2. LA INTERNACIA LINGVOSITUACIO

2.1. Etnolingvoj

La lingvo estas socia fenomeno, kunligita kun grupo da uzantoj, etno. Etnoj formighas en historia procezo dum teritoria disvastigho de homaro kaj sekva lingva diferencigho. Sociaj kontaktoj de diversaj etnoj kondukas male al lingva integrigho, dum kiu etnolingvoj influas sin reciproke. Politika integrigho alportas ekeston de nacio, formata de unu aù pluraj etnoj, kaj formadon de nacia lingvo. La termino "nacia lingvo" estas kaùzita chefe politike, dum lingvistiko ofte uzas terminon "dialekto" ne nur pri diversaj lokaj realighoj de la sama lingvo (do ekzemple germana dialekto bavara, saksa, shvaba ktp.), sed ankaù pri memstaraj lingvoj naciaj, do "ghermanaj dialektoj" estas ekz. la germana, la nederlanda ktp. La plej tipa ekzemplo estas la luksemburga lingvo, kiu laù shtata statuto estas nacia lingvo, sed el lingvistika vidpunkto ghi estas germana dialekto.

Etnolingvojn oni kutime klasifikas genetike, do lingvoj ekestintaj dum diferencigho de la komuna pralingvo formas unu grupon. Baza unuo estas lingvofamilio, disighanta en branchojn. Plej bone konata kaj esplorita estas la familio hindeùropa, al kiu apartenas lingvoj hindaj, iranaj, balkanaj, italikaj, romanaj, keltaj, ghermanaj, baltaj, slavaj, la greka, la armena kaj kelkaj izolitaj lingvoj. En Eùropo kaj okcidenta Azio estas ankoraù lingvofamilioj: la kaùkaza, la dravida, la urala, la altaja kaj la semido-hamida. Kiel apartajn grupojn oni indikas la korean kaj la japanan. Grandaj lingvofamilioj de orienta Azio estas krome: la china, la thaja, la tibetobarma, la austrazia, la austronezia. La lingvoj de Aùstralio formas ch. 25 lingvofamiliojn, la plej granda estas la pama-njunga. En Afriko ekzistas ekz. jenaj lingvofamilioj: la sudana, la senegala, la volta, la bantua, la sahara. En Ameriko estas multaj familioj de eskimaj kaj indianaj lingvoj, ne chiuj bone esploritaj. Sed la importitaj eùropaj koloniaj lingvoj ludas gravan rolon ankaù en Aùstralio, Ameriko kaj parte en Afriko.

Kiom da lingvoj ekzistas? Tiu chi demando ne estas precize respondebla. Diversaj enciklopediaj kaj lingvistikaj verkoj mencias jen 4000 - 5000 lingvojn, jen 5000 - 8000 lingvojn, sed la ekzakta nombro ne estas trovebla, jam pro simpla kazo, ke estas ofte malfacile starigi limon inter lingvo kaj dialekto. Char la lingvo estas elemento vivanta, ghi kaj ekestas kaj mortas, kio ja konstante okazas en la mondo. Oni scias, ke ekzemple amerikaj indianoj havas pli ol milon da lingvoj, ankaù da afrikaj lingvoj estas proksimume milo, la sola insulo Novgvineo havas ch. 700 lingvojn, Hindio pli ol 150, Chinio kelkdekon ktp. Oni scias, ke la Biblio estis tradukita en ch. 1800 lingvojn.

