Ekzistas multaj kriterioj kaj manieroj, laù kiuj eblas klasifikadi planlingvojn, ekzemple:
- laù lingvostrukturaj ecoj (deveno de vortprovizo, rilato al etnolingvoj, lingvotipologio)
- laù detaleco de prilaboro kaj evoluigo de projektoj
-laù praktika realigho
-laù respektado de lingvistikaj reguloj...
Tradidicia klasifikado laù Moch - Couturat - Leau
Klasifikado la plej disvastighinta en la literaturo estas tiu laù rilato al etnolingvoj - chu la vortprovizo de planlingvo estis transprenita, modifita, shanghita, aù chu ghi ekestis sendepende de etnolingvoj. Tian klasifikadon alportis Gaston Moch en la jaro 1897 kaj uzis Louis Couturat kaj Leopold Leau en sia historia verko pri universalaj lingvoj en 1903. Ili diferencigas sistemojn apriorajn, aposteriorajn kaj miksitajn. La aprioraj estas sendependaj de etnolingva materialo, plejmulte temas pri filozofiaj sistemoj (laù filozofia klasifikado de nocioj kaj simile) aù aliaj inventitaj principoj. La aposterioraj projektoj imitas etnolingvajn modelojn, transprenante sian vortprovizon el etnolingvoj kaj modifante ghin diversgrade. La miksitaj sitemoj kombinas ambaù koncernajn principojn, ghenerale ili havas aposterioran vortprovizon kaj logikan, aprioran gramatikon.
En tiu chi klasifikado oni atenteme prikonsideras la devenon kaj strukturon de vortprovizo, malpli la gramatikon kaj apenaù la semantikon. Foje estas malfacile decidi pri aprioreco aù aposterioreco. La kriterioj de IALA (International Auxiliary Language Association) el la jaro 1937 diferencigas ekstreman kaj modifitan apriorismon kaj aprosteriorismon. La ekstreme aprioraj sistemoj formas vortojn kaj gramatikajhojn tute libere kaj hazarde. La modifita apriorismo respektas etnolingvajn formojn. La ekstreme aposterioraj projektoj transprenas etnolingvan vortaron sen aù kun nur malmultaj shanghoj. La modifita aposteriorismo adaptas la transprenitan etnolingvan materialon laù diversaj kondichoj - tio koncernas la plejmulton de aprioraj sistemoj. Tiu chi klasifikado estas la plej uzata, ghi tamen donas nur malprecizan orientighon, char ech tute aprioraj projektoj havas iujn aposteriorajn elementojn, ekzemple dividon de vortspecoj aù bazajn gramatikajn rilatojn. Tial dividas Monnerot-Dumaine en sia eseo el la jaro 1960 la projektojn laù deveno de iliaj vortradikoj, laù derivadprincipo kaj ekzisto de vortspecoj:
1) Lingvoj kun artefaritaj radikoj - artefarita kaj skemisma derivado, vortspecoj havas karakteristikajn trajtojn ( subdivido je lingvoj filozofiaj kaj nefilozofiaj).
2) Lingvoj kun duonartefaritaj radikoj, artefarita kaj skemisma derivado, karakterizitaj vortspecoj (ekz. Spelin, Blaue Sprache, Pario, Speedwords).
3) Lingvoj kun deformitaj radikoj de naturaj lingvoj, artefarita kaj skemisma derivado, ghenerale ekzistas karakterizo de vortartoj (ekz. Volapük, Dil, Dilpok, Parla).
4) Lingvoj kun nedeformitaj radikoj de naturaj lingvoj:
a) Duonnatura kaj skemisma derivado: la radikoj konsistas el neshangheblaj morfemoj (monomorfismo), la vortfamilioj estas kreataj regule kaj skemisme, la vortspecoj havas karakterizilojn (Esperanto kaj esperantidoj, Universalglot, Neolatine, Novilatin, Kosmo).
b) La vortoj devenas de Romanaj lingvoj, la derivado kaj vortfamilioj estas neregulaj, abundas alomorfoj (dimorfismo), la vortspecoj ne havas karakteristikajn trajtojn (naturalismaj projektoj).
5) Sistemoj hibridaj kaj neklasifikeblaj.
