4.4. La planlingvistika periodo - de Volapük ghis estanteco

En la novepoka lingvosituacio komencis nova periodo en 1879 kun la praktika uzo de Volapùk. Ghi estis la unua planlingvo, kiu havis konsiderinde grandan kvanton da uzantoj, ekestis do nova tipo de lingvokomunumo, uzanta krom siaj etnolingvoj ankaù konscie konstruitan planlingvon. Tiel eniras en la historion de lingvistiko nova fenomeno, nome normale funkcianta racia lingvo, kiu estas nenies etnolingvo. Sociologie interesa estas, ke tia lingvo ne estas ligita al nacio kaj shtato.

La autoro de Volapùk estis katolika prelato Johann Martin Schleyer. Kvankam poligloto, li ne estis lingvisto, nek profunde interesighis pri planlingvistiko. La lingvo mem tamen reprezentis certan progreson kompare kun la ghistiamaj projektoj. Ghi estis lingvo de sinteza tipo, do kun logika, regula gramatiko kaj kun vortaro bazighanta sur eùropaj etnoligvoj, precipe ghermanaj. Sed la aùtoro shanghis ilian fonetikan aspekton laù certaj reguloj: la radikoj devis esti laùeble unusilabaj, ne enhavi "r", kombinajhojn de pluraj konsonantoj ktp. La tradicio de logika lingvoprojektado, datighanta jam de la 17-a jarcento, respegulighas ankaù en la richeco de teorie eblaj lingvoformoj kaj derivajhoj de la vortbazoj en Volapük (ch. 500 000). Tian en praktika uzo ne ofte bezonatan econ oni tradicie aprezadis, imagante chiam ian idealan lingvon, pli perfektan ol la etnolingvoj. La lingvo trovis plejmulton da uzantoj en germane parolantaj landoj kaj oni parte parolis germane ech dum la volapùkistaj kongresoj. Tio tamen ne malaltigas sukceson de Volapük. Tiun chi kaùzis antaù chio la organizita movado, nur parte la racieco de la lingvo mem. Ghi certe estis iom pli facila por la Germanoj ol por aliaj etnoj, sed la vortprovizo estis ech por ili ne facile lernebla pro multaj fonetikaj shanghoj. Menciinda estas la disvastigo de Volapük en Francio, kie ja ekzistis kaj interlingvistika (filozofilingvistika) tradicio, kaj prestigho de la Franca, uzata ech en internaciaj kontaktoj. En Parizo aktivis August Kerckhoffs, kiu per bone skribitaj lernolibro kaj vortaro de Volapük multe kontribuis al ghia disvastigo. Sed li mem multe pli substrekadis la praktikan valoron de la internacia lingvo (laùeble uzebla por komercaj celoj) ol abstraktan richecon de lingvoformoj. Li klopodis, ke la lingvo estu pli simpla kaj natura, t. e. pli simila al eùropaj etnolingvoj kaj tiusence li faris kelkajn lingvoshanghojn (ekzemple enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon).Tio kaùzis konflikton kun la aùtoro, opinianta la lingvon sia proprajho kaj rezervante nur al si mem ghian shangheblon. Ankaù la movadon li emis organizi laù la modelo de eklezia hierarkio. La volapükista komunumo disighis je du kontraùaj fluoj - tiu de reformema Akademio, prezidata de Kerckhoffs, kaj tiu de la fidelaj Schleyer-istoj. Kvankam en la florperiodo laù iuj indikoj lernis Volapük 200 000 homoj en ch. 40 landoj de la tuta mondo, en la jaro de la morto de Schleyer, 1912, la movado jam estis disfalinta. (Malgrandan signifon havis provoj revivigi ghin en la 30-aj jaroj.)

Kiel substrekas Kuznetzov, la interlingvistika valoro de Volapük konsistas en la fakto, ke ghi estis konstruita kiel logika lingvo, sed dum la praktika uzado reformita sur empiria bazo - jen la unua kazo de la nova, ghis nun valida direkto. Tiel Volapük malfermis novan etapon de lingvoplanado - la realighinta planlingvo ighis egalvalora al etnolingvoj kaj rajtas esti esplorata kiel tia. Konsekvence ekestas interlingvistiko kiel scienco esploranta ankaù realajn lingvojn, ne nur abstraktajn lingvoteoriojn, ghi povas esti ne nur preskriba, sed ankaù priskriba lingvoscienco.

La Akademio de Volapük (Kadem Bevünetik Volapüka) fondighis dum la dua volapükista kongreso en 1887 "por direktado de la aferoj, rilatantaj la lingvokonstruon". Prezidita de August Kerckhoffs ghis 1891, ghi strebis pri lingvoreformoj. Nova direktoro de la Akademio, peterburga ingheniero Waldemar Rosenberger, proponis plenan revizion de Volapük kaj prilaboron de nova lingvo. Li dissendis al akademianoj cirkulerojn kun proponoj de regula sistemo de aposteriora lingvo "Idiom Neutral". Kiel bazo estis metita la principo kontraùa al la tuta strukturo de Volapük. La gramatiko subordighis al la vortaro, konstruita surbaze de eble plej internacia formo de lingvaj elementoj. Estis forigita la principo de unusilabeco de la radikoj, ili povis komencighi kaj finighi per iu ajn litero. Sekve la vortaro de Volapùk estis anstataùigita per la nova, apoganta sin multe je la latina lingvo. Principe konservitaj restis nur la reguloj de senescepteco, fonetika ortografio, neshangeblo de vortradikoj kaj gramatikaj elementoj, vortderivado per afiksoj. La "polurigado" de la lingvo estis gvidata ankaù kun la nova direktoro A. Holmes (1898), aperis novaj proponoj, kiel "Lingua European" de Bonto van Bijlevelt, "Idiom Neutral reformed" de J. B. Pinth, "Idiom Neutral modifiket" de J. Meysmans, ech "Proyekt de Idiom Neutral reformed", de Rosenberger mem. Proponite de akademianoj, la proponoj restadis chiam en la stadio de (de la Akademio kontrolata) projekto, mankis al ili libera praktika evoluo. La pli malfruaj projektoj klare tendencis al novlatinismo. Tio respegulighis en la akcepto de latinido "Latino sine flexione", kiam la gvidadon de la Akademio transprenis en 1909 Giuseppe Peano.

La tendencoj de la volapùkista akademio do, lingvistike rigardate, procedis de apriorismo al aposteriorismo, de aùtonomismo al naturalismo. La postvolapükaj projektoj diferencighas fakte nur en la shtupo de aposteriorismo. Do, male al la lingvoj aùtonomaj, kiuj ja havas aposterioran bazon, sed uzas ghin laù propraj reguloj, naturalismaj sistemoj strebas la plej eble grandan similecon al etnolingvoj, enhavante kaj aposteriorajn morfemojn, kaj regulojn de ilia kombinado. Tre interesan lokon havas ghuste Idiom Neutral, kies morfemoj estis pure aposterioraj, sed la reguloj de ilia funkciado aùtonomaj. Oni reliefigas ghuste la lokon de Idiom Neutral en la evoluo de lingvoplanado: Volapùk estis sistemo finfarita, kiun oni devis akcepti kiel tuton, iuj postaj shanghoj ne estis antaùviditaj, ghi estis konstruita surbaze de teorio kaj intuicio de la aùtoro. Rosenberger nomis sian metodon "lingvoteknicismo"- unue estis serchataj principoj de ligvofunkciado kaj poste estis kvazaù industrie konstruita lingvo. Tio ighis ekzemplo de aplikata lingvoscienco, okupighanta pri konstruado de planlingvoj. Similaj streboj, komencintaj jam en la periodo de Descartes, plenumis Idiom Neutral en la periodo de socia funkciado de planlingvoj. Fakte, multaj sistemoj, sekvantaj Idiom Neutral, pretendis esti science konstruitaj laù difinita teorio.

