us - casu, cornu,us - cornu, dies, ei - die, pax, cis - pace, dens, tis - dente , doctor, ris - doctore, genus, eris - genere, corpus, oris - corpore.

Pluralaj finajhoj ekestas laù la sekva skemo: -a, se la latina pluralo finas -a (arma - arma), -as, se la latina pluralo finas -ae (divitiae - divitias), -os che pluralo -i (liberi - liberos), -e/-es che latina finajho -es (maiores -maiore/maiores). Ghenerala plurala finajho estas -s, sed ghi povas esti ellasita tie, kie estas la pluralo klara el la uzo de aliaj vortoj: patre habe filios et filias - patre habe plure filio et plure filia.

Adjektivoj estas formataj el adjektivoj latinaj neùtraj laù jenaj reguloj: nominativo neùtra finanta -e neshanghighas, nominativo je -um >o: en chiuj aliaj kazoj shanghighas la genitiva -is >e:

nigrum - nigro, breve - breve, audacis - audace. Komparado: breve - plus breve /magis breve - mahhimo breve , minus breve - minimus breve

Personaj pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos, illas.

Posesivaj pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo , analitike de me, de te, de nos, de vos...

Numeraloj bazaj: uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta... centum, mille. Ordaj: primo, secundo, tertio, quarto ...decimo...vigesimo...centesimo.

Verboj finas en infinitivo je -re, prezenco ekestas per forigo de infinitiva finajho: amo, amare ama, studeo, ere - stude, scribo, ere - scribe, fugio, ere - fuge, audio, ire - audi. Ekzistas malpli regulaj formoj: sum, esse - es, fio, fieri - fi, fero, ferre - fer, facio, facere - fac. Deponencioj transprenas aktivan formon: hortor - horta, fateor - fate, nascor - nasce.

La pasinta tempo estas esprimita ne per la verbo, sed per iu el adverboj kun signifo de pasinteco: heri me scribe, me jam ama, me lauda in passato, te cras habe k. s., por esprimi preteriton eblas diri ankaù "me veni ab scribe", "me habe scripto" ktp.

La estonteco estas klara ankaù el esprimoj kiel "en futuro", aù oni uzas helpverbojn vel, debe, ir: me vel ama, me debe ama, me i ama. Imperativo aù optativo havas formon prezencan, enkondukitan per formoj kiel si, que, ut k. a.

Pasivon oni formas helpe de es kaj de pasinta participo finanta je -to: filio es amato ab matre, homine es creato forte, sed oni povas la pasivan formon eviti per chirkaùskribo: Laudatus > shui alishuis lauda. Aktiva participo finas je -nte: amante, scribente, sed oni povas ghin anstataùigi per analitikaj formoj: Plures adorant solem occidentem shuam orientem > plures adora sole shue ori, shuam dum cade. Ankaú gerundion oni povas taùge chirkaùskribi: docendo discitur >homo dum doce, disce / shui doce, disce.

Adverboj ekestas el adjektivoj per aldono de esprimoj "cum mente", "in modo": cum mente diligente /in modo diligente, in modo fraterne. Eblas ankaù konservi la adjektivan formon: fortiter in re, suaviter in modo > nos debe es forte in re, suave in modo.

Gramatikaj vortoj estas transprenitaj el la Latina: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex, in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut...

Vortordo ne estas preskribita, sed logika estas subjekto - predikato - objekto, verbo tamen povas stari antaù la subjekto, se ghi estas reliefigita aù se la frazo komencas per adverbialo. Adverboj sekvas normale post la verbo kaj adjektivoj post la substantivo. La kongruo inter verbo kaj subjekto en persono kaj numero ne estas esprimita.

Vortprovizo direktighas laù tio, ke ekzistas ege malmultaj gramatikaj reguloj, do la sama radiko povas servi kiel substantivo aù kiel verbo sen shangho aù nur kun minimumaj shanghoj , adverbo havas la saman formon kiel adjektivo ktp. La vortkreado uzas afiksojn, kiuj malsame al Esperanto ne havas precizan semantikan valoron. La plej uzataj estas:

ab-: abdicatione, aberratione, auto-: automobile, co-: cooperatore, cognitione, dis-: dismembra, discussione, in-: inhabilitate, inter-: interacto, re-: reehhamina, relatione, sub-: subterraneo, super-: supersigno, -ismo: conformismo, -ido: splendido, lucido, -ano: americano, italiano, -ore: calore, professsore, -tore: factore, actore, -tate: specialitate, -tione: declaratione

Ankaù la derivadon oni povas eviti per taùga sintaksajho: littera finale >littera in fine, stabile >shue sta, coquina >loco pro coque, caseina >extracto de caseo.

Specimeno de teksto:

(Szilágyi, D. : Versus interlinguistica, Milano, Schola et vita 1931, p. 3):

Differentia importante inter "linguas naturale" et "interlinguas" consiste in illo facto, quod idiomas naturale es formato inconsciente, dum linguas artificiale es producto consciente. Isto perspectiva genetico redde possibile separatione satis claro, et indica etiam ratione de separatione. Nam es probabile, quod, fungente in actione consciente et inconsciente, es identico, sed solum in luce de conscientia nos pote observa illos in modo immediato. Per conceptiones descriptivo, es difficile, si non impossibile, tale separatione, nam, per exemplo, esperanto hodie non differ plus, in modo essentiale, de linguas nationale, sed certo non es tale.

Pritakso kaj informoj:

La lingvo Latino sine flexione ( la aùtoro uzas la gheneralan nomon " la Latina sen fleksio", kiun oni tamen chiam citas en originala formo "Latino sine flexione" aù "Interlingua"), estas envicigata inter naturalismajn projektojn, sed, malsame kiel ekz. Occidental, ghi eliras rekte el la Latina fonto, ne el la etnaj latinidaj planlingvoj . La ideo de la aùtoro estas, ke minimumigo de la gramatiko helpas dum la lingvostudado, char la kulturaj lingvoj estas trogramatigitaj. Ekz. la frazo: Du onklinoj venis hieraù. Du estas pli ol unu, oni do ne bezonas pluralan formon, hieraù signifas pasintecon, do oni ne bezonas ghin esprimi verbe. Tiamaniere oni povas redukti la tutan gramatikon, ekz. gerundion aù konjunktivojn oni povas anstataùigi per chirkaùskriboj, kunmetajhojn oni povas eviti. Por la adepto de la ligvo sufichas posedi latinan vortaron, kiuj, kiel konate, ekzistas abunde kaj preskaù en chiuj lingvoj. Por tiuj, kiuj jam havas antaùajn konojn de lingvo, estas Latino sine flexione trivialajho. Tamen oni riprochas al la projekto lezadon de principoj de lingvoekonomio, char ghi konservas ekz. la latinan negacian prefikson in- ankaù en fonetike asimilita formo im- (inhabilitate - immortale), sinonimecon de kelkaj afiksoj kaj simile.