Plua klasifidado de aposterioraj projektoj estas ilia divido en projektojn skemismajn kaj naturalismajn. La skemismaj projektoj (ankaù nomataj aùtonomaj) prilaboras etnolingvan materialon laù propraj skemoj - ili do aposteriore transprenas etnolingvajhojn, sed apriore modifas ilin. La naturalismaj volas maksimume alproksimighi al etnolingvoj - ekz. latinidaj naturalismaj sistemoj estas kvazaù dialektoj de unu lingvo. Dum tiu chi divido oni ghenerale pritraktas la lingvon nur el strukturaj vidpunktoj de la vortprovizo, neglektante fonologian, morfologian, sintaksan kaj semantikan flankojn.
Klasifikado laù S. N. Kuznecov
La klasika klasifikado laù Couturat-Leau donas la proksimuman orientighon pri la hharaktero de planlingvaj projektoj. S. N. Kuznecov rimarkas, ke en la kategorio "miksitaj projektoj" poste trovighas granda kvanto da ne precize specifitaj sistemoj. Li proponas jenajn karakterizilojn:
1) Kvanto kaj kvalito de fizikaj manifestighoj de la koncerna lingvo. La minimuma nombro de manifestighoj estas unu (grafika, reprezentata de pazigrafioj, universalaj skribsistemoj). Du manifestighojn havas aposterioraj projektoj (grafikan kaj fonetikan). Kelkaj projektoj havas pli ol du manifestighojn, ekzemple kodigon per ciferoj, stenografiaj signoj ktp.
2) Rilato de morfemoj kaj vortstrukturo. Vortoj povas esti kunmetitaj (normale de du aù pluraj radikoj), derivitaj ( radiko plus afiksoj), uzantaj gramatikajn rimedojn (plej ofte radiko plus finajhoj), la lingvo povas uzi nur unu aù plurajn tiajn procedojn.
3) Karakteristikaj apartajhoj de morfemoj. Che aprioraj sistemoj temas pri motivitaj kaj nemotivitaj morfemoj, che aposterioraj ili povas esti leksike homogenaj (devenantaj de unueca etnoligva fonto) aù leksike heterogenaj (el diversaj lingvoj). En tiu chi grupo dividighas la aposterioraj lingvoj laù
a) maniero de kompletigo de sia vortprovizo
b) hharaktero de shanghoj de etnolingva vortmaterialo (grafikaj, fonologiaj, morfologiaj).
Kuznecov do tiel pli detale gradigas la klasifikadon ekde apriorismo tra skemisma aposteriorismo ghis naturalisma aposteriorismo. Lia klasifikado ne interesighas pri perfekteco de prilaborado de koncernaj projektoj nek pri praktika uzeblo.
Klasifikado laù D. Blanke
Detlev Blanke klasifikas planlingvojn el pure sociologia vidpunkto. En sia disertajho pri planlingvoj el la jaro 1985 li dividas projektojn laù ilia praktika realigho en tri grupojn: planlingvaj projektoj, semiplanlingvoj kaj planlingvoj.
Da planlingvaj projektoj ekzistas ch. 900. Ili diferencighas laù grado de sia praktika realigho. La plej granda parto de ili restis "surpapere", do en stadio de nura projekto, apenaù uzita almenaù de la aùtoro mem. Ghis nun aperas novaj projektoj (laù Blanke 1-3 jare), tiu chi grupo do konstante kreskas. Malmultaj de ili estis pli konataj (krom lernolibroj aperis revuo, ekzistis organizo ktp.), kiel Idiom Neutral, Novial, Ro, Neo, havante portempan sukceson.
Semiplanlingvoj havas certan rolon en la internacia komunikado, precipe eùropa. La praktika uzo de tiuj sistemoj kondukas al ekesto de memstara signifonivelo en la lingvo. Aperas revuoj, libroj kaj vortaroj, la vortprovizo kreskas, ekzistas certa lingvokomunumo. Ne plu temas pri projektoj, sed ankoraù ne plene pri lingvoj. Principe povas kreski ankaù tiu grupo, se la funkciantaj semiplanlingvoj trovas pli grandan disvastighon. Volapük, Basic English kaj Latino sine flexione praktike ne plu ekzistas, Occidental, Ido kaj Interlingua havas konsiderindan, tamen ne kreskantan parolantaron.
La kategorion de planlingvo eniris laù tiu chi klasifikado nur unu reprezentanto, nome la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto. Ghi atingis plenan funkciadon kompareblan kun tiu de etnolingvoj kaj dank' al la kreskanta lingvokomunumo montras sian taùgecon kiel internacia komunikilo.