Sed preskaù samtempe kun Volapük (1889) aperis la ghis nun plej sukcesa aùtonomisma planlingvo "La Internacia Lingvo de D-ro Esperanto", al kies konstruo dedichis Ludoviko Lazaro Zamenhof ch. dek jarojn. Ghi ne estis "science konstruita", sed multe dependis de la intuicio de sia aùtoro. Same kiel Volapük, Esperanto konsiderinde rapide disvastighis. Gravis tezoj, publikigitaj en ghia unua lernolibro: Por ke la lingvo estu tutmonda, ne sufichas nomi ghin tia. La internacia lingvo, same kiel iu ajn nacia lingvo, estu proprajho publika, ne posedajho de la aùtoro. Komencaj ideoj pri monda kaj lingva harmonio kaj unuigho mankis nek al la frua esperantista movado, al kiu cetere transiris parto de volapükistoj. Kontraùe al Volapük, la vortprovizo de Esperanto, cherpanta el eùropaj, chefe Romanaj lingvoj, nur malofte shanghis la fonetikan aspekton de la vortradikoj. La racia kombineblo de radikoj kaj signifoplenaj afiksoj igis la lingvon simila al la aglutina tipo. Lernado ne postulas tiom grandan memorigon kiom che Volapùk. Krome, la lingvo memstare pluevoluighas. Zamenhof mem komence opiniis ebla, ke ia "lingva akademio" decidu pri la lingvouzo, dum jardekoj tamen montrighis, ke la interna lingvoevoluo okazas spontanee samkiel che lingvoj etnaj. Tial oni nomas Esperanton lingvo aùtonoma, t. e. uzanta aposterioran materialon, sed evoluiganta ghin laù propraj leghoj. Kaj Volapük, kaj Esperanto estis multfoje reformitaj. El preskaù dudeko da Esperanto-reformprojektoj praktike sukcesis nur Ido.

Dum la internacia ekspozicio en Parizo 1900 okazis kelkaj konferencoj pri internacia komprenigho. Iliaj delegitoj poste la 17-an de januaro 1901 fondis societon " Délégation pour l' adoption d' une langue universelle" (Delegacio por akcepto de universala lingvo), kiu propagis ideon de la internacia lingvo, prikonsiderante chiujn konatajn projektojn. En 1907 ghi kunigis 310 diversajn organizojn kaj al ghiaj principoj alighis 1250 sciencistoj, en la komitato estis 12 sciencistoj el diversaj landoj, sub gvido de profesoroj W. Ostwald, Baudoin de Courtenay kaj O. Jespersen.

Celo de la organizo estis elekti taùgan helplingvon por internacia komunikado, kiu devis plenumi tri chefajn kondichojn: (1) servi al normalaj kontaktoj sociaj kaj merkataj, sed ankaù al la scienco, (2) esti alirebla al homoj malpli kleraj, kaj precipe al eùropanoj, (3), esti neùtrala,do ne etnolingvo. Tre grava ago de la Delegacio estis eldono de la ghis nun valida publikajho "Histoire de la langue universelle " 1903 kaj de ghia aldono "Les nouvelles langues internationales" 1907. Leopold Leau kaj Louis Couturat (sekretarioj de la delegacia komitato) analizis en tiu chi libro chiujn tiam alireblajn projektojn de la internacia lingvo. Informoj pri multaj el ili konservighis nur dank' al tiu pionira laboro ( la lasta reeldono okazis 1979, eldonejo Iltis Hildesheim). Dum multaj pritraktadoj pri la akcepteblo de iu el la ekzistantaj projektoj de internacia lingvo shajnis esti la plej akcepteblaj jenaj projektoj: Apoléma (Raoul de la Grasserie), sur la greka bazo, taùga por teknika terminologio, The Master Language (Houghton), kun pure latina vortaro kaj angla gramatiko, Universal (Molenaar), latinida projekto kun ne tro ampleksa derivado, Idiom Neutral (Rosenberger), Idiom Neutral Reformed, poste Novilatin (Beerman), bazita sur la klasika Latina, alia novolatina Novilatin (Blondel), kaj finfine Esperanto, per kies defendo komisiis Zamenhof membron de la Delegacio L. Beaufront. La komitato findecidis akcepti Esperanton en reformita formo, kies proponon prezentis "anonimo" sub la nomo Ido. Raporto de la delegacia komisiono el oktobro 1909 formuligis la aferon jene: "La komitato decidis, ke neniu el la lingvoj, proponitaj por esploro, povas esti akceptita "en bloc" kaj sen shanghoj. Ghi principe decidis akcepti Esperanton pro ghia relativa perfekteco kaj pro multaj diversaj ebloj de ghia uzado, kie ghi jam pruvis sian taùgecon, tamen oni faru certajn prilaborojn de ghi. Tiujn faros la konstanta komisiono en la maniero menciita en konkludoj de la raporto de la delegaciaj sekretarioj kaj laù la projekto Ido, en konsento kun la lingvistika komisiono de esperantistoj."

En chiuj historiaj studoj pri Esperanto estas pli aù malpli objektive priskribata la konflikto, kiu okazis poste: evidentighis, ke la aùtoroj de Ido estas Beaufront kaj Couturat, al kies flanko transiris parto da esperantistoj, kelkaj adeptoj de la projekto "Idiom Neutral" kaj aùtoro de la projekto "Langue Bleue" Léon Bollack.

Multaj membroj de la Delegacio tamen ne opiniis la komisionan decidon korekta, kvankam ili ne apartenis al fidelaj esperantistoj. En julio 1910 ili skribe protestis kontraù la libervola procedo de la komisiono, kiu en tiom grava afero ne prikonsideris opiniojn de chiuj membroj. Pro internaj konfliktoj estis la Delegacio vochdone malfondita 16.10.1910. Samkiel kvardek jarojn pli malfrue la organizo IALA, kiu malfondighis post ekesto de Interlingua, estas la Delegacio nesufiche aprezata en la nuntempa interlingvistika literaturo kaj ghi figuras nur kiel iniciinto de la projekto Ido. Tiu konvinko estas plifortigata per la fakto, ke la eksmembroj de la Delegacio, kiuj preferis Idon, kreis 1911 "Uniono di l' Amiki di la Lingvo internaciona", kies sekretario denove ighis L. Couturat. Lia "Suite à l' histoire de la Délégation " (Couturat, L, 1911) enhavas multajn ghenerale validajn ideojn - la planlingvo ne estu shtonighinta fosilio, sklave respektanta norman gramatikon kaj vortaron, sed ghi nature evoluu kiel iu ajn viva lingvo, t. e. estu shanghebla, "neniam perfekta, sed chiam perfektigebla".

Esence la principoj de la strukturo de Ido estas la samaj kiel tiuj de Esperanto. Pli gravajn diferencojn enhavas ne pli ol 15% de la tuta gramatika kaj vortara materialo. Sed nek tiu chi naturalismen celanta reformo de Esperanto estis senriprocha - aperis projektoj serchantaj kompromison inter ambaù sistemoj. Jam en la jaro 1907 aperigis René de Saussure projekton "Antido" (daùre plibonigaditan), en 1912 "Lingvo Kosmopolita", en 1919 "Esperantida", en 1925 "Nov.Esperanto". Aliaj kompromisaj projektoj estis ekz. "Romanizat" (R. Brandt), "Mez- voio" (Jamin), "Ispirantu" (A. Seidel), "Adjuvilo" (C. Colas) k.a.