Oni devas mencii, ke malsame al Volapük kaj Esperanto, kiuj estis 1903 jam konataj kaj flegataj, estis celoj de la projekto Latino sine flexione pli sobraj, ne temis pri movado kun noblaj ideoj de unuigo de la homaro kun flago, simboloj, himno ktp. La celo estis doni al sciencistoj kaj verkistoj facilan lingvon, en kiu ili povus transdoni al si necesajn informojn internacinivele. Zamenhof ekzemple tradukis en Esperanton multajn specimenojn de monda literaturo kaj skribis en sia lingvo patetikajn poemojn , celante egaligi ghin al etnaj lingvoj. En Latino sine flexione ne temis pri artaj tekstoj - tiuj ja povas esti skribataj en la Latina mem, sed pri sobra kaj logika lingvo de fakaj informoj de la moderna civilizo. Bedaùrinde, ghuste tiu aspekto de la projekto estas preterrigardata de kritikistoj.

Giuseppe Peano estis profesoro de matematiko en la torina universitato kaj li publikigis multajn sciencajn verkojn pri matematiko kaj logiko en la Latina kaj en la Itala. 1891 fondis Peano revuon "Revista di mathematica", en kiu li publikigis rezultojn de siaj esploroj. 1903 eldonis L. Couturat kelkajn france skribitajn verkojn de Leibniz pri faciligo de la Latina por internacia uzo. La verko tuj kaptis intereson de Peano. Li publikigis en "Revista di mathematica" artikolon "De latino sine flexione" skribitan ankoraù en la korekta Latina , en kiu krom la informoj pri jam ekzistantaj latinidaj projektoj disvolvighas ankaù pripensoj tushantaj unuopajn gramatikajn kategoriojn kaj eblojn de ilia reduktigo. En la scienca artikolo "Principio de permanentia"en la sama revuo estas Latino sine flexione jam praktike uzita kaj 1908 eldonighis publikajho "Formulario mathematico", pruvanta, ke oni povas la simpligitan Latinan senprobleme uzi por sciencaj celoj.

En "Revista di mathematica" aperis poste tuta serio da artikoloj en la Latina sen fleksio de diversaj aùtoroj."Vocabulario commune ad linguas de Europa" de Peano aperis 1909, en 1913 kaj 1915 ghi estis kompletigita - la lasta versio enhavas 14 000 radikojn en 5 - 10 hindeùropaj lingvoj kun etimologiaj rimarkoj. En la jaro 1924 publikigis Peano historie komparan studon pri interlingvistiko "Interlingua", kiu estis multfoje reeldonita. La moderna lingvistiko aprezas Peano-n kiel pioniron de matematika lingvistiko, kiu uzis la Latinan por krei lingvomodelon.

Peano ighis en 1909 direktoro de la iama volapükista akademio, kiu post Idiom Neutral akceptis Latino sine flexione sub la nomo "Interlingua". Ghi estis sistemo racia kaj alirebla por chiuj, kiuj havis antaùkonojn de la latina lingvo. Ghi ne celis esti lingvo por popolamasoj, sed por rapida transdono de sciencaj informoj. La oficiala organo de la akademio, revuo "Schola et Vita" publikigis dum sia ekzisto ch. 5000 paghojn da fakaj tekstoj en Latino sine flexione. La akademio poste favoris ankaù aliajn sistemojn, celante pli vastan lingvouzon. La uzado de Latino sine flexione vershajne chesis en la sesdekaj jaroj. Sesdek jaroj de ghia vivo tamen sciigas nin, ke la multnombraj klopodoj simpligi la latinan gramatikon ripetighas en la historio pli aù malpli sukcese. Jen la kaùzo pripensi, chu tie ne estus vojo racie eluzi la Latinan almenaù en la sfero de sciencaj informoj.

5.5.Occidental

(Edgar De Wahl, 1922)

Alfabeto : a, b, c /c,k/, d, e, f, g /g, jh/, h, ch /hh, ch/, i, j /jh/, k, l, l'/lj/, m, n, o, p, q, r, s /z/, sh /sh/, t, u, v, w /u/, x, y, z, zz /c/.

Krom la neregula prononcado ekzistas neregula akcento, plejparte sur la vokalo antaù la lasta konsonanto, sed tio ne validas por la pluralfinajho -s: families, professores. Finajhoj -bil, -ic, -im, -men, -il, -ul -um estas chiam senakcentaj. Iam estas la akcento vortkomence: ocul, opium, iam ghi markighas skribe: heroé, café. La ortografio estas sufiche libera, oni rajtas skribi konsonantojn simplajn kaj duoblajn (corespondent - correspondent, diferentie - differentie), krom la kazoj, kiam la duobligo estas fonologia: cane = hundo, canne = kano, case = kazo, casse = kaso).

Artikolo: nedifina un por chiuj tri genroj en singularo,difina li por chiuj genroj en ambaù numeroj, kun prepozicioj kunighanta en al, del.

Substantivoj havas nur naturan genron kun finajhoj -o, -a: filio - filia, cavallo - cavalla. Iuj substantivoj finas je -e: fratre, centrale. Abstraktoj finas je -u: bonu/lu bon. Pluralo havas finajhon -s: fratres, filias, cavallos.

Adjektivoj ne shanghighas en genro kaj numero, finante aù je konsonanto aù je -i, -e: regulari, felici, pie, varie.

Deklinacio: li bon matre, del bon matre, al bon matre, li bon matre, bon matre!