La praktikan realigon de planlingva projekto mezuras Blanke laù 18-shtupa skalo:
1) publikigo de sistemo (multaj projektoj),
2) la aùtoro eldonas revueton en sia lingvo (ekz. Ro, Medial)
3) relative forta propagado, ekzisto de adeptoj, internacia korespondado
4) certaj organizaj formoj de propadago, malgrandaj organizoj (ekz. Idiom Neutral, Novial)
5) iom da beletro, tradukoj, originala literaturo
6) pluraj revuoj en la planlingvo
7) parta uzado por fakaj celoj, scienco, tekniko (Latino sine flehhione, Basic English)
8) instruado, neshtataj kursoj
9) ioma paroluzo, internaciaj aranghoj (Volapùk, Occidental, Interlingua)
10) pli forta praktika uzado, fakaj revuoj kaj organizoj
11) pli evoluigitaj naciaj kaj internaciaj organizoj
12) abunda beletro, tradukoj, originalaj verkoj
13) relative disvastigita instruado, ankaù en shtataj lernejoj
14) grandaj internaciaj eventoj, mondaj kongresoj
15) radioelsendado
16) socia kaj politika diferencigo de parolantoj
17) propra junulara movado
18) parta uzado en familio, bilingvismo de infanoj
Klasifikado laù esprimformo
La planlingvoj dividighas laù tio, chu ili havas formon nur skriban (pazigrafioj) aù/kaj parolan (pazilalioj). Al pazilalioj do apartenas chiuj elparoleblaj planlingvoj. Pazigrafioj, uzante nur simbolojn, ne dependas de iu lingvo, char oni povas legi ilin en ajna lingvo. En pli largha senco apartenas tien ekzemple trafiksignoj, arabaj ciferoj, hhemiaj formuloj ktp. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ekestis la plejmultaj pasigrafiaj projektoj de planlingvoj, la novaj estas chiam kreataj, ekz. Videlingo surbaze de Esperanto en 1992. Eblas ilia plua disdivido: gestolingvoj, piktografioj kaj ideografioj, sekretaj skribsistemoj, universalaj alfabetoj, stenografioj, signalsistemoj kaj aliaj kodoj.
Estas konataj ekz. gestolingvoj de indianaj triboj. Gestosistemoj de surdmutuloj estis jam adaptitaj internacinivele. En bibliografioj oni trovas kelkajn dekojn da verkoj pri internaciaj gestolingvoj. Piktografioj kaj ideografioj havas sian originon en pratempaj pentrajhoj kaj komencoj de skribsistemoj (ekz. la egiptaj hieroglifoj). Piktogramoj estas bildetoj de konkretaj objektoj, ideogramoj estas pli abstraktaj kaj bildigas ankaù certajn nociojn. Pluraj pazigrafioj cherpas el ili. Kriptografioj (steganografioj) estis konataj jam en mezepoko kiel sekretaj skribsitemoj de certaj komunumoj, organizoj ktp. Multaj ekestis en la 16-a jarcento, kelkaj en kombinajho kun elparolebla sistemo. Estas registrita ch. sepdeko da pasigrafioj por tiuj celoj. Universalaj alfabetoj kaj transkripciaj sistemoj devis plifaciligi la komunikadon, ili estis ellaboritaj por diversaj lingvogrupoj, registrita estas ch. ducento da ili. Da "rapidskribaj" stenografioj oni ankaù konas sepdekon en diversa grado de prilaboro. Al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaù telegrafajn kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan signalsistemon, Morse-alfabeton ktp.
Same kiel che planlingvaj projektoj ghenerale oni povas dividi pazigrafiojn laù maniero de ilia ekesto aù laù deveno de materialo, kiun ili uzas. Ekzistas do aprioraj pazigrafioj, konstruantaj siajn signojn laù divido de homaj scioj en certajn klasojn kaj subklasojn, kiuj ricevas respektivajn simbolojn. Tiaj sistemoj estas finpretaj, oni do apenaù povas aldoni novajn nociojn sen shangoj en la tuta sistemo. La koncernaj klasoj povas ricevi vokalan, konsonantan kaj silaban valoron, tiam ili estas prononceblaj kaj ighas aprioraj pazilalioj. Plejmulto da ili ekestis kiel "filozofiaj" planlingvoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Kiel ekzemplojn de aprioraj pazigrafioj oni menciu "Graphische Sprache" de Carl Haag el la jaro 1930. Li karakterizas sian provon kiel "apartighon de pensado desde lingvo pere de nocia skribo". La bazaj elementoj de ties nocia konstrusistemo estas klasoj fizikaj, psikaj, historiaj ktp. Por bazaj nocioj li uzas grafikajhojn, ekzemple kvadrateto signifas ajhon, trianguleto konduton, cirkleto personon, kruceto bonon, horizontala streketo malbonon. "Translingua Script" de E. Funke (1956) estas cifera pazigrafio: la vortprovizo dividighas en 35 grupojn, la unuopaj nocioj estas signitaj per ciferoj kaj iliaj kombinajhoj, ekzemple 9 = korpo, 9.1 = homa korpo, 9. 2 = ostoj, 9. 6 = korpaj funkcioj. Interesan grupon de aprioraj pazigrafioj formas tiuj, kiujn oni volas uzi por interkomprenigho kun eksterteranoj, ekzemple L. Hogben (aùtoro de projekto Interglossa) kredas, ke eksterteranoj konas numerojn. Matematikisto Hans Freudenthal publikigis en 1960 projekton "Lincos" (Lingua cosmica), por ebligi kosman interkomprenighon helpe de radiosignaloj.