Komparante la historion de la unuaj du realighintaj planlingvoj, kiuj ambaù trairis vicon da reformstreboj, oni konstatas, ke Volapük restis lingvo de unu generacio, ne travivinte sian krizon, dum Esperanto stabilighis ech dum la dua kaj pluaj generacioj, alproksimighante al natura mekanismo de etnolingvoj. La kompromisaj reformprojektoj restis nur en la teoria evoluetapo, tamen ili reprezentas novan interlingvistikan fenomenon. Cetere, la nombro de chiuspecaj planlinvaj projektoj konstante kreskis kaj kreskas - laù bibliografioj estas konata ch. okdeko da ili, kiuj aperis ghis la jaro 1800. El la 19-a jarcento estas konataj ch. ducent kaj el la 20-a jarcento ch. kvincent projektoj. Tio klare montras, ke pli kaj pli grandaj internaciaj kontaktoj provokas chiam pli novajn eblojn de lingvistikaj solvoj. Tiurilate disvolvighas kaj evoluighas ankaù la scienco esploranta tiujn chi projektojn, precipe la funkciantajn. Ghis la apero de Volapük kaj Esperanto estis tiu chi disciplino pli teoria kaj preskriba, ekde tiam ghi, esplorante la praktikan uzon de la lingvo, povis uzi metodojn priskribajn kaj observi la lingvofenomenojn same kiel che etnolingvoj, ech malkovradi iliajn internajn funkciajn principojn kaj leghojn.

La chefa reformo de Esperanto, do tiu de Leau, Couturat kaj Beaufront, celis la vortkonstrudadon. Zamenhof volis uzi memstarajn, libervole kombineblajn morfemojn. Tio, laù la reformistoj, lezas principojn de analogio - tiujn ili ne volis klarigi, sed reformi. Funkciadon de la lingvo komencis esplori E. Boirac, kiu, kritikante reformojn de Couturat, klarigis, ke shajna lezado de analogi-principoj estas kaùzata de gramatika karakterizo de morfemoj (substantivaj, adjektivaj, verbaj) de Esperanto. Tiun chi teorion plievoluigis René de Saussure, kiu malkovris sistemajn rilatojn en la planlingvo surbaze de Esperanto, li do estadas nomata fondinto de esperantologio. Liaj principoj similis al tiuj de strukturalisma lingvistiko, reprezentata de lia frato Ferdinand de Saussure, kaj igis lin serchi pli taùgan reformon de Esperanto ol faris la idistoj. Li reliefigis principojn de neceso kaj suficho en la funkciado de lingvo - la vorto devas havi chiujn elementojn necesajn por ghia signifo, sed ne pli ol necesas, do ghuste sufichan kvanton da ili. Tiel (en la historio de interlingvistiko la unuan fojon) klare vidighas diferenco inter projekto kaj funkcianta planlingvo : che Zamenhof teorie eblas uzi morfemojn en iu ajn gramatika funkcio, sed en la praktike funkcianta lingvo ili estas uzataj laù gramatikaj klasoj, kio en la originala projekto ne estis antaùvidita. Alivorte, la lingvo funkcias laù principoj, pri kiuj ne konsciighis ech la aùtoro mem. Malkovrado, observado kaj priskribado de tiaspeca funkciado de planlingvoj estas nova aplikadkampo de interlingvistiko. Alia grava punkto estas, ke la praktike uzata lingvo do devas havi internan logikon. Tian la lingvistoj (ekz. Otto Jespersen) agnoskis en etnolingvoj, sed dubis pri ghia ekzisto en planlingvoj. R. de Saussure do montris la analogion inter ambaù.

La nomo de iama volapùkista akademio shanghighis al "Akademi internasional de lingu universal". Kun la celo krei lingvon "cum applicatione de principio de internationalitate maximo ad vocabulario" prilaboris la Akademio komparajn studojn de la Latina, la Franca, la Hispana, la Itala, la Angla, la Germana kaj la Rusa , trovante 4500 radikojn, "shue suffice pro konstrure lingua". Publikajhoj de Peano en lia projekto Latino sine flexione tiam jam estis konataj en sciencaj rondoj. Oni povas imagi, ke el la komenca euforio de volapùkistoj restis nur malmulto post la racia ekaktivado de la matematikisto Peano. La Akademio ricevis novan nomon, "Academia pro Interlingua" - do pri la internacia lingvo ghenerale kaj en ghia kadro publikighis aro da diversaj lingvoprojektoj. La statuto estis shanghita tiel, ke oni donu "ingressu libero ad fautores de omni forma de lingua internationale", konservante la bazajn regulojn: (1) vortaro komuna al la Latina, la Angla, la Germana, la Hispana, la Franca, la Itala, la Portugala kaj la Rusa. (2) minimuma gramatiko (3) latina ortografio (4) fonetiko simila al la klasika Latina. Du gravaj punktoj de la statuto: Akademio progresigu internacian lingvon teorie kaj praktike. Chiu rajtas uzi sian preferatan formon de la interlingvo.

Oficiala organo de la Akademio ighis la revuo "Schola et Vita", kiu publikigis multajn lingvistikajn kaj sociologiajn studojn. Al la membroj kaj kontribuantoj apartenis plejmulte akademianoj, profesoroj - natursciencistoj kaj matematikistoj, malpli multe filologoj kaj aùtoroj de propraj projektoj. Plue kuracistoj, inghenieroj, filozofoj. La konsisto facile klarigebla, se ni pripensas, ke la sciencistoj komence de nia jarcento ankoraù minimume pasive regis la Latinan kaj la latina terminologio estis uzata en natursciencoj kaj medicino.

Dénes Szilágyi el la budapeshta universitato, unu el la funkciuloj de la akademio, fondis 1928 "Officio Interlinguistico", organizon, kiu interesighis speciale pri la ghenerala lingvistiko kaj planlingvistiko, kun la propra terminologia komisiono kaj kun la revuo "Communicationes". 1931 estis eldonita kiel aldono de la revuo "Schola et Vita", la libro de Szilágyi pri interlingvistiko, kiu estas (post la verkoj de Jespersen "The international Language" el 1928 kaj "New Science - Interlinguistics" el 1930) unu el la pioniraj sciencaj verkoj pri tiu chi nova lingvoscienca fako kaj kiu enhavas ankaù siaspece unikan terminologian enciklopedieton, kie estas klarigataj diversaj interlingvistikaj doktrinoj, ekz. tiu de Jespersen, Liptay, Michauhh, Miller, de Wahl, neolatinismo, anglolatinismo k. a.

Surbaze de la kritiko de Volapùk kristalighis du chefaj tendencoj en lingvoplanado: la aùtonomisma, reprezentata per la lingvoj kiel Esperanto, kaj la naturalisma, strebanta la plej eblan imiton de etnolingvoj. Ambaù principoj (aù: skoloj) bazighas sur internaciismoj, do sur la vortformoj komunaj al eble plej multaj (eùropaj) lingvoj. Dum la aùtonomisma skolo transprenas nur la bazajn radikojn kaj kombinas ilin laù firmaj reguloj kun konstantaj afiksoj, la naturalismaj sistemoj akceptas fonetikajn shanghojn tiel, kiel ili establighis en etnolingvoj, chefe surbaze de la latina tradicio. Ekesto de la naturalisma skolo estas ligita kun la nomo de aùstra lingvisto Julius Lott, komence ankaù volapùkisto. Li subtenadis ideon, ke la internacia lingvo estu esprimo de (eùropa) homa civilizo, precipe okcidenta. Li pritaksas amplekson de ebla internacia vortaro je 10 000 radikoj, kiujn oni elektu kaj respektu por konstrui lingvon, oni do uzu materialon jam ekzistantan, ne inventante proprajn principojn. Projekto de Lott "Mundolingue" (1900) estas tipa ekzemplo de naturalisma planlingvo (ekz. personaj pronomoj: mi, tu, elo, ela, noi, voi, elos, elas, posesivoj mei, tei, sei, nostri, vostri..., konjunkcioj ergo, shuia, etsi, ut, usshue.., tipaj shanghoj de vortradikoj kiel vider - vision, scriber scriptor, mover - motion). Similajn tendencojn havas en la jaro 1892 aperinta "Langue catholishue" de Alberto Liptay kaj poste pli ol cento da projektoj ekestintaj dum la 20-a jarcento, ekzemple Linuga komun (Kürscher 1900), Linguum islianum (Henderson 1901), Panroman (Molenaar 1903), Romanal (Michauhh 1909), Simplo (Ferranti 1911). La plej konataj reprezentantoj de la naturalisma skolo estas Occidental, Novial kaj Interlingua de IALA.