Kaj oni scias proksimumajn nombrojn de parolantoj de la plej grandaj lingvoj. Po pli ol 500 milionoj da parolantoj (ne nur denaskaj) havas kvar lingvoj: la China, la Hinda, la Hispana kaj la Angla. Po pli ol 100 milionoj da parolantoj havas naù lingvoj: la Araba, la Rusa, la Franca, la Portugala, la Vietnama, la Japana, la Bengala, la Germana, la Suahila. Po pli ol 50 milionoj da parolantoj havas 18 pluaj lingvoj, po pli ol 5 milionoj da parolantoj ch. 3000 lingvoj, kaj chirkaù po miliono da parolantoj ch. 2500 lingvoj. Laù statistikoj el la jaro 1991 estas la plej grandaj (laù nombro de denaskaj parolantoj) jenaj 11 lingvoj: la China (882 milionoj da parolantoj), la Angla (445), la Hinda (363), la Hispana (351), la Rusa (292), la Araba (201), la Bengala (186), la Portugala (175), la Indonezia (144), la Japana (125), la Germana (120). Estas apenaù imagebla trovi iun komunan interkomprenigilon por tiom da diverslingvanoj. Sep el la menciitaj plej grandaj lingvoj estas hindeùropaj, ili do havas komunan originon kaj similan strukturon, sed dum sia historia evoluo ili tiom diferencighis, ke ili (krom la paro hispana kaj portugala) estas reciproke nekompreneblaj kaj ech uzas diversajn skribsitemojn. Krome, ghuste la plej parolata lingvo, la China, ne apartenas al tiu chi grupo, havante tute diversan strukturon. La 11 plej grandaj lingvoj estas parolataj de proksimume du miliardoj da homoj, kaj tio reprezentas ech ne unu duonon de la homaro. Nuntempe pli kaj pli da malgrandaj etnoj postulas oficialigon de siaj lingvoj, oni do devus respekti ankaù ilin. Se temas pri Eùropo, neniu el ghiaj lingvoj estas parolata de pli ol 15% de la tuta loghantaro.

Interese estas kompari la nombron de parolantoj kun la ekonomia potenco de la landoj uzantaj koncernan lingvon (indikoj el la monda ekonomia jarlibro 1992):

             parolantoj    brutta       produktiveco  loko laù     loko laù      
lando/lingvo (milionoj)    socia        (miliardoj    parolantaro  ekon.         
                           produkto     $)                         potenco       
                           ($)                                                   

Chinio/China   882           350          308           1.           8.            

Usono,                     mezume                                                
Britio,      445           16 000       7080          2.           1.            
Aùstr./Angla                                                                     

Hindio/Hinda 363           340          123           3.           9.            

Hispanio,                                                                        
sudam.landoj                                                                     
 /Hispana    351           2000         600           4.           4.            

Rusio/Rusa   292           2000         580           5.           5.            

Saud.Arabio                                                                      
/Araba       201           2000         400           6.           7.            

Hind./Bengal 186           340          61            7.           11.           
a                                                                                

Port.,                                                                           
Braz.        175           2500         425           8.           6.            
/Portugala                                                                       

Indonezio                                                                        
/Indonezia   144           500          70            9.           10.           

Japanio                                                                          
/Japana      125           23 800       2980          10.          2.            

Germ.,Aùstr.                                                                     
,            120           20 500       2460          11.          3.            
Svis/Germana                                                                     


Oni tuj konstatas, ke la China estas plej parolata lingvo, sed ne ekster Chinio, kiu okupas kun sia ekonomia produktiveco nur la okan lokon en la mondo. La Angla okupas pozicion numero du laù la nombro de parolantoj, sed la ekonomia potenco de angle parolantaj landoj senkonkurence superas chiujn aliajn. Laù similaj komparoj videblas, ke ekzemple la Hinda estas pli parolata ol la Japana, sed 363 milionoj da hindparolantoj produktas nur 340 $ pokape, dum nuraj 125 milionoj da Japanoj 23 800 $ pokape. Estas facile konkludi, ke la lingva superregado havas ne lingvistikajn, sed precipe ekonomiajn kaj sekve politikajn kialojn. Tial oni en Chinio kaj en Japanio diligente lernas la Anglan, sed en Eùropo oni ne lernas la Chinan aù la Japanan. Se oni legas en eùropaj jhurnaloj anoncojn pri novaj laborlokoj, ili preskaù chiam postulas konojn de fremdlingvoj. Laùstatistike (1992) estas procentajho de postulataj lingvokonoj en Eùropo jena: la Angla 55%, la Germana 20%, la Franca 9%, la Hispana 3%, la Itala 2%, la Rusa 1%, la restantaj anoncoj postulas ghenerale "fremdlingvajn konojn".

La internacia lingvo numero unu, la Angla, disvastighis kun koloniigo en chiujn kontinentojn kaj regas nuntempe chie kiel lingvajho de komputado, astronaùtiko kaj moderna tekniko. Lingvistike ghi konsistas el kelkaj komponentoj, el kiuj la plej gravaj estas la anglosaksa kaj la franca. La historia ortografio estas konservata, dum la prononco ne korespondas al ghi, estante komplika kaj malfacila. Por lernado estas ankaù malfacilaj la anglaj idiomaro kaj sintakso, same kiel ne klare rekoneblaj vortspecoj.