Aposterioraj (aù "empiriaj") pazigrafioj bazighas sur nocioj esprimitaj per vortoj kaj vortgrupoj, cherpante do el lingva materialo. Ili abundas en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Unu el la plej bonaj kaj detalaj oni opinias "Safo" de André Eckardt (1947), inspiritan per china skribo. Ghi havas 180 bazajn signojn por la plej gravaj nocioj de chiutaga vivo. La nociaro estas kunmetita respektante la strukturon de eùropaj lingvoj, i. a. gramatikajn kategoriojn. Tial al bazaj signoj aldonighas kromsignoj (ekz. al granda streko kromstreketo) por indiki pluralon, kazon, preteriton, imperativon ktp. Ekzistas ankaù miksaj formoj de aprioraj kaj aposterioraj pazigrafioj.
Klasifikado laù A. Bausani
1. Lingvoj sanktumaj:
a) sanktuma kvazaùlingvo (glosolalio, magiaj formuloj)
b) artefarita sanktuma lingvo (Balaibalan)
2. Lingvoj laikaj:
a) pure luda artefarita laika lingvo (ekz. inventita de infanoj aù paranojuloj)
b) artefaritaj lingvoj por praktika komunikado
Klasifikado laù la esprimeblo de projektoj ( laù A. Münnich)
1. Pighin-projektoj: la aùtoro strebas pri lernfacileco kaj enmetis elementojn ekzistantajn en etnolingvoj (Wede, Basic English)
2. Naturalismaj projektoj: la projekto celas egaligi sian esprimeblon al tiu de etnolingvoj kaj plej eble simili al ili (Occidental, Interlingua)
3. Raciismaj projektoj: la projekto atingu pli grandan esprimeblon ol etnolingvoj mem, ghi enhavas elementojn, kiujn la etnolingvoj ne havas (Solresol, Volapük, Esperanto)
4. Projektoj miksitaj (el la antaùaj tri grupoj).
Klasifikado laù la detalgrado de prilaboro (laù D. Blanke)
1. Detale prilaboritaj projektoj: ili havas precizan gramatikon kaj ampleksan vortaron, (la detaligo tamen ne estas signo de kvalito), ekz. aprioraj projektoj de Wilkins, aposterioraj Interlingua, Neo.
2. Bone prilaboritaj skizoj kun baza vortprovizo, superrigardebla gramatiko kaj specimenoj de teksto, do la plejmulto de realighintaj sistemoj kiel Volapùk, Ido, Interglossa, Esperanto...
3. Skizitaj projektoj, ofertantaj nur suprajhan bildon pri la lingvo, ekz. Glosa
4. Informoj pri projektoj, mallongaj skizoj en revuoj ktp.
5. Fragmentaj informoj, prikonsideroj ktp.
Klasifikado laù grado de artefariteco (laù E. Svadost)
Principe chiuj lingvoj estas artefaritaj, ili nur diferencighas en grado de artefariteco:
1. Lingvoj, kiuj ne havas skribsistemon: parolkomunuma lingvajho de antaùskribaj naciaj lingvoj, historiaj lingvoj kaj dialektoj antaù la normigo
2. normigitaj lingvoj: la naciaj, literaturaj lingvoj
3. projektoj de internaciaj lingvoj ne ankoraù uzataj (nur eksperimente): lingvoj konstruitaj surbaze de lingvaj spertoj de la homaro, el la materialo de historiaj lingvoj (aposterioraj lingvoj)
4.projektoj konstruitaj sen konsidero de lingvaj spertoj de la homaro, surbaze de filozofia ideoklasifiko kaj litera simbolaro (aprioraj lingvoj)
5. sistemoj, kiuj ne povas ech eksperimente funkcii kiel parolaj: mashin-interlingvoj, kibernetikaj, matematikaj kodoj, ghenerale chiuj kodoj.