Occidental estas projekto de Edgar de Wahl, kiu interesighis unue pri Volapùk, poste kunlaboris kun Zamenhof, celante reformi Esperanton, mallonge alighis al idistoj kaj konatighis kun projekto de Lott. Tiu chi kaptis lian intereson kaj li starigis kelkajn principojn de la konstruo de naturalismaj latinidoj: divido de verboj en statikaj kaj dinamikaj - laù tiu chi aspekto regule formighas derivajhoj je -ence kaj -ion, kaj respektadon de latindevena supina formo por formado de deverbativoj - tiel li klarigis shajne neregulajn derivajhojn en internaciaj vortoj, devenantaj aù de supino, aù de infinitivo. Sian propran sistemon, Occidental, li publikigis post reformproponoj de pluraj projektoj en la jaro 1922.

Novial (Nov Internalional Auxiliary Language) estis verko de la konata kaj respektata lingvisto Otto Jespersen. Li bone konis kaj Esperanton, kaj Idon, apartenante al iliaj reformistoj. Li enmetis en sian lingvon chiujn "plibonigojn", kiujn li ne sukcesis enkonduki en Idon. Por havi la sistemon tre internacia li uzas ekzemple helpvortojn en la angla kaj dana formoj (let, mey, bli). La unuan version de Novial publikigis Jespersen en la jaro 1927, sed poste li estis preta fari en ghi shanghojn kaj diskuti la plej bonan formon kun aliaj aùtoroj. Pro lia instigo alinomighis la idista revuo "Mondo" 1934 en "Novialiste" kaj publikighis en ghi multe da diskutoj pri tiam ekzistantaj intenaciaj lingvoj. Por la historio de interlingvistiko estas grava la junia numero el la jaro 1935, kiu publikigis modelan fakan diskuton inter Jespersen, defendanta Novial, kaj De Wahl, reprezentanta Occidental. La enkonduko estas skribita demokratie paralele en ambaù lingvoj, plue parolas ambaù aùtoroj chiu en sia lingvo. Jam la fakto, ke ili senprobleme komprenis sin reciproke, pruvas, ke la naturalismaj latinidaj sistemoj estas tre similaj.

Ambaù aùtoroj samopinias, ke kaj Occidental, kaj Novial apartenas al naturalismaj sistemoj, kontrastantaj kun pure aprioraj projektoj. Volapùk estis jam bazita sur ekzistantaj lingvoj, sed ghi shanghis la vortojn nenature. Esperanton vidas ambaù aùtoroj kiel progreson, sed ili riprochas al ghi la cheeston de elementoj neekzistantaj en realaj lingvoj, ekz. la fiksajn finajhojn de vortspecoj. Krome ili kritikas diakritikajhojn. Plachas al ili zamenhofa universala prepozicio je, kiun ili ambaù transprenis en siajn sistemojn. Plue ili pripensas gheneralajn postulojn pri internacia lingvo, kiu estu komprenebla al chiuj Eùropanoj sen granda antaùpreparo kaj ne "fortimigu uzantojn per nekutimaj formoj", do ghi havu naturan aspekton.

En fleksio ambaù sistemoj havas multajn komunajn elementojn, ekz. uzadon de la helpverbo ha. Plue oni diskutas pri tio, chu necesas la akuzativo, ekz. che pronomoj. Jespersen proponas uzi la akuzativan finajhon -m nur tie, kie povus ekesti miskompreno, en aliaj kazoj sufichas la fiksa vortordo. En plua diskuto temas pri posesivaj pronomoj, negacio (nenon, privativa afikso in-) kaj pri sintakso.

Estas interese sekvi opiniojn kaj argumentojn de ambaù aùtoroj, kies celo samas. Ili kredas, ke la praktika uzo de ambaù sistemoj en internacia komunikado povas iompostiome gvidi al ilia alproksimigho kaj modifo tiel, ke eblos la natura sintezo de ambaù lingvoj. La fina solvo, kiel ili skribas, devas kushi ie en la mezo inter ambaù sistemoj, de kiuj la unua preferas regulecon kaj la dua volas lasi al la uzanto pli grandan realigeblon. Oni aldonu, ke kaj Jespersen kaj De Wahl aktivis en internacia lingvistika organizajho IALA, kiu celis tiatipan sintezon. Precipe en la fakaj diskutoj devus ja esti la chefa punkto de la estonta solvo de internacia lingva komunikado, por kiu la internaciaj lingvoj preparis taùgan materian bazon.

Limo de la 19-a kaj la 20-a jarcento do alportis aron da projektoj de la naturalisma skolo sur latinida bazo. Pri la problemaro de internaciaj lingvoj ekinteresighis pluraj lingvistoj kaj iliaj organizoj. 1903 publikigis Couturat kaj Leau "Histoire de la langue universelle", analizantan pli ol sesdekon da projektoj de internaciaj lingvoj. Lingva komisiono de "American Philosophical Societjh" strarigis postulojn por kreado de internacia lingvo surbaze de "ariaj" lingvoj, kun fonetika ortografio (latina), kun internaciaj vortradikoj, kun facila gramatiko kaj prononco. Gravecon de internacia lingvo agnoskis "International Research Council" kun sidejo en Bruselo kaj "British Association for the Advancement of Science". En tiu situacio ekestis komence de la dudekaj jaroj la internacia interlingvistika organizo "International Auxiliary Language Association" (IALA).

Ideo krei internacian lingvistan organizon, kiu pritraktus ekskluzive nur problemojn de la internacia komprenigho, ekestis en la laborgrupo de profesoro Ostwald en la universitato de Leipzig. Granda materia helpo de Usonanino A. Vanderbilt - Morris ebligis vastan profesian sciencesploran laboron, kies koncepto aperis en la programpropono 1924.

IALA unue proponis akcepton aù modifon de iu el la ekzistantaj internaciaj lingvoj inkluzive de la Latina, poste konstruon de la nova linvo sur scienca bazo. Por la akceptota lingvo oni uzas terminon "sintetika". Celoj de la ekestanta interlingvistika movado estas difinitaj jene: "Alproprigo (establishment) de la sintetika lingvo kiel la dua lingvo por la tuta mondo, kiel la komuna rimedo pro intershangho de informoj kaj disvastigo de scioj inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj ". La chefaj taskoj poste estas:

- Trastudi la demandojn koncernantajn enkondukon de la internacia lingvo

- Igi oficialajn registarajn lokojn agnoski la gravecon de akcepto de la internacia lingvo kaj starigi internacian komisionon por ghia faka pritakso

- Helpi chiujn organizojn, kiuj interesighas pri internacia lingvo.