Ceteraj kazoj prepoziciaj.

Komparado: komparativo plu, minu, superlativo mahh, minst.

Pronomoj personaj: yo, tu, il, illa, it, noi, vu, les

posesivaj:mi, tui, su, nor, vor. lor

demonstrativaj: ti, tic, ti sam, tal, to

demandaj kaj relativaj: qui, quo, quel, qual, quant

gheneralaj kaj negaciaj: on, alqui, alcun, alquel, alquo, aliquos, nequi, nequo, necun, null, nequam, nequant, pluri, mult, poc, cert, mani, tut

Numeraloj bazaj: un, du, tri, quar, quin, six, set, ot, non, deci, decidun... duant, triant, quarant ...cent, mil

ordaj havas sufikson -esim: unesim, duesim, triesim...

obligaj -(i)plic: uniplic, duplic...

araj: unité, pare, trien, quaren...

dividaj: du e du, quar e quar

Verboj: infinitivo finas je -ar, -er, -ir (amar, star, videar, audir), prezenco estas radiko sen finajho -r: jho ama, sta, vide, audi. Imperfekto finas je -t: yo amat, stat, videt, audit. Futuro: va + infinitivo: yo va amar. Kondicionalo: vell + infin.: yo vell amar. Imperativo: ples + infin. : ples amar, ples vider. Optativo: mey + infinitivo: mey amar! Participo prezenca finas je -nt: amant, vident, audient, part. perf. je -t: amat, videt. Perfekto: ha + part. perf. : yo ha amat. Plusshuamperfekto: va + har + part. perf. : yo vell har amat.

Pasivo formighas helpe de la verbo esser + part. perf: yo es amat, yo esset amat, yo va esser amat, yo vell esser amat..., aù helpe de partiklo se: li dom se constructe, li cose se explica simplicmen. Se oni devas diskonigi aktivecon kaj pasivecon, oni uzas helpvortojn ea, sta: li dom ea constructet = la domo estas konstruata, li dom sta constructet = la domo estas konstruita, li dom eat constructet = la domo estis konstruata, li dom stat constructet = la domo estis konstruita.

Adverboj formighas el adjektivoj per sufikso -men: prudentmen, simplicmen, el substantivoj per sufikso -li: partli, preferli, finli. Anstataù adverbo uzeblas adjektivo: illa canta bel, bon. Adverbojn oni uzas ankaù kun prepozicioj: in general, in fine, in nocte, ye occasion.

Prepozicioj uzatas kun nominativo de substantivoj, pronomoj havas prepozician kazon. Prepozicioj kaj konjunkcioj estas latindevenaj: ad, con, de, ex, in, sine, nam, tamen, ergo, quasi, etsi ...

Vortordo estas libervola, eblas duobla negacio. Demanda frazo komencas per esque.

Vortprovizo plivastighas helpe de afiksoj, ekz. des-: desfacil, ín-: ínutil, ínregulari, pre-: prejudice, preponderant, re-: reprender, reform, -ero: laborero, barbero, -és: Anglés, Londonés, -essa: princessa, -ità: bonità, regularità, -isar: idealisar, realisar, -ade: boccade, manuade, -age: foliage, boscage, -ia: dormitoria, Francia.

Specimeno de teksto

(Pigal: Occidental, die Weltsprache, Stuttgart, Franck 1930, p. 180:)

In supra yo volet monstrar, que si on vole constructer un lingue secun rationalistic principies e ne conform al existent psychic natur human, on deve unesimli transformar li psychic natur de homes por far posibli li function de un tal lingue. Si on vole p. ex. mechanisar li lingue, quam cert mundilinguistes aspira, on deve anc mechanisar li homan psyche. Nu, in li sam modo, un lingue ne posse esser vivicapabil, si it es constructet de pur gramatical vidpunctus, abstraente e renunciante del social conditiones e cultural, historic e estetic valores.

Pritakso kaj informoj:

La plej karakteriza signo de Occidental estas strebo pri naturaj formoj ekzistantaj ankaù en etnolingvoj, do plej eble granda naturalismo. La vorprovizo bazighas plejparte sur la latina leksiko, respektante internaciecon, kaj en la dubaj kazoj, do se neekzistas la komuna formo, estas preferata la latina vorto. La ortografio strebas konservi ekzistantan aspekton (curt, chambre, distinyer), tiel ke iam eblas du skribmanieroj (aconosser - acconosser, aquisiter - acquisiter). Kelkaj afiksoj estas intershangheblaj (-ario, -ero, -ist): secretario, secretero, dentero, dentist, eblas do sinonimoj. Kontraùante la opiniojn de defendantoj de aútonomaj principoj, laù kiuj la adepto de internacia lingvo ne devas koni eùropajn lingvojn, Occidental supozas tiajn konojn, ekz. la prepozicio in estas uzebla kiel prefikso, sed oni povas misinterpreti ghin kiel negacian ín-: inscrit = enskribo, enskribita, kontraù ínscrit = neskribita.

De Wahl fundis sian projekton sur la fleksia lingvotipo kaj starigis firmajn principojn:

(1) Se post forigo de la gramatika finajho -r, -er finas la radiko je vokalo, oni aldonu -t- aù shanghu -y- en -t-: crear - creat - creator, creation, creatura ; expedir - expedit - expedition, expeditor, expeditiv ; instituer - institut - institution, institutor.

(2) Se la fina konsonanto de la radiko devus esti -d aú -r, ghi shanghighu en -s: exploder - explos - explosion, explosiv; adherer -adhes - adhesion, adhesiv; currer - curs - cursor, cursiv, excursion.

(3) En chiuj aliaj kazoj per forigo de infinitiva finajho -r, -er ekestas radiko de perfekto.