Klasifikado laù tipo de morfosintakso (laù T. Carlevaro)
1. Lingvoj vere izolivaj (ekz. Latino sine flexione, Interglossa, Loglan)
2. Lingvoj fleksiaj reguligitaj (ekz. Occidental, Novial)
3. Lingvoj fleksiaj nereguligitaj (ekz. Neolatino, Interlingua)
4. Lingvoj aglutinaj multe sintezaj (ekz. Volapùk)
5. Lingvoj aglutinaj modere sintezaj (ekz. Ido)
6. Lingvoj izolivaj-sintezaj (ekz. Langue internationale néo-latine, Esperanto).
Opozicia klasifikado (laù V. P. Grigorijev)
resumas multajn vidpunktojn de klasifikado:
1) lingvo (projekto): natura / artefarita
2) apriora / aposteriora
3) ghenerala / regiona (kontinenta)
4) plenfunkcianta / parte funkcianta
5) autonoma / naturalisma
6) homogena / heterogena
Postuloj pri ecoj de la internacia lingvo estas tre diversaj, kondichitaj de la konstruceloj. Ekzemple la universalaj lingvoj de la antaùhumanisma epoko estis ofte kreitaj kiel kriptolingvoj, ilia chefa eco do ne estis simpleco aù simileco al iuj etnolingvoj, ech male. Filozofiaj lingvoj de la humanisma epoko devis esti "spegulo de ajhoj", estante kunigitaj kun la klasigo de nocioj. Por tiuj celoj oni kompreneble bezonis lingvon pure logikan kaj aprioran, logikeco kaj maksimume ebla kompleteco do estis iliaj chefaj postulataj trajtoj. Multaj aùtoroj propagandis lingvan universalismon - la internacia lingvo devis esti la ununura komprenigilo aù de la tuta homaro aù de certa lingva komunumo (projektoj tutslavaj, tutgermanaj ktp.), iliaj projektoj do serchis la maksimumon de komunaj elementoj. Lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimighon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj. Internacian lingvon oni devas lerni, do al lingvistikaj, filozofiaj kaj sociaj kriterioj aldonighas la pedagogiaj. La multflanka bezono de internacia lingvo aldonigis kriteriojn lingvopolitikajn, estetikajn, teknikajn, komputilajn, amaskomunikilajn ktp., ktp.
La ghenerale akceptataj lingvistikaj kriterioj por konstruo de planlingvo aspektas pli malpli tiel, kiel ilin priskribas Tazio Carlevaro en sia verko pri lingvokonstruado el la jaro 1993:
Grafemoj:
La unuopaj grafemoj devas aparteni al la latina alfabeto, sen literoj, kiuj ne apartenas al alfabeto uzata komune en eùropaj lingvoj; krome estas kutimo ne proponi literojn kun apartaj grafikaj supersignoj.
Fonemoj:
Fonemaro devas esti organizita en sistemon, devas esti relative simpla kaj al la fonema strukturo devas korespondi grafika strukturo. Temas pri tiel nomata fonologia skribmaniero, aù la postulo, ke al unu fonemo korespondu unu grafemo kaj male. Tiun chi kriterion tamen kontraùas kelkaj scienculoj, kiuj opinias, ke la grafika aspekto de lingvo estu tiom grava, ke ili postulas absolutan apartenecon al la modela lingvo aù lingvoj, ech se tiuj posedas tre historian, ne fonetikan ortografion.
Monemoj:
Monemoj devas esti laùeble monomorfaj, derivataj, se temas pri ilia formo, de ekzistanta lingvo. Chiu morfemo devas havi determinitan semantikan valoron, do tial havi sian laùeble unuecan pozicion en la semantika reto. Ghenerale estas la etimologia korekteco tiomgrade respektata, ke ne pereas la krea povo de la sistemo mem, do la povo krei novajn motivitajn vortojn neekzistantajn en la lingvoj, de kiuj devenas la monemoj. Ekzistas escepto, nome lingvoj "naturalismaj" (kutime bazitaj sur rigora alproksimigho al novlatinaj modeloj), en kiuj eblas krei novajn vortojn kondiche ke ili korespondas al tiuj, kiuj ekzistas en la lingvoj, al kiuj ili alproksimighas aù kiujn ili prenas kiel modelon.