Internaj organoj de IALA, chefe ghiaj lingva komisiono kaj akademio, planis okupighi pri lingvistika esploro ( lingvaj studoj, eksperimentoj, komparo de sintetikaj lingvoj ktp.) Bazaj kriterioj por elekto de la internacia lingvo estis:

- pli facila lerneblo ol che etnaj lingvoj

- unusignife difinita strukturo kaj taùga vortaro

- aro da ekzistantaj uzantoj.

La kompara analizo estis farota pere de tradukoj de tekstoj el diversaj fakoj kaj kampoj (tekniko, beletro, poezio, ekonomio kaj organizado k. a.) . Surbaze de tiuj tradukoj devis ekesti komparo de alfabetoj, fonetiko, vortspecoj, sintaksto, vortkreado, taùgeco por reprodukta tekniko ktp.

La periodo 1924 - 1933 estis destinita al analizo de ekzistantaj internaciaj lingvoj. La chefa esplorcentro estis Liverpool, kie agis la esplordirektoro Prof. Collinson, kun li kunlaboris Prof. Jespersen el la kopenhaga universitato kaj Prof. Sapir el la chikaga universitato. Ekde 1925 oni eksperimente instruis Esperanton kiel propedeùtikajhon por la studado de fremdlingvoj en Usono, ekde 1928 ankaù en Eùropo kunlabore kun Rousseau-instituto en Ghenevo.

Grava estas la publikiga laboro de IALA, ekz. la studoj de Prof. Sapir pri la funkcio de internaciaj lingvoj, serio "Language Learning" de E. L. Thorndike kaj kontribuoj al revuoj "Romanic Rewiev", "Modern Language Journal", "Current History". Serio "Foundation of Language", en kiun kontribuadis chefe profesoroj Collinson, Shenton kaj Swadesh, estas interesa pro sia antropologia koncepto de la lingvo kaj pro analizo de specifaj aspektoj de diversaj lingvoj.

IALA havas meritojn pri pritrakto de interlingvistika problemaro dum diversaj internaciaj kongresoj kaj simpozioj. Dum la UEA kongreso en Ghenevo 1925 estis al la komuna diskuto invititaj ankaù reprezentantoj de la reforma ondo, precipe de la lingvo Ido, por komune analizi avantaghojn kaj mankojn de ambaù sistemoj. 1930 okazis en Ghenevo internacia lingvistika konferenco por pritrakti taùgecon de la plej gravaj ses internaciaj lingvoj, defendataj de iliaj reprezentantoj : Esperanto - Stojan, Ido - Auerbach, Nov Esperanto - Saussure, Occidental - De Wahl, Novial - Jespersen, Latino sine flexione - Peano. Cheestis pluraj famaj lingvistoj, ekz. A. Debrunner, O. Funke, E. Hermann, Ch. Bally, S. Karcevskij, A. Sèchehaye. La originala celo de organizantoj estis krei surbaze de prezentitaj kaj analizitaj lingvoj certan kompromison, kio tamen ne okazis - montrighis neceso de pluaj esploroj.

Reprezentantoj de IALA cheestis ankaù internacian lingvistikan kongreson en Ghenevo 1931, por kiu ili havis preparitan detalan analizon de esploritaj internaciaj lingvoj kaj krome komparajn studojn de la Angla, la Germana, la Rusa, la Franca, la Hispana, la Itala kaj la Latina. En tri apartaj partoj estis prilaboritaj nocioj kaj iliaj koncernaj esprimoj, vortfarado, derivado, frazeologio, sintakso, vortprovizo, gramatiko, skemoj de lingvostrukturoj kaj aplikado de la rezultoj al internacia lingvo. Tiuj chi studoj estis helpontaj ellabori superrigardon de la strukturaj nocioj komunaj al chiuj analizitaj lingvoj. La skemoj estis konstruitaj surbaze de esprimoj, kiuj estas en chiuj pritraktitaj lingvoj komunaj por esprimi la necesajn nociojn.

Ilustrantaj specimenoj de tiuj lingvoj poste povus esti teorie reguligitaj laú starigitaj skemoj kaj tiel ekestus ilia komuna modelo. Elstaraj lingvistoj estis demanditaj jene: Kia estas via opinio pri akcepto de la artefarita efarita lingvo kiel internacia helplingvo? La plejparto de demanditoj reagis pozitive.

La laboron kontinuis lingvista kongreso en Romo 1933. Komparesploron subtenis 38 profesoroj el 28 universitatoj en 13 landoj, kiuj subskribis la finan raporton. Aperis nomoj kiel M. Cohen, A. Debrunner, S. Ishikawa, V. Mathesius, M. Migliorini, N. S. Trubeckoj, B. Collinder, V. Pisani, E. Otto k. a.

Dum 1933 - 1936 klare kristalighis la ideo krei tute novan internacian lingvon. La komparaj studoj de ekzistantaj naturalismaj projektoj bedaùrinde ne alportis la atenditan rezulton. Esplordirektoro ighis C. E. Stillman. Principa postulo por la nova lingvo estis ghia normigo laù internacieco de vortradikoj enhavataj en Standard Average European. IALA organizis unuopajn konferencojn por solvi tiajn taskojn, sed ghi ankaù skribe diskutigis elstarajn mondajn lingvistojn. La taskoj por la koncerna periodo estis:

- Krei sintezon de la ekzistantaj internaciaj lingvoj

- Igi la mondan publikon konsciighi pri bezono de la internacia lingvo

- Kunlaborigi organizojn interesitajn pri la problemo kaj reprezentantojn de unuopaj sistemoj.

Ghis 1936 oni publikigis 35 verkoj en serio de komparaj lingvistikaj studoj. Samjare okazis lingvistika konferenco en Bruselo, pritraktanta kriteriojn de la postulata lingvo. Tiuj kriterioj (lingvistikaj, pedagogiaj, sociaj) dividighis en 28 puktoj, el kiuj la plej gravaj estis:

- modifita apriorismo en gramatiko kaj apriorismo en la vorprovizo, kie estu reliefigitaj latinaj radikoj

- strukture analizaj postuloj (neniu el la esploriaj lingvoj enhvas ekstreman analizecon tipan ekz. por la China)

-logiko, reguleco kaj aùtonomeco de la strukturo (neniu lingvo estas strikte logika kaj regula)

- belsoneco kaj facila prononco (fonetika prononcmaniero)

- uzeblo en reprodukta tekniko

- taùga alfabeto kaj ortografio

- elekto de unusignifaj vortradikoj kaj ilia bona kombineblo

- facila fleksio

- taùgeco por tradukoj

1938 aktive laboris du lingvoesploristaj grupoj: krom tiu en Liverpool, gvidata de profesoroj Collinson kaj Stillmann ankaù la novjorka sub la gvido de Helen S. Eaton kaj Alexander Gode. La chefa tasko, krom kontinuado de eksperimenta instruado de Esperanto en usonaj mezlernejoj, estis kreado de vortaro kun baza nombro de 2000 radikoj, maksimume plenumantaj la postulon de internacieco. La vortara laboro poste ighis la chefa laborprogramo de IALA post 1939, kiam ghia sidejo translokighis al Novjorko. En la sama jaro ankoraù okazis kvar konferencoj de la IALA-komitato kun reprezentantoj de la universitato en Stanford kaj de la internaciaj lingvoj Esperanto, Ido, Occidental, Latino sine flexione kaj Novial. Samtempe estis prilaboritaj frekvencaj vortaroj de naciaj lingvoj (la Angla, la Franca, la Germana, la Hispana) kaj lingvistikaj studoj pri la plej uzataj afiksoj.