La gramatiko de Occidental estadas kritikata pro multaj esceptoj, ghiaj afiksoj kaj radikoj pro multsignifo. Ekz. "visibil" estas derivita de "vider" laù la regulo n. 2: post forpreno de -r restas "vide-", oni do forigu ankaù -e- kaj shanghu -d- en -s-. Nun la radiko finas per konsonanto, tial aldonighas -i-. Alia ekzemplo: la sufikso -ion signifas agadon aù agadrezulton. Oni aldonas ghin ekz. al la radiko "destrukt-" post forigo de la infinitiva -er (destrukter - destruktion), alie ghi havas formon -tion (constituer - constitution). La multsignifon de afiksoj defendas la aùtoro mem, char la lingvouzantoj ja pli shatas analogion ol logikon. Ekz. la sufikso -eríe signifas profesion, sed ankaù varon (vitreríe = vitrajharo) kaj econ (galanteríe, bigotteríe, diaboleríe). La signifo de afiksoj plivastighas aù malplivastighas dum la lingvouzado - do la vortoj kiel destination, rotation, construction, direction, redaction, civilization, delegation havas ofte multe pli vastan signifon ol "agado, agandrezulto". Pleonasmaj finajhoj, kiuj ekz. en Esperanto servas por diskonigo de verbospecoj, ne estas devigaj en Occidental: kelkaj substantivoj finas je -e, aliaj je konsonanto (dom, parol, regul) aù -o (socio), kiu povas shanghighi en -a/-e (società, societé), do la laikulo nekonanta la originan formon de la vorto malfacile diskonas la vortspecojn.

Edgar de Wahl prilaboradis sian projekton dum trideko da jaroj, li ankaú apartenis al reformantoj de Esperanto. En sia libro "Spiritu de Occidental" (Cheseaux, Occidental institute 1938) li konatigas al siaj legantoj evoluon de la projekto ekde 1887 ghis 1922 kaj chiajn postajn shanghojn. Haveblas ech paralelaj tekstoj en du evoluetapoj el 1909 kaj 1938. De Wahl kaj liaj posteùloj kelkfoje shanghis partojn de la projekto kaj mem ghian nomon oni en 1946 pro politikaj kialoj shanghis en "Interlingue".

La kvindekaj jaroj estis flortempo de Occidental. Aro da periodajhoj aperadis ankoraù antaù nelonge. Ni nomu Cosmoglottic ekde 1982, Europa ekde 1976, Exon ekde 1959, Interlingue Forum 1980, Interlingue Information 1950, Interlinguist London 1934, Novas in Interlingue 1950, Ucitel svétomluvy 1930, Voce del Ost 1957, Almanac International 1951, Interling 1964, Voce de Est Europa e Orient 1968 kaj aliajn. Konatas dudeko da vortaroj en diversaj eùropaj lingvoj, trideko da plurlingvaj vortaroj, ekz. la oklingva "Radicarium" en Occidental, la Hispana, la Portugala, la Angla, la Franca, la Germana, la Itala kaj la Rusa, sed ankaù tiu de Occidental - Esperanto - Ido.

Multajn diskutojn kaj disputojn publikigis monata revuo, "Kosmoglott", fondita 1922, alinomita 1927 "Cosmoglotta", kiu ighis oficiala organo de "Occidental Union", en la kvindekaj jaroj alinomita "Interlingue Union". Kiel aldono de la oktobra numero 1957 estis publikita broshuro "Li defectes inacceptabil de Interlingua de Gode" kun detala analizo de "eraroj", kiujn faris Gode en sia lingvoprojekto, kaj kun defendo de Interlingue/Occidental kontraù la nova konkurenco. Ambaù sistemoj estas tre similaj, kiel montras la paralelaj tekstoj.

Alphonse Matejka, vivanta en La Chaux-de-Fonds, estas aùtoro de multaj lernolibroj de Occidental, fervora tradukisto kaj ghis 1985 redaktoro de la revuo "Cosmoglott". En Svislando aperadis ankoraù antaù nelonge "Li gimnasiast", revuo de la benediktina gimnazio en Dissentis-Mustér, kie estis Occidental instruata kiel propedeùtikajho. En "oraj tempoj" de Occidental havis nur ghia svisa grupo pli ol 300 membrojn. Fine de la kvindekaj jaroj ekzistis fortaj grupoj ankaú en Svedio, Germanio, Anglio, Francio, Italio, Aústrio, Chehhoslovakio, Danlando . La nuntempa publikiga aktivado en Occidental ne plu estas grava. En la historio de interlingvistiko estas tiu chi projekto tamen grava, reprezentante prototipon de la naturalisma planlingvo.

5.6.Novial

(Otto Jespersen, 1928)

Alfabeto: a, b, d, e, f, g /g, gh/, h, i, j /jh/, k, l, n, m, o, p, q, r, s, t, u, v, x, y /j/.

La alfabeto ne enhavas c kaj z, kies prononco estas problemhava. Ili ekzistas en propraj nomoj kaj en kemia terminologio. Duobligo de konsonantoj ne eblas. La akcento estas sur la antaùlasta silabo.

Artikolo: nedifina un por chiuj tri genroj en singularo, difina le por chiuj genroj kaj ambaù numeroj.

Substantivoj havas genron nedifinan, viran kaj inan: artiste = artisto sen distingo de sekso, artisto = artisto, artista = artistino. Simile: fratre - fratro - fratra, home - homo - homa, infante - infanto - infanta. Abstraktaj substantivoj finas je -um: li bonum, li novum. Pluralo finas je -s: onkles, onklos, onklas. Krom regulaj substantivoj ekzistas sinonimoj, ekz. matra apud patra, fema apud vira ktp. Same kiel nedifina genro ekzistas nedifina numero, formighanta per forigo de finajho, ekz. hom = viro kaj virino, aù viroj kaj virinoj, aù viroj, aù virinoj. Chiuj kazoj estas prepoziciaj krom nominativo, genitivo (finajho -n) kaj akuzativo, egala al nominativo kaj staranta chiam post la verbo.

Adjektivoj estas neshangheblaj kaj ilia pozicio estas libervola: natural formes, forme natural. Nur anafore staranta adjektivo sen substantivo havas finajhon -i kaj formas pluralon je -is: hir es du roses, li blanki es bel, vu prefera li blankis.

Komparado: komparativo: plu boni kam, min boni kam, tam boni kam, superlativo: li mahhim (minim) boni inter...Same adverboj.