Morfologio kaj sintakso:
Oni ghenerale postulas, ke la morfologio estu aglutina, do posedu unumorfajn monemojn, kiuj aldonighas unu post la alia, restante senshanghaj. Tiuj "aldonajhoj" devas esti faritaj analogie (do esti priskribeblaj per reguloj) kaj ne permesi ambiguecon. Ghenerala postulo estas, ke la lingvo estu nek ekstreme sintetika, nek ekstreme analitika. Tio ne validas por lingvajhoj kiel Interlingua, por kiu valoras aparteneco al novlatinaj modellingvoj. Ghia gramatiko do estas aglutina, se tia estas morfologio de novlatinaj lingvoj, kaj sintetika-fleksia en aliaj kazoj.
Semantiko
Oni postulas, ke la semantika strukturo de la lingvo evitu ambiguecon, restante samtempe ekonomie akceptebla. En la planlingvoj trovighas nur rare kazoj de polisemio (kiel en la franca "louer" = "pruntepreni" kaj "pruntedoni"), kazoj de homonimio (kiel en la franca "pomme" = "pomo" kaj "terpomo") kaj kazoj de homofonio (kiel en la franca "vert" = "verda", "ver" = "vermo", "vers" = poezia verso, "vers" = al, "verre" = vitro, glaso, chiuj prononcataj /ver/).
Kio koncernas sintakson, oni postulas, ke la planlingvo ne havu idiomajhojn kaj ke ne enestu redundaj aù ambiguaj morfosintaksaj funkcioj. Do, ke ekz. al du morfosintaksaj formoj ne korespondu la sama fukcio, kaj ke al unu formo ne korespondu du diversaj funkcioj. Tamen iu certa elasteco de esprimado estas necesa.
Kvalitkriterioj de planlingvo tamen ne konsideras nur internajn lingvostrukturojn, sed inkluzivas ankaù politikajn konsekvencojn, vidpunktojn komunikadsciencajn, lernrilatajn kaj aliajn. Kriterioj de Daniela Wegge, starigitaj en 1985 dum la kolokvo pri lingvopolitika kaj lingvokibernetika flankoj de interlingvistiko jenas:
1. Politika kaj kultura neùtraleco
La lingvostrukturo ofte determinas la lingvon, kies parolantaro pleje estos privilegiita dum la lernado de chi lingvo kiel la dua - chu pro la elpreniteco de la vortprovizo el certa vivanta lingvo, chu pro la simileco de la gramatiko kun tiu de vivanta lingvo. Se planlingvo aparte similegas vivantan lingvon, la disvastigo de la planlingvo povas konduki al politika, ekonomia aù kultura plipotencigho de unu shtato kompare kun la aliaj. Eblaj konsekvencoj estus la subpremo kaj ekstermo de malnovaj kulturvalorajhoj. La pludaùro de tradiciaj lingvoj ne estu endangherigita pro la enkonduko de nova interkomprenigilo.
2. Politika realigeblo
Gravas ankaù la finanaca kaj tempa kostoj de la enkonduko de lingvo kiel dua lingvo. Ju pli altas la kostoj por la evoluigo de studlibroj kaj literaturo en chi lingvo (ekz. char ghi tiurilate ankoraù malrichas), des pli la disvastigo de la lingvo ighas elspeziga. Same validas: ju pli altas la kostoj por instrui instruistojn de chi lingvo aù por trovi subtenajn organizojn, des pli malfacilighas la politika realigeblo. Dumjaraj spertoj do estas avantaghaj.
3. Pedagogia taùgeco
El pedagogia vidpunkto dezirindas, ke la akiro de planlingvo konsiderinde plifaciligu la akiron de kromaj fremdlingvoj.
4. Taùgeco por aùtomata traduko
Planlingvo devas, por havi multajn aplikadkampojn, esti enkodigebla. La gramatiko estu permashine pritrakteabla, t. e. senescepta kaj unusenca. La vortprovizo estu sen homonimoj kaj sinonimoj, por ebligi facilan manipuladon en datenbakoj.
5. Taùgeco por homa komunikado
La plej grava aplikadkampo estos la interhoma komunikado. Oni formulu laùeble unusence, sed aliflanke nuance. La esprimpovo ne reduktighu draste, char oni certe ne pretus esprimi en rigidaj kaj tre limigitaj frazstrukturoj iujn komplikajn faktojn, kiujn oni kutimas senprobleme kaj tamen unusence esprimi en la gepatra lingvo.