La plej multajn denaskajn parolantojn en Eùropo havas la Germana, nacia kaj shtata lingvo de tri shtatoj kaj parolata de multaj minoritatoj ankaù en orienta Eùropo. Ghi havas grandegan diatopion (diferencighon de dialektoj), tiel ke ekz. la suddevena kaj la norddevena germanoj ne komprenas reciproke siajn dialektojn, nur la komunan literaturan lingvon. Kiel kulturlingvo de luterana eklezio ghi ighis unueciga en Germanio kaj ghi servis kiel vehikla lingvo por kontaktoj en meza Eùropo, char la plejmulto da kleraj urbanoj en Pollando, Moravio, Hungario kaj en baltaj landoj estis germana. Gravan komunikan rolon ghi havis ankaù en la habsburga monarhhio kaj kiel komerca kaj intelektula lingvo ghi estis vaste uzata en tuta Eùropo ghis la dua mondmilito. Ekzistas richa scienca germana literaturo, chefe pri teologio, filozofio, natursciencoj kaj lingvistiko. Morfologie ghi estas analitika lingvo, sed kompare kun ekz. la Angla ghi havas komplikan fleksian sistemon. La ortografio estas nekomplika kaj superrigardebla, substantivoj estas markitaj ne nur per gramatika artikolo, sed ech per komenca majusklo.

Ghis la pasinta jarcento havis gravan internacian rolon ankaù la Franca, kiel lingvo diplomatia kaj kiel prestighlingvo de nobelaro, precipe en Rusio. Ghi regis en afrikaj kolonioj, kie ghi parte ankoraù konservighis, ankaù en Kanado. Ghia lingvouzo en Eùropo estas homogena en Francio, Belgio kaj Svislando. Lingvistike ghi konsistas el du historiaj dialektoj, norda kaj suda (la okcitana), el kiuj la norda ighis politike pli grava pro centriga rolo de Parizo kiel chefurbo kaj sidejo de la Franca Akademio. La ortografio de la Franca estas relative komplika (supersignoj), same la fonologio (nazaloj), sed regula. Idiomaro estas richa.

La Hispana estas (krom Hispanio) nacia lingvo en la tuta Sudameriko krom Brazilo, estante parte uzata ankaù en Usono. Nun oni postulas ghiajn konojn en Eùropo pro komercaj celoj. Onidire ghi estas la plej facile lernebla eùropa lingvo, kun nekomplika gramatiko, fonetike kaj ortografie klara.

La Itala restis lingvistike la plej proksima al la iam internacia Latina, konservinte la ortografion kaj ne tro shanghinte la prononcon; la gramatiko, precipe la substantiva kaj adjektiva fleksioj facilighis. Ghi estas lingvo konsiderinde regula, kun klaraj silaba kaj vorta strukturo. Kvankam Italio konsistis ghis la pasinta jarcento el multaj malgrandaj shtatoj, la kulturhistorie kondichita literatura lingvo estis unueciga elemento. La Itala regas internacie en muzika nomenklaturo.

La Rusa estis grava interetna komprenigilo en iama Sovetunio kaj principe en tuta orienta Eùropo, sed tiun prestighon ghi estas perdanta. Kiel nacia lingvo ghi tamen kovras relative grandan teritorion. Kiel slava lingvo ghi multe diferencighas de okcidenteùropaj lingvoj, havante ne nur komplikan gramatikon, sed ankaù nekutiman skribsistemon.

La jhus menciitaj etnolingvoj estas konsiderataj kiel "gravaj" aù "grandaj" kaj tial estis ofte uzataj kiel kontrollingvoj por konstruo de internaciaj planlingvoj. Krom la Rusa ili apartenas al t. n. Standard Average European Group, havante multajn komunajn trajtojn: analitikan esprimsistemon, prepozician fleksion, gramatikan artikolon, verboformojn laù vulgarlatina modelo (helpverbojn esti kaj havi), firman vortordon, vortkreadon kun afiksoj, similan idiomaron kaj latindevenan parton de vortprovizo. Ili estas daùre respektataj en internacia komunikado.