Pronomoj personaj: me, vu, le, lo, la, lu, nus, vus, les, los, las, lus

posesivaj: men, vun, len, lon, lan, nusen, vusen, lesen, losen, lasen

demonstrativaj: ti, disi, tali, tanti, sami, self

demandaj: qui, que, quand, quali, quanti, quantum

Numeraloj bazaj: uni, du, tri, quar, sink, six, sep, ok nin, dek, sent, mil. La dekoj havas sufikson -anti: duanti, trianti, shuaranti, sinkanti, sihhanti, sepanti, okanti, ninanti. Ili estas substantivigeblaj helpe de finajho -o: duo, trio, shuaro... Ordaj numeraloj havas sufikson -esmi: unesmi, sinkesmi..., dividaj -opim: triopim, quaropim. Frakcioj: duime, trime, sixtime.

Verboj: infinitivo ne havas fiksan finajhon (ama, protekta, konstitu, es, mari) kaj havas anglecan partiklon tu: tu lekte es plu fasil kam tu parla. La radiko estas samtempe prezenca formo, neshanghebla en persono kaj numero ( me ama, lo protekte), sen pronomo ghi servas kiel imperativo (ve-ni!). Konjunktivo - hortativo havas partiklon let: let nus starta, let on pensa kom on vol. Optativo havas partiklon mey: mey lo viva longitem!

Imperfekto formighas helpe de finajho -d: me amad, vu esed, la marid, sed ankaù analitike helpe de did: me did ama, lo did estima. Perfekto: ha + infinitivo Plusshuamperfekto: had + infinitivo

Futuro: sal + infinitivo, ve + infinitivo. Futuro II: sal + ha + infinitivo.

Participo prezenca havas finajhon -nt: amant, fluent, participio perfekta pasiva finas je -t: amat, marit. Che ambaù participoj eblas substantivaj kaj adjektivaj finajhoj -i, -e, -a, -o: men amata, amanti fema, amanto, marito k. a.

Pasivo: bli + infinitivo: me bli protekte, me blid protekte, me ha bli protekte, me had bli protekte, me sal bli protekte, me sal ha bli protekte, me vud bli protekte, me vud ha bli protekte.

Adverboj, konjunkcioj, prepozicioj: devenas el la Latina, parte el aliaj eùropaj lingvoj: anke, ankore, preske, apene, erste, jus, sat, tro.

Vortordo estas fiksa (subjekto - verbo - objekto), demanda frazo komencas per "qui" aù ghia nedeklinaciebla formo (que, quo, qua, quum, pro quum), aù per "ob" en la senco de "chu": Ob tum non fita belisim? Negacio estas no.

Vortprovizo plivastighas helpe de afiksoj, inter ili la plej gravaj estas: pre-: prehistorio, previda, anti-: antimilitarisme, non-:nonreal, nonposibli, dis-: disdona, distrancha, mal-: malhumorosi, ri-: rielekte, riskripte. Substantivigaj: -o: komensao, odorao, -eso: vereso, richeso, -ione: komunikatione, -um: fabrikatum, kopiatum, -ilo: ludilo, ornilo, -iste: dentiste, okuliste, Adjektivigaj: -al: universal, national, -an: urban, akademian, -osi: kurajosi, porosi, -bli: lektebli, audibli. Adverbigaj: -foy: difoy, chakifoy, -lok: omnilok, nulilok, -kas: omnikas, irgikas, -man: omniman, altriman.

Specimeno de teksto

(Jespersen, Eine internationale Sprache, Heidelberg 1928, p. 138):

Un objetione kel bli ofte fa konter konstruktet lingues es ke les pove nulitem es tam boni kam li natur - lingues. Es ver ke Novial non es tam richi kam anglum, non tam eleganti kam fransum, non tam vigorosi kam germanum, non tam beli kam italianum, non tam nuansosi kam rusum, non tam hemali kam nusen patriali lingue. Ma merka bonim, ke omni ti boni qualesos, kel on prisa e lauda in li nationali lingues, bli trova kand indijenes parla o skripte les. E li interlingue pove tre fasilim es plu richi kam anglum parlat da frans, plu eleganti kam fransum parlat da dane, plu vigorosi kam li germanum de kelki italianes.

Pritakso kaj informoj

"Novial" estas mallongigo por "Nov International Auxiliari Lingue", kies aùtoro estas dana lingvisto Otto Jespersen. Lia scienca aùtoritato helpis la agnoskon de la projekto. En la citita lernolibro li detale klarigas sciencajn principojn krei internacian lingvon surbaze de la plej granda internacieco: la fonetiko ne enhavu malfacile artikuleblajn sonojn, tial Novial ne havas ekz. nazalojn kaj rondigitajn vokalojn, kiuj ne ekzistas en la Rusa aù en la Itala, mankas palatalaj konsonantoj malfacilaj por germanoj kaj angloj ktp. Ankaù la ortografio estas facila, fonetika. Al tiu intenca facileco estis oferita grafemo c - formoj kiel klasa, kronika, bank, koridor, fabrika, kolosal, sivil, sigar, bisiklet, sientie, sesa k. s. donas similan impreson kiel ekz. la transliterado de la Latina en la Grekan.

Jespersen kiel membro de "Délégation pour l' adoption d' une langue auxiliaire " kaj kiel estro de la Akademio de Ido tre bone konis la strukturon de la ekzistantaj internaciaj lingvoj kaj en siaj publikajhoj li forigadis diversajn kontraùargumentojn de apogantoj de aliaj sistemoj. Lia chefa devizo estis maksimuma simpleco de gramatiko, tamen li ne akceptis aprioran solvon, kiel ekz. Zamenhof che korelativoj, sed li restis sur la nivelo de gramatiko de eùropaj lingvoj, formitaj sur la latina bazo. Jespersen mencias, ke la pronomoj kaj granda parto de verboj estas en etnolingvoj malregulaj, sed ili regulighas dum historia evoluo. Analitikan konjugacion li opinias superrigardebla kaj logika, tial li krom la normalaj, ankaù en la Latina uzitaj helpverboj, helpprenas ankaù formojn sal kaj vud, en kiuj tamen ne plu sentighas la latinaj solere kaj velle, sed iom neorganike agantaj anglismoj, same kiel en la pasivaj danecaj formoj kun bli.