6. Taùgeco por la teknika komunikado
La repertuaro egalu al tiu de normigita skribmashinklavaro (por telekso, telegramoj ktp.). Dum telefona komunikado la ricevonto havu la eblon restarigi la mesaghon ech kaze de tre perturbita kanalo. Tio validu ankaù por radiosendajhoj. Teknika komunikado farighas problemhava kaze de nesuficha lingva redundanco. La vortoj ne estu tro mallongaj, la gramatikaj strukturoj estu klare ekkoneblaj che ne tro malmultaj trajtoj ktp. Precipe ne estu limigo de la planlingvo-uzado al certa fako. Planlingvo devas ankaù esti malfemita al novaj vortoj kaj forgespova rilate malnovajn.
7. Efika lerneblo
Planlingvo devus esti laùeble facile kaj rapide lernebla. Lerncelo estas la kapablo je libera kaj adekvata komunikado en ajna fako. Oni povas diferencigi inter lernshtupoj: pasiva lingvokompreno (legi, kompreni aùditajhon), kaj aktiva lingvokono (skribi, paroli). Post tre malmultaj horoj almenaù pasiva lingvokompreno akireblu. Ne estu maleble skribi poezion tradukante el la gepatra lingvo aù en ghin, aù mem verkante en la lernita lingvo. Certe dependas de diversaj normjughoj, chu tio estas nepra lerncelo. La malfacilo lerni lingvon dependas de la skribmaniero, la prononcmaniero, la vortprovizo kaj la gramatiko de la lingvo.
7.1. Skribmaniero
La skribsimboloj estu laùeble kutimaj kaj ne tro multaj. La ortografio estu fonetika, t.e. ghi ne enkonduku superfluajn literojn kiel la plilongiga "h" en la Germana.
7.2. Prononcmaniero
Ghi enhavu laùeble malmultajn fonemojn, kiuj ne ekzistas en chiuj vivantaj lingvoj. La akcentigo de la vortoj estu simpla kaj regula.
7.3. Vortprovizo
La baza vortprovizo devas esti eta. Ne tro ampleksa regularo ebligu konstrui pluajn vortojn, sed samtempe chi tiuj neologismoj estu evidentaj. Tiu regularo principe garantiu, ke la koncerna planlingvo havu la potencon esti plirichigata.
7.4. Gramatiko
En la moderna lingvistiko estas tre diversaj sistemoj (Chomskjh-gramatiko, retogramatiko, transformgramatiko ktp.). Al multaj lingvoj la priskribmodelo kaj la terminologio de la tradiciaj gramatikoj ne estas adekvate aplikeblaj. Tute senutila estas la tradicia gramatiko por la aùtomata lingvotraduko. Tial estas dubinde, chu la postuloj al gramatiko facile lernebla povas esti formulitaj helpe de tiuj tradiciaj fakvortoj: genro, nombro, modo, pronomo, artikolo ktp. Oni tamen laboras surbaze de la tradiciaj terminologio kaj gramatiko, char fakte la plejmulto de la planlingvopriskriboj aperas en la tradicia terminologio. Sekve tiel ili plej bone kompareblas. Sed ankoraù klarigendas, kiomgrade la sekvaj gramatikaj strukturtrajtoj konfomas al la modeloj kontentigantaj la nunan staton de la lingvistiko: Verbo: neniu indiko de persono kaj nombro, char pri tio infomas la substantivo. Por chiu tempo nur unu finajho. Por chiu modo nur unu finajho. Substantivoj: laùeble malmultaj kazoj. La rilaton inter subjekto kaj objekto aù inter la objektoj indiku prepozicioj. La pluraligo estu regula kaj simpla. Adjektivoj: neniu diferencigo de la genro; la komparativo kaj la negacio estu farata per kromaj finajhoj. Agordigo rilate kazon kaj nombron kun la koncerna substantivo. Artikoloj: neniu diferencigo de la genro; indiki la sekson de vivajho eblas per kromaj vortpartoj aù vortoj. Neniu nedifina artikolo. Numeraloj: ili bazighu sur strikte decimala sistemo kiel logika sintezo.
Similaj kriterioj ofte ripetighas rilate al diversaj apudlingvistikaj postuloj. En sia referajho dum kolokvo pri eùropa lingvopolitiko surlistigas Helmar Frank en 1979 jenajn kriteriojn:
Kriterioj de taùgeco por interhoma komprenigho
1. La lingvo ebligu laùeble precizan kaj nuancitan formuligon.
2. La lingvo posedu mezume laùeble koncizajn esprimojn.
3. La ortografio estu laùeble simpla; la ghusta prononco estu facile derivebla el la skriba formo.
4. La lingvo estu artikulebla senprobleme, t. e. enhavu laùeble malmultajn fonemojn, kiujn regas nur malmultaj eùropanoj.