1939 estis finitaj pedagogiaj eksperimentoj kaj pritraktitaj iliaj rezultoj. Pruvighis, ke la studado de Esperanto plifaciligas orientighon kaj postan komprenon de la poste intruataj lingvoj franca kaj latina.

Ghis 1945 estis faritaj la plej esencaj laboroj sur la internacia vortaro. Kiel kontrollingvoj servis la Angla, la Franca, la Itala, la Portugala kaj la Hispana. La elektita vorto devis ekzisti en minimue tri el tiuj kvin lingvoj. Ankaù afiksoj estis elektitaj el latinidaj lingvoj kaj normigitaj laù gheneralaj reguloj. Uzado de la vortaro ebligis eltrovi gramatikajn regulojn, ekz. la pluralan substantivan finajhon -s, naturan genron, derivadon de adverboj per la sufikso -mente, unuvortecon de verbaj formoj. Tiamaniere ekestis kvar tre similaj variantoj de la internacia lingvo, kies specimenoj estis kune kun la detalaj demandiloj senditaj al trimil lingvistoj en Eùropo kaj Ameriko. Post la vochdonado akiris la plejparton da vochoj du naturalismaj variantoj, surbaze de kiuj la nova direktoro de IALA Alexander Gode ellaboris la finan version, nomatan Interlingua. En la jaro 1951 publikighis la gramatiko kaj "Interlingua - English Dictionarjh", en kies antaùparolo Gode klarigis la kialojn kaj metodojn de la konstruo de Interlingua surbaze de komunaj elementoj de la okcidenteùropa civilizo.

Per publikigo de Interlingua finas la laboro de IALA. Ghi estis malfondita 1953. Malfavoraj kondichoj, kaùzitaj per usonaj-eùropaj rilatoj post la dua mondmilito, malebligis publikigon de la rezultoj de IALA-esploroj. La arhhivo de IALA , kiu konservighis nur parte, onidire enhavas unikan kolekton de prototipoj de internaciaj lingvoj, multon da gravaj interlingvistikaj studoj kaj modele prilaboritan dokumentaron. La kompleta materialo certe estus valora helpo por plua disvolvigho de interlingvistiko. Multaj problemoj de scienca pritrakto de internaciaj lingvoj, kiuj nuntempe estas enhavo de sciencaj konferencoj, estis pritraktataj en IALA jam antaù kvindeko da jaroj. IALA chiukaze montris vojon, kiun devas iri hodiaùaj lingvistoj, se ili volas serioze kontribui al la solvo de internacikomprenigaj problemoj.

4.5. Nuntempa stato de interlingvistiko

Laù la plej aktuala bibliografia verko (Dulichenko, 1990) ekzistis ghis la jaro 1973 912 diversdetale prilaboritaj planlingvaj sistemoj (inkluzive de iliaj variantoj kaj reformoj). Dum la lastaj tridek jaroj estis proponita trideko da aliaj sistemoj (ekzemple Neoíspano, Uni, Glosa, Vikto, Adli, Uropi, Ya-za Huo, Unitario, Vorlin, Voksigid, Jigwa, Hipersigno), oni do povas supozi, ke milo da proponoj de internacilingvaj sistemoj reale ekzistas.

Se oni pli detale observas la konstruprincipojn de lastatempe aperintaj kaj la plej sukcesintaj planlingvoj, tiam klaras, ke la naturalisma skolo, reprezentata per latinidaj sistemoj, atingis la plej grandan kvanton da reprezentantoj. La plej sukcesaj tiatipaj sistemoj estis (post naturalismen celantaj Ido kaj Novial) Latino sine flexione, Occidental kaj Interlingua de IALA. La laste menciita estas praktike la ununura hodiaù funkcianta naturalisma sistemo kaj samtempe la plej latinida el la menciitaj. Latinida fundamento estas la plej shatata fono ech de la plej novaj projektoj. Ekzemple en la jaro 1994 aperis "Lingua Románica" de Eusebes, cherpanta chefe el la hispana kaj itala lingvoj, kun vasta kaj komplika verbosistemo. La aùtoro tamen opinias, ke la latina kaj greka vortprovizoj estas idealaj por internacia lingvo. Interese estas, ke similan opinion havas ech neeùropanoj, ekz. la projekto Pacez el la jaro 1983 estas verko de japana eksesperantisto Jhosio Obana. Li transprenas latinidan vortprovizon kaj adaptas prononcon kaj gramatikon al la bezonoj de la orientazianoj.

La naturalisma skolo do favoras antikvan vortmaterialon kaj kulturon, kiu respegulighas en okcidenteùropa civilizo. Laù opinio de Jespersen, la eùropa civilizo havas respektindajn tradiciojn kaj la strukturo de okcidenteùropa lingvo estas plene komprenebla, havante tiel komunikan kaj pedagogian valoron. La planlingvistiko do serchu latinajn elementojn (vortarajn, fleksiajn ktp.) en okcidentaj lingvoj por trovi taùgan prototipon, krome ghi serchu komunajn elementojn en nuntempa aspekto de eùropaj lingvoj.

La naturalismaj sistemoj do havas latinan alfabeton, strebante alproksimighi al etnolingvoj - jen al la Franca (Idiom Neutral: eksepsion, nasion. Novial: seremonie, sone), jen al la Germana (Universal: seduzer, fazer, vinzer). De Wahl dubas pri eblo de universala fonetiko - la tendencoj estas diversaj: c /k, ts/, g /g, jh/, y/i, j/, qu /kv, kw, k/, latindependaj sistemoj kiel Latino sine flehhione enhavas th, ph, ae, oe. Morfologio estas ghenerale reduktita, bazighanta sur racionaligo de latina kaj angla strukturoj, kiujn oni klopodas sintezi. La latina fleksio estadas konservita tre malofte (ekz. en Linguum Islianum). Konjugacio estas aù analitika kun helpverboj (ekz. Occidental yo fe amar, yo va amar) aù sintetika (ekz. Interlingua io amava, io amara), Latino sine flehhione ech strebas anstataùigi fleksion per kunteksto. Gramatika genro plejparte uzas finajhon -o por maskulino kaj -a por feminino (filio - filia), foje ekzistas neùtrala genro (lingue, comercie), foje estas genro neglektata (lingua, comercio). Nur malmultaj projektoj (ekz.Neolatino) konservas genron kiel gramatikan kategorion. La artikolo havadas neshangheblan formon (le, li), la adjektivo kutime estas sen finajho.

"Internaciaj" vortoj formas shajne regulajn familiojn. Ekzistas multaj afiksoj kun ne klare difinita senco, aù la sama radiko havas diversajn formojn. Oni aù akceptas ilin kiel memstarajn (Universal: infant - infanz, solver - solution), aù klopodas regularigi ilin (Idiom Neutral: invent-ar, invent-ation, invent-ator). De Wahl atingis ch. 95% regularecon dum sia sintezo de vortoj el internaciaj vortfamilioj, kreante deverbativojn el participo prezenca che t. n. statikaj verboj kaj el radiko/supino che t. n. dinamikaj verboj. Tamen kelkaj aùtoroj malaprobas lian regulon, transprenante originalajn latinajn formojn, do ekz. en Interlingua aperas radikoj kiel fac/fact/fic/fect (facer, facto, eficiente, efective). La vortprovizo estadas transprenata plej ofte el Romanaj lingvoj, tamen strebante pri internacieco ofte aperas kiel "kontrollingvoj" ankaù la ghermanaj, malofte slavaj lingvoj. Estas mirinde, kiom la naturalismaj sistemoj similas en sia vortaro - André Martinet diras pri ili, ke ili estas dialektoj de la sama lingvo, diferencighantaj nur per gramatika saùco. Ili plejmulte bazighas sur "Standard Average European" (termino devenanta de Benjamin Lee Whorf por indiki komunan eùropecan vortprovizon).