La vortprovizo montras konojn de Esperanto, el kiu estas transprenataj kelkaj afiksoj, kaj strebon pri granda internacieco. En kelkaj kazoj preferas la aùtoro nelatinidajn radikojn tie, kie Esperanto, Occidental kaj Ido havas ilin ( klema, darfe, even, erste). Li atentigas al du eblojn inrerpreti iujn vortojn, aspektantajn shajne kiel kunmetajhoj (probabli = probabla, ne "pruvebla", seriosi = serioza, ne "seriaro", posibli = ebla, ne "metebla", parfuma = parfumo, ne "trafumi"). Novial do tamen havas la samajn problemojn, kiuj trovighas ankaù en Esperanto: se oni ne konas la originalan, plejparte latinan vortradikon, oni povas misinterpreti la vorton.

1930 eldonis Jespersen kvarlingvan vortaron (Novial - anglan - francan - germanan), en kies antaùparolo li atentigas pri la malfacielco krei optimuman sistemon kaj li aldonas certajn shanghojn, precipe en la vortprovizo: anstataú vorte, sep, ok, monate li preferas vorde, set, ot, mensu, che la sufiksoj li elektas inter -ntia (konvalescentia, inteligentia, presentia) kaj -itate ( felisitate, sinsertate) kaj che adverboj li enkondukas formojn sen la finajho -im (tot nudi, tal-nomat, ehhtrem fasil, bon konstruktet). 1934 estis en Novial enkondukitaj kelkaj pluraj shanghoj - la aútoro mem opiniis, ke la taùgeco de la jena aù alia formo pruvighos dum lingvouzo, kiel ja normalas en lingvopraktiko. Apud la verboformo sal do aperas ankaù ve, en imperfekto ved (lo dikted ke lo ved veni), antaù la sufikso -iv- estas uzata -t-, samkiel antaù la sufikso -ion-e, se la baza vorto finas je -a, -i, -o (afirmativ, demonstrativ, signifikativ), kio ja estas latinigo de la formoj. Apud la sufikso -er-e uzatas -tor-e (diktatore, kolaboratore, elevatore, transformatore) kaj la Esperanta sufikso -il- malaperas.En la ortografion eniras la longe kritikata c. Antaù a, o, u do eblas skribi kc (kosmopoliti - cosmopoliti), kio estas plua pasho al romanigo.

Onidire havas Novial multajn elementojn komunajn kun Ido. Novajho estas distingo de genroj helpe de -e, -o, -a, kiuj donas grandajn eblojn al la rekta derivado kaj orientigas la sistemon al aprioraj principoj. Aliflanke, certa libereco en vortfarado kaj multeco da afiksoj kun simila signifo (-ere, -iste, -tore) ebligas kreadon de sinonimoj, kio estas direktigho al la naturalismo. Ankaù pluralo je -s kaj uzado de helpverboj envicigas Novial pli al naturalismaj sistemoj. Jespersen estis respektata lingvistika aùtoritato kaj li mem interesighis pri intershangho de opinioj kun aliaj interlingvistoj, ekzemple li modele science diskutis kun Edgar de Wahl, aùtoro de Occidental, komparante ambaù sistemojn kaj serchante taùgan solvon.

5.7.Interlingua

(Alexander Gode, 1952)

Alfabeto: a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s t, u, v, w, x, y, z

La vortprovizo konservas originan formon kaj prononcon, kelkaj vortoj (precipe el nelatinaj alfabetoj) estas transliterataj, ekz. bureau, kimono, koran, sputnik. La akcento estas natura, ofte sur la antaùlasta silabo.

Artikolo: nedifina un por chiuj tri genroj en singularo, difina le por chiuj genroj kaj ambaù numeroj, kun prepozicioj de, a ghi sonas del, al.

Substantivoj diferencigas kelkajn femininojn per la finajho -a: asino - asina, oco - oca, cicinio - cicinia. La substantivaj finajhoj ne estas ghenerale fiksaj : homine, tabula, fructo, uhhor, galon, matre, obra. Pluralo havas finajhon -s, post konsonanto -es, sed ne tie, kie estas -s jam en singularo : un guardacostas - duo guardacostas, un paracolpos - duo paracolpos. La fina -c en pluralo shangighas en -ch: un zinc - duo zinches. Ekzistas ankaú pluralo neregula: le lied - le lieder, le addendum - le addenda.

Adjektivoj ne havas fiksajn finajhojn: hibernal, literari, proprie, puera, cjhclic, fresc, religiose, american, nederlandese. La substantivo povas ankaù havi adjektivan funkcion. Komparado estas regula, sed ekzistas latinidaj neregulajhoj: magne - plus magne = major - le plus magne = maxime, parve - plus parve = minor -le plus parve = minime. Malan signifon al la partikloj plus kaj le plus havas minus kaj le minus: minus breve - le minus breve. Adjektivoj ne kongruas kun la substantivo kaj ili povas stari antaù aù post ghi.

Personaj pronomoj: io, tu, ille, illa, illo, il, nos, vos, illes, illas, illos. Akuzativo: me, te, le, la, lo, nos, vos, les, las, los.

Posesivaj pronomoj havas plenan formon, starante sole, kaj reduktitan formon antaù substantivo kaj adjektivo, krom la ununa persono de pluralo: mi-mie, tu-tue, su-sue, nostre, vostre, lor-lore.

Numeraloj: un, duo, tres, quatro, cinque, ses, septe, octo, nove, dece ... vinti, trenta ... cento ... mille.

Ordaj numeraloj: prime, secunde, tertie, quart, quinte, sexte, septime, octave, none, decime, ultime. Kelkajn oni formas per sufikso -esime: vintesime, trentesime ... centesime, millesime. Obligaj numeraloj: simple, duple, triple, shuadruple ... aù: simplice, duplice, triplice.

Kunmetajhoj derivitaj de numeralo du havas prefikson bi-: bimetall, bifurcar, bivitate. Same uzatas grekaj prefiksoj penta-, hexa-, hepta- k. s.