5. La sonoj de la lingvo klare diferencighu unu de la alia, tiel ke la kompreno restu ebla ankaù dum la ghenaj sonoj.
6. La kazoj, kiam la samsonaj (ne nepre same skribitaj) vortoj havas principe diversajn signifojn, estu laùeble malmultaj.
7. La kazoj, kiam pro unu kaj la sama signifo ekzistas pli ol unu vorto, estu laùeble malmultaj.
Kriterioj de taùgeco por aùtomata lingvoprilaborigo
1. Postulata shangho de skriboformo de la lingvo por la enkomputiligo, telefaksado kaj simile estu laùeble minimuma.
2. La gramatiko de la lingvo devas ebligi facilan komputilan analizon (sen aldonaj subprogramoj)
3. La provizo de bazaj vortoj kaj afiksoj, en kiujn eblas sisteme dismeti chiun esprimon de la lingvo, devas esti laùeble malgranda.
Kriterio de estetika akcepteblo
La lingvo sonu (ankaù en kantformo) laùeble agrable kaj ebligu vortludojn, rimojn, metrikajn skemojn k. a.
Kriterioj de sendanghero por elprovitajhoj
1. La lingvo kiel eùropa lingvo laùeble minimume endangherigu la staton de etnolingvoj.
2. La lingvo estu jam sufiche longe elpruvita kaj dum tio konservata kiel interkomprenigilo.
3. La enkonduko de la lingvo kiel eùropa estu konektita kun laùeble malmultaj shanghoj de la estanta stato.
4. La lingvo estu kulturhistorie enradikighinta en Eùropo kaj havu chi tie sian elirpunkton.
Kriterioj de egaleco de shancoj
1. La lingvo estu laùeble samkvante disvastighinta ene de Eùropa Komunumo.
2. La enkonduko de la lingvo kiel eùropa lingvo estu samavantagha por chiuj lingvokomunumoj de Eùropa Komunumo.
3. La enkonduko de la lingvo kiel eùropa lingvo ege malgrandigu, event. laùeble ete grandigu la diferencojn inter diversaj sociaj tavoloj.
4. La nombro de eùropanoj, por kiuj la lingvo estas la gepatra, estu laùeble malgranda.
Kriterioj de pedagogia taùgeco kaj de klerigpraktika realigeblo
1. Post decido pri la lingvo kaj antaù ghia realigo estu ankoraù facile fareblaj dezirataj korektoj.
2. La tempo por la ellerno de la lingvo devas esti laùeble mallonga (ankaù por neeùropanoj).
3. La ellerno de la lingvo devas laùeble multe faciligi alproprigon de pluaj eùropaj lingvoj.
4. La havigo de instruistoj kaj instrurimedoj por la koncerna lingvo estu laùeble senproblema.
Kriterioj de politika realigeblo
1. Nombro de eùropanoj, kiuj la koncernan lingvon jam komprenas kaj laùeble ankaù aktive regas, estu laùeble granda.
2. En la realigota lingvo jam ekzistu laùeble richa literaturo.
3. La lingvo estu laùeble shatata en Eùropo.
4. La lingvo estu ankaù laùeble disvastighinta ekster la unuighinta Eùropo.
5. La nombro de internaciaj organizoj, kiuj jam uzas la lingvon, estu laùeble granda.
6. La agordigo de enkonduko de la lingvo kun la homaj rajtoj estu laùeble senkonflikta.
7. La danghero, ke la enkonduko de la lingvo gvidos al subpremo de per ghi malavantaghigitaj grupoj, estu laùeble minimuma.
8. Jam antaù la enkonduko de la lingvo kiel eùropa lingvo kaj sendepende de ia tia decido ghi estu disvastighinda.
La postuloj de diversaj uzontoj estas ofte kontraùdiraj - iuj postulas, ke la lingvo estu richa kaj multfaceta por povi skribi en ghi beletron kaj poezion, aliaj postulas, ke ghi estu sen sinonimoj por taùgi al perkomputila tradukado, iuj postulas ghian similecon kun eùropaj lingvoj por kaùzi pedagogian transferon, aliaj volas, ke ghi estu pure logika kaj senescepta laù matematikaj modeloj, ktp., ktp. Neniu lingvo do povas samtempe plenumi chiujn dezirojn de diversaj uzantoj - evidente necesas iu kompromiso.
Testdemandoj
Pliprofundigo