2.2. Lingvonormigo en etnolingvoj

Oni apenaù konscias, ke en chiuj etnolingvoj, kiuj havas propran literaturon, gramatikon kaj vortaron, okazis jen pli, jen malpli strikta konscia lingvonormigo. Kialoj de lingvonormigo estas praktikaj, nome uniugo kaj kodigo de prononco, gramatiko kaj ortografio de la lingvo. Sekve ekestas gramatikaj libroj kaj vortaroj, kiuj resumas la staton de la lingvo en certa tempopunkto, sed samtempe ili ighas preskribaj por la futura lingvouzo. Ili do ighas devigaj kaj normigaj, tamen en la momento de la apero jam eksmodaj, char la lingvo plu spontanee evoluighas. Tempo ekde la apero de popola lingva artkreado kaj literaturo ghis la apero de gramatiko estas konsiderinde granda - la lingvo jam devas esti sufiche disvastigita, evoluigita kaj konscie uzata. Ekzemple la franclingva literaturo ekestis en la naùa jarcento ( la unua teksto datighas el la jaro 842), la franca gramatiko nur en la jaro 1660. Ghi havis tiomgrade normigan influon al la lingvo, ke ghi estas senprobleme komprenebla ech hodiaù. (Sed ekzemple la chehhaj tekstoj el la sama epoko hodiaù ne plu estas kompreneblaj, char la chehha gramatiko ekestis nur en la 19-a jarcento.). La lingvonormigo en naciaj lingvoj do estas tute natura fenomeno, kiu okazas, kiam la lingvo jam estas funkcianta. Male, che planlingvoj ekestas unue normo, t. e. gramatiko kaj vortaro, kvazaù skeleto, sur kiu poste konstruighas kaj pluevoluighas la lingvo.

La literatura lingvo poste apogas sin je la ekzistantaj gramatiko kaj vortaro, uzante "standartan", norman formon, kiu diferencighas de dialektoj. En ili ghenerale ne aperas literaturo, sed ili pruvas naturan evoluon de la lingvo. Dialekto povas naski lingvon nacian, ekzemple la nacia slovaka lingvo estis normigita ech dufoje, unue surbaze de la mezslovaka dialekto, la duan fojon sukcese surbaze de la okcidentslovaka dialekto. Nacia lingvo povas esti ech sintezo de dialektoj - la Germana normighis surbaze de la saksa oficeja lingvajho kaj de la okcidenta dialekto. Por normigo de la literaturlingvo (kaj de la nacia lingvo) estas gravaj bazaj, t. n. shlosilaj tekstoj, kiuj estas vaste konataj, precipe se temas pri tekstoj religiaj kiel Vedoj, Korano. En Eùropo ludis tiun chi rolon la Biblio kaj ghiaj tradukoj - ekzemple la Slovakoj uzis antaù sia lingvonormigo kiel oficialan lingvon la Chehhan, char la chehha traduko de Biblio estis tie vaste konata. La nacia germana lingvo stabilighis pro la biblia traduko de Luther. Por la nacia lingvo itala ludis tian rolon la amase legata verko de Dante Alighieri "La divina commedia", skribita en toskana dialekto.

La transformo de etnolingvo/dialekto en lingvon nacian chiam alportas konscian normigon, chu en ortografio kaj prononco, chu en vortaro, gramatiko kaj stilistiko. Estas enkondukataj novaj skribmanieroj (ekzemple la Vietnama kaj la Turka akceptis latinan alfabeton), la vortaro estas kompletigata per nove bezonataj vortoj (ekz. vortojn kiel robot aù sputnik transprenis multegaj lingvoj el la slavaj) ktp. La nacia lingvo servas en chiuj kampoj de nacia vivo, la nacianoj do devas lerni la normlingvon, ech se ili hejme parolas dialekton. La normigo plifaciligas komunikadon en granda teritorio, alivorte, la nacia lingvonormigo garantias senprobleman komunikadon ene de unu nacio. Nuntempa ekzemplo estas la romancha lingvo, parolata en Svislando. Ghi havas plurajn dialektojn. Sub la gvido de profesoro Schmitt estis enkondukita "oficiala" romancha lingvo, kiu estas uzata en oficejoj kaj en amaskomunikiloj, dum la dialektoj estas daùre uzataj hejme.