Verboj dividighas en tri grupojn, finantaj je -ar, -er, -ir. Infinitivo povas havi funkcion de substantivo. Ne ekzistas personaj finajhoj, nur tempaj. Participo prezenca finas je -nte, antaùas radika vokalo (-ante, -ente), kiu shanghighas che la verboj de la tria kaj che kelkaj de la dua grupo

(-iente). Participo perfekta finas je -ate, -ite (en la tria verbogrupo ankaú je -ite). Prezenco ne havas specialajn finajhojn, ghi finas je la lasta infinitiva vokalo, krom la neregulaj verboj esser, haber kaj vader, kiuj konjugaciighas laú la unua silabo de infinitivo.

Neregula verbo esser havas pluralon son kaj apartan konjunktivon prezencan, kiu servas ankaù kiel imperativo. Imperativo egalas al indikativo prezenca sen persona pronomo. Imperfekto finas je -va, antaùiras la lasta infinitiva vokalo. Perfekton kaj plusshuamperfekton oni formas kun helpverbo haber kaj participo de perfekto. Futuro finas je akcentita post la infinitiva formo: io parlará, io viderá, io audirá. Ekzistas ankaú proksima futuro "io va crear, nos va vider". Kondicionalo finas je -ea post infinitiva formo. Pasivo formighas kun helpverbo esser kaj participo de perfekto.

inf.: crear, vider, audir

imper.: crea, vide, audi

part.prez.: creante, vidente, audiente

perf.: create, vidite, audite

ind.prez.: io crea,vide, audi

perf.: io ha create, vidite, audite

impf.:io creava,videva, audiva

plshpf.: io habeva create, vidite, audite

fut. I: io creará, viderá, audirá

fut. II: io habera crete, vidite, audite

kond. prez. : io crearea, viderea, audirea

perf.: io heberea create, vidite, audite

Adverboj estas plejparte latindevenaj: nunc, plus, hic, ibi, alishuanto, semper, aù kun sufikso -mente: naturalmente, clarmente, veracemente, post la fina -c -amente: phjhsic - phjhsicamente.

Gramatikaj vortoj, do prepozicioj, konjunkcioj, partikloj, plensignifaj afiksoj ktp. estas plejparte latinaj: alibi, ante, apud, causa, dum, ergo, etiam, quando, quis, satis, semper, tamen...

Vortordo estas fiksa, ekz. la akuzativo staras antaù la tempa verboformo, sed post infinitivo kaj imperativo. Infinitivo sekvas post verboj kiel cessar, deber, poter, preferer, vader, voler kaj post kelkaj apartaj esprimoj. Substantivoj estas senakuzativaj, tial ili objektfunkcie staras post la verbo. Infinitivo , ekz. post la prepozicio pro povas havi substantivan funkcion.

Vortprovizo plirichighas helpe de naturaj afiksoj transprenitaj el etnolingvoj, eventuale el la Latina, ekz. adjektivoj povas havi sufiksojn -al, -il, -ile, -ose, -ic, -in, -ian, -ante, -ual, -estre,

-erne k. a. Malojn oni formas helpe de prefiksoj dis-, in-, un-, latina con- havas naturajn variantoj, ekz. consolidation, collection, compozition, correlation. Multaj vortoj kreighas kun la helpo de latina supino, ekz. constitution, audition, permission. Vulgarlatinaj vortformaj sufiksoj -ion kaj -ment estas produktivaj ankaù en Interlingua kaj servas kiel bazo por aldoni plurajn afiksojn: experimental, experimentar, experimentation, experientator, fundamental, fundamentalismo, fundamentalista, national, nationalitate, nationalisar, nationalisation. Pluaj substantivaj sufiksoj estas ekz. -ada, -age, -antia, -entia, -ismo, -ista, -itate, -mento, -ura.

Specimeno de teksto

(Dalton, R., The Anatomy of a Failure, 1992. p. 7., el Gode)

Super su fundo de multiple culturas le humanitate de vintesime seculo possede un civilisation commun. Iste civilisation corresponde a formas de pensar originalmente disveloppate in le occidente. Quando nos cerca le lingua del civilisation moderne, nos trova su fundamento in li occidente. Sed isto es importante: nos cerca le lingua del civilisation non.national e nos le trova in le vivante tradition associate con le potentia que estava Roma.

Pritakso kaj informoj

Alfabeto de Interlingua estas je unua rigardo tre natura, nehavante diakritikajhojn (krom la vortoj transprenitaj el la Germana kun "Umlaut") , ghi do taùgas ekz. por mashinskribo. Sed la prononco ne chiam estas unueca: vokaloj iam estas duonlongaj, iam mallongaj, grafemoj y kaj w estas iam vokalaj, iam konsonantaj. Iuj fonemoj havas plurajn grafemojn, ekz. /k/ estas skribata kiel k, c, ch, qu, /jh/ kiel j aù g, /f/ kiel f aù ph laù la deveno de la koncerna vorto. Nek en transliterado el aliaj alfabetoj estas unueco, oni do povas skribi tzar aù car, Jelcin aù Yeltzin, zhurnal aù jurnal, Jurij aù Yuriy, Tschaikowsky aù Chaykofsky, Rosija aù Rossiya. La akcento kaj prononco plejparte konservas la kutimojn de la lingvo, el kiu la vorto estis transprenita.

Substantivoj kaj adjektivoj ne havas fiksajn finajhojn, tial ili ne estas analizeblaj sen kunteksto, ekz. placer ne estas verbo, sed substantivo, mammal ne estas adjektivo ktp. Ankaù la substantiva finajho -o (stilo, discuso, texto, trasporto) ne estas tuj klarigebla, se ekzitas substantivoj kiel jornal, west, vocal, autor. La lingvo estas richa je diversaj formoj, inkluzive sinonimoj, ekz. "tago" estas "die" aù "jorno", "adreso" estas "adresse" aù "dirrection", "kolo" estas "gorga", "gurgite" aù "jugulo" laù tio, el kiu lingvo estis la vortoj transprenitaj. Tio havigas grandajn stilistikajn eblojn.

Gopsill (Gopsill, P., 1990) diras: "Interlingua reprezentas komunan denominatoron aù prototipon de chiuj Romanaj lingvoj. Tiun prototipon oni trovos per detala etimologia studado de vorta familio, en kiu trovighas la internacia vorto. La vera procedo de prototipa malkovrado tamen interesas serioze nur leksikografon, kiu povas spekti la metodon tiel, kiel ghin priskribis Gode en la antaùparolo de sia vortaro. La bazan vorton oni povas trovi en Romanaj lingvoj, menciindas ech la Germana kaj la Rusa, kies vortaroj estas parte Romanaj." Tiu-chi scienca klarigo estas certe tre utila, se la probabla uzonto de Interlingua regas kelkajn Romanajn lingvojn, plus la Rusan kaj la Gemanan.