Interesan ekzemplon de revivigo de la antikva grekeca tradicio reprezentas la projekto "Glosa". La originala versio (sub la nomo Interglossa) de Lancelot Hogben datighas je 1943. Pli ol kvardek jarojn poste reprenis kaj modifis lian projekton Ron Clark kaj Wendjh Ashbjh. La baza vortaro havas mil vortojn origine latinajn kaj grekajn, kiuj estas uzataj en internacia scienca terminologio. La ortografio estas fonetika kaj la gramatiko praktike ne ekzistas - numeroj, tempoj, komparado kaj aliaj gramatikajhoj estas anstataùigitaj per neshangheblaj apartaj vortoj, ekzemple pluralo per la vorto plu, estanteco pa, futuro fu, daùro du. Kiel asertas la aktualaj adeptoj, Glosa estas ideala por enkomputiligo, uzebla en chiuspeca terminologio kaj en stenografio. Krome ghi instrue atentigas al antikva kulturo kiel bazo de eùropa civilizo, havante latinecan kaj grekecan version (Latino-Glosa kaj Heleni-Glosa). Glosa, same kiel Interlingua, Latino sine flehhione kaj similaj projektoj estas certe facila por chiuj, kiuj jam lernis la Latinan, eventuale la Grekan, ghi do taùgas por sciencistoj kaj ghenerale por kleraj homoj. Oni ofte riprochas al koncernaj aùtoroj, ke ili apenaù pensas pri interkomprenigho de popolamasoj.

La alia sukcesplena skolo en nuntempa interlingvistiko, aùtonomisma, estas reprezentata per la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto. Char ghi estas la plej disvastigita planlingvo, estas kun ghi ligita la plejmulto da interlingvistika fakliteraturo - el la interlingvistika literaturo, skribita en planlingvoj, estas ch. 95% en Esperanto. Multaj lingvistoj (ekz. Detlev Blanke) opinias ghin la ununura funkcianta planlingvo, konsiderante la aliajn realighintajn projektojn semiplanlingvoj, sekve interlingvistiko ricevas novan specialan branchon, esperantologion. Esperantologio profunde studas ne nur la strukturon kaj lingvofunckiadon de Esperanto, sed ankaù ghiajn aplikadkampojn, psikologian kaj socian bazon. Ekzistas krome asertoj, ke historio de chiu planlingvo estas praktike reprezentata per historio de ghia movado, do ech Esperanto-movado estas vaste studata kaj esplorata. Esperantologio estas cetere instruata kaj esplorata chie, kie oni serioze pritraktas interlingvistikon kiel sciencan disciplinon, chu en altlernejoj, chu en sciencaj institucioj.

Kiel ekzemplo servu la interlingvistika fako che filologia fakultato en Eötvös Loránd universitato en Budapeshto. Interlingvistikon enkondukis tien profesoro István Szerdahelyi (1924 -1987) en la jaro 1966. Esperanto ighis unu el la filogogiaj studfakoj kaj multaj studentoj specialighis en ghi, skribis siajn diplomlaborojn kaj partoprenadis en internaciaj sciencaj studentaj seminarioj. La fako organizis interlingvistikan kongreson en la jaro 1978, kie partoprenis fakuloj el Eùropo, Azio kaj Ameriko. La kongreso havis plurajn laborlingvojn kaj vastan temaron pri multaj aspektoj de plurlingveco, lingvoplanado, historio de planlingvoj ktp. Eldonighis ghia prelegkolekto "Miscellanea interlinguistica". Prof. Szerdahelyi estis konata kiel fakulo pri aplikata lingvistiko kaj publikigis multajn artikolojn pri teoria kaj praktika valoroj de planlingvoj - validas lia aserto, ke la realighinta planlingva sistemo reale funkcias kiel iu ajn lingvo. Lia libro "Balbelturo kaj mondolingvo" estis publikigita (nur hungarlingve) en 1978. Post lia morto transprenis la aktivecon Zsuzsa Varga-Haszonits kaj Ilona Koutny. Pli ol cent studentoj finis siajn studojn pri esperantologio, okdeko da ili diplomighis, kelkaj ech doktorighis pri ghi. Inter la studobjektoj figuras priskriba gramatiko, aplikata lingvistiko, metodiko, interlingvistiko, lingvopedagogio kaj movadhistorio. Krom la kvarjara normala studado ekzistas postdiploma trijara kurso de esperantologio, ekde 1990 ankaù triajra internacia interlingvistika kurso en koresponda formo. Enkadre de interlingvistikaj specialighoj establighis en la menciita fakultata fako komputillingvistiko, precipe parolsintezo, ellaborita por Esperanto kiel sistemo "Esparol".

En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj aktivis por interlingvistiko studentoj de la varsovia universitato. La intereso pri Esperanto plilarghighis en agadon ghenerale interlingvistikan. Internaciaj studentaj seminarioj havis konsiderinde altan nivelon. Ilin partoprenis kun prelegoj kaj diskutoj ne nur studentoj el la tuta Eùropo, sed ankaù invititaj fakuloj el sciencaj institutoj kaj eksterlandaj universitatoj. La cheforganizanto Rjhszard Rokicki redaktadis bultenon "Informilo por interlingvistoj", kiu alportis raportojn pri interlingvistikaj seminarioj kaj esploroj en la mondo, recenzojn de novaj publikajhoj, anoncojn pri fakaj okazontajhoj k. a.

En la iama GDR havis interlingvistiko kaj esperantologio specialan apogon de la shtata kultura organizo. Speciala fakgrupo ekzistis tie ekde la jaro 1970. Gravaj estis pluraj internaciaj seminarioj (en Bad Saarow, en Ahrenshoop, en Berlino) pri aplikado de planlingvoj en scienco kaj tekniko, kiujn partoprenadis ech neesperantistaj sciencistoj. En la jaro 1987 estis interlingvistiko pritraktata dum la monda filologia kongreso en Berlino - la duan fojon en la historio de tiuj chi kongresoj post la aktivado de IALA en Ghenevo 1931. En 1991 transformighis la grupo en "Gesellschaft fùr Interlinguistik", kiu sub gvido de Detlev Blanke kontinuas la agadon kun celo popularigi interlingvistikajn problemojn kaj konojn, subtenante esploron kaj instruadon en la koncerna kampo. Al ghiaj intereskampoj apartenas gheneralaj problemoj de internacia lingvokomunikado, lingvoplanado, esploro de ekonomiaj, politikaj, historiaj kaj similaj aspektoj de interlingvistiko, samkiel esperantologiaj studoj kaj instruado. Ghi eldonas bultenon "Interlinguistische Informationen" kun sciigoj pri novaperintaj publikajhoj kaj fakaj kunvenoj.

En la iama Sovetunio havas interlingvistiko longan tradicion. Post Ernst Drezen, aùtoro de detala "Historio de la mondolingvo" (la 1-a eldono 1927, la kvara, komentita kaj aktualigita che eldonejo Progreso 1991) havas meritojn E. A. Bokarjov, kiu enkondukis interlingvistikon en Sovetunio jam en la jaro 1956 kaj en 1963 kunfondis specialan komisionon che akademio de sciencoj. La aktivecon transprenis en 1972 M. J. Isajev. Elekto el interesaj prelegoj kaj kontribuoj el sciencaj seminarioj eldonighis en 1976 sub titolo "Problemy interlingvistiki". Lastatempe aperis serio da broshuroj pri diversaj interlingvistikaj temoj. En 1987 skribis S. N. Kuznecov monografion "Teoreticheskije osnovy interlingvistiki" (Teoriaj bazoj de interlingvistiko) taùgan kiel lernolibro. Menciindas laboro de profesoro Alexander Dulichenko en univeristato en Tartu, kie eldonighas seria kolekto de sciencaj artikoloj "Interlinguistica Tartuensis". La bibliografio "Mejhdunarodnye vspomogatelnye jazyki" (Internaciaj helplingvoj) el la jaro 1990 estis jam plurfoje menciita.