En Norvegio malaperis la historia lingvo dum la kelkcentjara (1380 - 1814) dana okupacio, estante anstataùigita per la dan-norvega literatura lingvo, riksmghl. Post la ekesto de nacia memstareco ighis aktuala la problemo de norvega nacia lingvo. Fine de la 19-a jarcento ellaboris ghin la dialektologo Ivar Aasen surbaze de malnovnorvegaj dialektoj. Tiu chi nova literaturlingvo, landsmghl (aù njhnorsk) estas egalvalora al riskmghl kiel oficiala lingvo. Nuntempe ekzistas ech reformprojektoj plunormigi ambaù lingvojn tiel, ke ekestu unueca nacia lingvo, samnorsk.

Pri la akcepto de oficiala lingvo ghenerale ne decidas lingvistikaj, sed historiaj kaj politikaj kaùzoj, kion pruvas ekzempla kazo de la oficiala lingvo de Israelo. La sendenpenda shtato enkondukis post la jaro 1945 la "mortan" malnovhebrean lingvon, kiu servis kiel bazo por unueca shtata normlingvo, ivrito. Oni parolas pri la revivigo de la Hebrea, tamen pluevoluigita kaj reformita en vortaro kaj ortografio.

Tie, kie pluvivas pluraj nacioj kun diversaj etnolingvoj, ekestas lingvonormigo internacinivela. Tion oni povas diri pri la oficiala lingvo de Indonezio, Bahasa Indonesia. La lokaj lingvoj parolataj en multnombraj indoneziaj insuloj estas reciproke nekompreneblaj. Male al ceteraj koloniistoj, la Nederlandanoj ne devigis la koloniigitojn uzi la Nederlandan, ili tamen havis intereson pri enkonduko de unueca oficiala lingvo, kio ja estis grava kaj por klerigo kaj por kristanigo. La plej konata lingvo, uzata en lokaj komercaj kontaktoj, estas la Malaja. Komence de nia jarcento oni konstruis surbaze de la konataj vortradikoj gramatikon kaj vortaron de la Indonezia, kiu praktike estas identa kun la Malaja, sed la ortografio estas nederlandeca, dum tiu de la Malaja estas angleca. La normigita Indonezia komence estis uzata en lernejoj kiel instrulingvo. Post la sendependigho de Indonezio ighis la normlingvo grava politika ligilo. Nuntempe oni uzas dum la unuaj du lernojaroj ankoraù lokajn lingvojn, sed poste chiuj lernas en Bahasa Indonesia. Sekve estas la plejparto de la loghantaro dulingva. Proksimume 12 milionoj de la 165 miliona loghantaro de Indonezio jam parolas la normlingvon kiel gepatran. Ekzistas ech oficiala centro (siaspeca lingva akademio) por pluevoluigo de la unueca Indonezia.

En multaj afrikaj shtatoj, kiuj estis formitaj kiel kolonioj ofte sen respekti etnajn kaj lingvajn cirkonstancojn, estis enkondukitaj post ekskoloniigho afrikaj lingvoj. Tiel per registara dekreto ighis la Svahila oficiala lingvo de Tanzanio en la jaro 1967 kaj ekde 1970 ghi estas enkondukata kiel oficiceja kaj nacia lingvo en Kenio.

Konklude, sociaj kaj politikaj kaùzoj, laù kiuj ekestas nacioj kaj shtatoj, havas ankaù lingvajn konsekvencojn en lingvonormigo, ech lingvoplanado, nome kaj enkadre de unu nacio aù shtato (kiu povas esti plurnacia), kaj por la bezonoj de eksteraj kontaktoj internaciaj kaj intershtataj.