Strebo pri Romana natureco karakterizas ankaù la gramatikon de Interlingua: ekzistas artikoloj difina kaj nedifina, ordaj numeraloj havas specialajn radikojn, ekzistas tri neregulaj helpverboj kaj komplekso de verbaj formoj inkuzive la dua futuro kiel en latinidaj lingvoj. Romana komplekso de verbaj formoj tamen formighis dum historia evoluo kaj la neregulajhoj en ghi havas etimologian klarigon. En Interlingua oni devas lerni, ke ekz. part. prez. akt. de la tria verbgrupo finas je -iente, sed ind. fut. I je -ira kaj part. perf. je -ite. En kelkaj kazoj do helpas nek la konoj de la Latina.

Interlingua estas unuavide komprenebla al la Romanaj parolantoj. La aserto, ke la Interlingua-uzanto interkomprenighos kun milionoj da Romanaj parolantoj, estas sendube vera. Tamen, aktiva regado de tiu chi lingvo ( la ghusta prononco, vortkreado, uzado de prepozicioj kaj verbaj konstrukcioj) estas relative malfacila, ech se al la adepto ne mankas latino-Romana (kaj pli ghenerale okcidenteùropa) kultura fundo.

Interlingua havas unu privilegion, kiu mankas al aliaj planlingvoj. La finan aspekton ghi ricevis de Alexander Gode, sed ghin konscie konstruadis dum kelkaj jaroj kolektivo de lingvistoj, ghi do estas malsame al la "diletantaj" lingvoj kiel Volapùk (kies aùtoro estis pastro) aù Esperanto (la aùtoro estis kuracisto) aù ech Latino sine flexione (Peano estis matematikisto) kreajho sciencnivela. Kial havis Volapùk kaj Esperanto pli da favorantoj ol Interlingua, estas fakto lingvistike neklarigebla.

International Auxiliary Language Association (IALA) kunlaborigadis en la jaroj 1921 - 1953 dekojn da sciencistoj-specialistoj, kiuj post multaj lingvistikaj studoj kaj eksperimentoj prilaboris kaj elektis el kvar similaj latinid-naturalismaj variantoj tiun de Interlingua kiel la plej taùgan por internacia komunikado.

La signifon de IALA oni ne povas prijughi laù sukceso aù malsukceso de ghia fina produkto, Interlingua. Ne necesas kulpigi A. Gode, kiu laù iuj kritikistoj ighis tro aùtoritata dum la fina prilaborado de la projekto. Tiatempaj tendencoj al lingva naturalismo kaùzis ekeston de la nova latinido, ju pli richa kaj belsona, des malpli regula kaj facila. Tio povas esti klarigebla per orientigho de Interlingva al la eùropa (kaj eùrope kolonia) intelektularo.

1957 fondis Svisoj Ric Berger kaj André Schild organizon Union Mundial pro Interlingua, "un institution pro cooperation international concernante la lingua international Interlingua", kies sidejo estas nuntempe en Danlando. Ghi havas sian lingvan komisionon, komisionon por akcepto de Interlingva en Eùropa Komunumo, publikigan servon kaj delegitojn en dudeko da landoj en la mondo. Oficiala revuo estas "Panorama in Interlingua", antaùe "Currero international". Fine de la kvindekaj jaroj estis Interlingua uzata por sciencaj celoj - oni skribis en ghi resumojn de prelegoj dum pluraj internaciaj medicinistaj kongresoj. Estas kompreneble, ke la kuracistoj, che kiuj oni supozas la konojn de la Latina, komprenas la fakajn resumojn en Interlingua pli bone ol en la etnolingvo, kiun ili ne studis - jen la ebla kampo de universala uzo de internacia lingvo, kiu tamen supozas ellaboron de klara kaj komprenebla terminologio.

1967 estis Interlingua agnoskita ankaù kiel taùga lingvo por internacia terminologio en la internacia organizo "International Standardizing Organization". En Interlingua aperas fakaj artikoloj kaj libroj, precipe pri medicino. Union Mundial pro Interlingua eldonas bibliografiojn de novaj publikajhoj inkluzive de originala beletro. La nombro de ghiaj uzantoj estas tamen malpli granda ol ekz. tiu de esperantistoj. Se oni prikonsideras unu el la postuloj pri internacia lingvo ghian praktikan uzitecon, oni povas pritaksi Interlingva-n pozitive, se oni ne mezuras tiun chi uzitecon kvante. Dum la kongresoj de UMI kunvenas ch. cento da delegitoj kaj la jarlibro de Interlingua enhavas ch. ducent adresojn. Nuntempe aperas sep periodajhoj: krom la menciita "Panorama" ankaù "Actualitates de Interlingua" en Danlando, "Lingua e vita en Britio, "Internovas" en Brazilo, "Voce de Interlingua" en Nederlando, "Unir " en Francio kaj "Biblia", internacia evangelika revuo. Krome aperadas diversaj tajpitaj informiloj kaj bultenoj, ekz. tiu de "Centro de Interlingua" en Novjorko. La plej aktiva aùtoro, skribanta en Interlingua, estis svisa profesoro pri bildiga edukado Ric Berger, kiu laùvice aktivis pro Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. En originale ilustrita formo li eldonis bonkvalitajn enciklopediajn verkojn, riche dokumentitajn (per leteroj, jhurnalaj artikoloj ktp.), historion de Interlingua "Vade mecum de Interlingua" 1967, "Le problema de una lingua international" 1972 kaj ghis 1983 la revuon "Revista de Interlingua". Tiuj chi faktoj pruvas la vivkapablon de Interlingua, kiu ankaù ludas gravan rolon en nuntempa interlingvistiko.



Testdemandoj

Pliprofundigo



Pdoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank, el la libro "Enkonduka lernolibro de interlingvistiko", paghoj 69-92