Interlingvistikon ligite kun esperantologio enkondukis kiel studfakon en la jaro 1994 la lingvistika fako de universitato en Torino (Prof. Pennacchietti), krome ekzistas diversaj universitataj kursoj, kie estas interlingvistiko prezentata ligite kun lingvistikaj studoj (universitatoj en Berlin, Frankfurt, Marburg) aù kun aliaj sciencoj, kiel sociologio, politiko, kibernetiko, pedagogio, komputilscienco ktp. (universitataj aù univeristatnivelaj kursoj en Hamburg, Paderborn, Prago, Nitra k. a.). En la studadsesioj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino havas interlingvistiko firman lokon. En la redakcio de Germain Pirlot aperas chiujare listo de universitatnivelaj kursoj, el kiuj plejmulto estas dedichita al instruado de Esperanto, kelkaj ofertas ankaù interlingvistikon. Temas pri ch. cent universitatoj en la tuta mondo, ekzemple dudeko da universitatoj en Chinio, sep en Japanio, sep en Usono, ses en Hungario, ok en Rumanio ktp. Ankaù doktorigaj disertajhoj pri interlingvistiko estas dokumentataj en speciala bulteno.

Aparte menciindaj estas bibliotekoj kaj dokumentaj centroj pri interlingvistiko. En la kvindekaj jaroj fondighis "Centro de esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo" sub aùspicioj de Universala Esperanto-Asocio. Ghi eldonadas multajn dokumentojn kaj studojn pri la monda komunikadproblemo kaj speciale pri Esperanto. La publikajhlingvoj estas krom Esperanto la Angla kaj la Franca. La centro publikigas ankaù anglalingvajn faklibrojn, organizas konferencojn (en Usono i. a. en kunlaboro kun la organizo" Modern Language Association of America"), precipe tiujn pri esperantologio enkadre de universalaj kongresoj de Esperanto. Ghi ankaù estas oficiala eldonisto de la "Informilo por interlingvistoj". Prezidanto estas usona profesoro Humphrejh Tonkin. Sub lia redakto aperadas serio da sciencaj studoj "Papers of the Center for Research and Documentation on World Langugage Problems". En la jaroj 1969 - 1977 eldonadis la centro plurlingvan sociolingvistikan - lingvopolitikan revuon "La Monda Lingvo-Problemo". Ghis 1977 aperis 18 64 paghaj kajeroj. Ekde tiam nomighas la revuo "Language Problems and Language Planing". Ghi specializighas je problemoj de lingvoplanado kaj interetna komunikado, kun multaj interlingvistikaj komponentoj. Krom sciencaj artikoloj ghi publikigas lingvopolitikajn rimarkigojn kaj recenzojn pri novaj libroj kaj similajn novajhojn. Nuntempe ghi aperas en Amsterdamo.

CDELI (Centre de documentation et d' étude sur la langue internationale) che la urba biblioteko en La Chaux-de-Fonds (Svislando) fondighis en 1967 kiel sekvo de dokumenta kolekto de fondajho Edmond Privat el la jaro 1962, arhhivante kaj dokumentante ch. 70 000 diversajn dokumentojn pri chiuj planlingvoj inkluzive de manuskriptoj kaj privataj kolektoj, kompletaj serioj de raraj revuoj kaj cirkuleroj ktp. Unikajho estas kompletaj bibliotekoj achetitaj aù donacitaj, ekz. de André Schild (Interlingua kaj latinidaj projektoj), Alphonse Matejka (Occidental), Hans Jakob (leteroj de pioniroj de Esperanto, Ido ktp.), Henri Meyer (dokumentoj pri Ido). Je dispono al chiu studemulo estas katalogoj (aùtora, faka, laùtitola), studejo kaj fakaj konsiloj. La administranto, Claude Gacond, kunorganizas fakajn seminariojn kaj gvidas esplorojn, chefe kunlabore kun Kultura Centro Esperantista (KCE). KCE ofertas dum la tuta jaro kursojn de Esperanto, kulturajn kaj sportajn programojn, sed ankaù sciencajn kunvenojn kaj kolokvojn.

Plua dokumenta centro kolektanta verkojn en kaj pri multaj internaciaj lingvoj estas Internacia Esperanto Muzeo en Vieno ( 17 000 libroj, 30 000 broshuroj, 250 periodajhoj, dokumentoj pri ch. 700 planlingvoj). La privatan kolekton fondis en 1927 Hugo Steiner kiel memorigon por internacia komprenigho. Ekde 1929 ghi estas parto de la Aùstra Nacia Biblioteko. La nuna direktoro Herbert Mayer aparte interesighas pri interlingvistiko kaj kompletigado de la dokumentaro. Same kiel CDELI, ankaù la biblioteko de la Internacia Esperanto Muzeo kolektas novajn sciencajn laborajhojn pri interlingvistiko, donas informojn kaj organizas seminariojn pri koncernaj temoj. Avantagha estas, ke oni ne nur povas studi surloke, sed pere de eksterlandaj universitataj kaj naciaj bibliotekoj pruntepreni materialojn aù ricevi fotokopiojn. La muzeo eldonas revuon "La Dua Jarcento" kaj daùre kompletigatan planlingvistikan bibliografion.

Pluaj dokumentaj kaj esploraj centroj pri internaciaj lingvoj estas Bibliothèshue Montagu Butler de Brita Esperanto-Asocio (30 000 dokumentoj), Biblioteko Hodler de Universala Esperanto-Asocio (3500 libroj en Esperanto, 6200 lernolibroj kaj libroj en aliaj lingvoj, 6000 broshuroj), Esperanto-Fondajho de Publika Biblioteko Kortrijk (2500 libroj, 5000 faskoj da binditaj periodajhoj), Hungarlanda Esperanto-Biblioteko Szeged (1400 Esperantaj libroj, 2000 arhhivajhoj).

Resume, interlingvistiko establighas kiel scienco. Ghi povas kaj volas esti utila en la solvado de komunikadproblemoj. Kiel pruvon oni menciu internacian kolokvon, organizitan en novembro 1993 en Eùropa Parlamento en Bruselo. La temo estis "Komunikada kaj lingva problemo en Eùropa Komunumo - kiom povas kontribui planlingvo al ghia solvo"? Tiu chi temo estis pritraktata de reprezentantoj de eùropaj institucioj (specialistoj pri tradukado, lingvoistruado ktp.) kaj de interlingvistoj. La interlingvistoj alportis informojn pri lingvoplanado, ghiaj rezultoj, historio kaj nuntempa stato, pri psikaj barieroj kontraù uzo de planlingvoj en la hodiaùa socio, pri praktika uzo de planlingvoj en chiutaga vivo, scienco kaj tekniko. Oni pridiskutis, chu la oficiale proklamita celo de landoj de la Eùropa Komunumo, lerni en lernejo minimume du fremdajn lingvojn, povus esti atingita kun la neùtrala planlingvo anstataù la Angla, kaj chu en tia situacio povas konservighi rajtoj de chiuj etnolingvoj. Ighis klara, ke planlingvoj reprezentas akcepteblan neùtralan solvon por kultura kaj politika internacia kunvivado.



Testdemandoj



Pdoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank, el la libro "Enkonduka lernolibro de interlingvistiko", paghoj 55-69