2.3. Lingvoj adaptitaj por internaciaj kontaktoj

praktike jam apartenas en la kategorion de planlingvoj, adaptante etnolingvojn celkonscie por internacia lingvouzo. Oni konas en tiu chi grupo ekzemple lingvojn de Basic-tipo, reformlingvojn, zonajn lingvojn, kompromis-lingvojn. Basic-lingvoj estas modifitaj etnolingvoj, kiuj uzas reduktitan vortaron de la koncerna etnolingvo kaj per parafrazado kaj kombinado de ties elementoj trovas proprajn esprimrimedojn. La ortografio, morfologio kaj sintakso de la etnolingvo restas konservitaj. La plej konata reprezentanto de tiu chi grupo estas Basic English ("Basic" estas samtempe mallongigo por British - American - Scientific - International - Commercial). Ghi estas la Angla lingvistike modifita de Charles K. Ogden. Li publikigis en 1925 kun Ivor A. Richards verkon pri semantikaj problemoj " The Meaning of Meaning", kiu okupighis pri elementoj kaj strukturo de vortsignifoj kun la celo trovi vortaran minimumon por difino de plej bezonataj nocioj. La aùtoroj trovis ch. 800 anglajn vortojn. Plu bazighante sur ili, konstruis Ogden en 1930 Basic English. Oni asertis, ke ne temas pri nova lingvo, sed pri metodo plifaciligi la lernadon de la Angla - por tiu, kiu ellernis Basic English, sufichas nur iom plulerni por regi la Anglan. Sed samtempe ghi estas propagandilo por uzado de la Angla en internaciaj kontaktoj.

La vortaro de Basic English konsistas el 850 anglaj vortoj en originala ortografia formo. Ili dividighas en tri grupojn:

a) substantivoj (things), el kiuj 400 gheneralaj (general), ekz. agreement, attraction, space, stone, kaj 200 pentreblaj (pictured), ekz. apple, bird, potato.

b) adjektivoj (shualities), 100 gheneralaj, kiel able, angrjh, broken, kaj 50 kontraùaj (opposites), ekz. bad, bitter, dear.

c) operaciiloj (operators), 100 vortoj, el kiuj 18 verboj: come, get, give, go, keep, let, make, put, seem, take, be, do, have, sajh, see, send, majh, will, plue prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, adverboj kaj pronomoj.

Al la baza vorprovizo alkalkulighas internaciaj vortoj kiel automobile, passport, police, hotel, plue ciferoj, nomoj de tagoj, monatoj ktp. kaj propraj nomoj. En la listo ne trovighas kunmetitaj vortoj, krome oni devas aldoni fakterminojn, se oni volas skribi sciencajn tekstojn.

Ekzemplo de parafrazoj: to descend = to come down/to go down, to participate = to take part, to think = to have opinion/to have idea/to have thoughts in one's mind, to wander = go from place to place without aim, bush = small tree, tjhrannjh = cruel government. Per tiaj parafrazoj transformighas la anglalingva frazo ekz. jene:

"The looking-glass on the wajh to the motion picture house had a fall after getting of the ship and is badljh broken." La angla originalo sonus: "The mirror dispatched to the cinema sustained serious damage through falling after disembarkation."

Dum malmultaj jaroj aperis konsiderinde granda kvanto da tekstoj en Basic English, kaj beletraj, kaj sciencaj, kaj didaktikaj tekstoj por instruado. En multaj landoj estis kursoj. Winston Churchill rekomendis en 1943 al la Brita Kabineto subteni Basic por helpi disvastigon de la Angla. La kritikistoj rimarkigas, ke Basic estas nur unu shtupo por atingi la normalan lingvouzon.

En multaj etnolingvoj oni poste ellaboris minimuman vortaron, necesan por lerni la fundamentojn de la lingvo. Tiaj sistemoj, kiel Francais Fondamental, Grunddeutsch, Basic Slovak kaj similaj, ne estas sur la sama lingvoplanada nivelo kiel Basic English, char ili nur reduktas vortaron al baza minimumo, ne celante esti memstara lingvo.

Krome ekzistas multaj provoj reformi gramatikon kaj ortografion de etnolingvoj, ekzemple pli ol cent reformprojektoj de la Angla. Kelkaj tiuj provoj estis prezentitaj ankaù en interlingvistika literaturo, kiel Simingsound (E. B. Johnston, 1960), Sistemizd English (Fiumedoro 1969), Soundwriting (Bivins, 1960) k. a.

Al zonaj lingvoj apartenas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj aù lingvoregionoj. La plej konataj estas tutgermanaj kaj tutslavaj projektoj, ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, sed ech nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias Molee (1902), "Universalsprghket" por skandinaviaj landoj de K.G.F.Kejhser (1918), "Euronord" por norda Eùropo de A. J. Pilgrim (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav Podmele (1958).

Kiel kompromis-lingvoj estas indikataj sistemoj, kiuj kombinas unu aù plurajn etnolingvojn. Iliaj aùtoroj ne strebas pri la plej ebla internacieco, sed respektas lingvomaterialon, kiu laù ilia vidpunkto estas grava. Dum la zonaj lingvoj kolektas materialon el unu lingvogrupo, la kompromis-projektoj kombinas materialon el diversaj grupoj. Tipa ekzemplo estas "Anglo-Franca" de Georg Henderson (1889), kiu uzas artikolon, pronomojn, adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn de la Angla kaj la reston de vortprovizo de la Franca. El la Angla kaj Hispana cherpas du projektoj: "Anglo-Lat" de Robert Monteiro (1967) kaj "Frendo" de Alonso Churruca (1966).

Iom apartan kazon en planlingvistiko reprezentas Loglan (Logical language). Ghi estas verko de James Cooke Brown, ellaborita surbaze de formala logiko por bezonoj de lingvistikaj teorioj de Edward Sapir kaj Benjamin Lee Whorf pri interrilatoj de lingvo, kulturo kaj mensaj procezoj, nome ke la pensado estas determinata per la koncerna lingvo. Tial, opinias Brown, povas la logika lingvo influi la pensadon, plifaciligante ghin. La logika lingvo do superus la etnolingvojn en la apercepteblaj lingvoprocedoj. La unua propono de internacia logika lingvo aperis en la jaro 1960 en la revuo "Scientific American" kaj oni vaste diskutis la problemon en "The international Language Review". La plua versio de la projekto estis publikigita en la jaro 1975 kaj ghi estas ankoraù plibonigata. Loglan havas kvin vokalojn kaj 16 konsonantojn, tri vortspecojn (t. e. propraj nomoj, 120 unusilabaj partikloj kaj 834 predikativoj) kaj 257 gramatikajn regulojn, ebligantajn formi gramatike korektajn frazojn. La predikativoj havas firman fonologian strukturon, reprezentantan certan agon en chiuj eblaj evoluperiodoj, ekz. DA = la unua evoluperiodo = subjekto, DE = la dua evoluperiodo = objekto, varieblaj estas pluaj periodoj DI, DO, DU. Ekzemple: Gluva = esti ganto, da gluva = estas ganto; gorma = esti pli varma, da gorma de = Hh estas pli varma ol Jh; kampe = acheti, da kampe de di do = Hh achetas Jh por Hh en H. La partikloj organizighas en logikaj kategorioj laùfunkcie, ekzemple lokaj VI, VA, VU, abstraktaj PO, PU, ZO... La vortprovizo enhavas ch. 4200 vortojn (funkciaj elementoj, primitivaj vortoj, predikativoj, internaciaj vortoj, sciencaj terminoj k. a.) Strukturo de la unuopaj vortoj estas konstruita tiel, ke ili enhavu certan procentajhon de fonemoj el chiuj grandaj lingvoj: 28% de la Angla, 25% de la China, 11% de la Hinda, 10% de la Rusa, 9% de la Hispana, po 6% de la Franca kaj de la Japana kaj 5% de la Germana. Do ekzemple la vorto por semajno estas "likta", cherpinte 2/3 de siaj fonemoj el la angla "week", 3/5 el la china "li bai", 3/7 el la japana "ishukan", 2/5 el la hinda "saptah" kaj 3/9 el la rusa "nedelja". La frazo " La Mark Twain bie le grada ge merka srite na le neveri nemni" (Mark Twain estas unu de la plej grandaj usonaj verkistoj de la 19-a jarcento) do estas internaciega, kunmetita el elementoj de la plej grandaj lingvoj, sed ne komprenebla de unuopaj lingvoparolantoj. Loglan estas en sciencaj rondoj ofte menciata kaj diskutata projekto, tamen destinita pli por scienca esploro ol por praktika lingvouzo. Diskutata estas ankaù propono de itala kibernetikisto Silvio Ceccato konstrui internacian helplingvon per kibernetikaj metodoj.


Testdemandoj

Pliprofundigo


loibut-s.gif


Pdoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank, el la libro "Enkonduka lernolibro de interlingvistiko", paghoj 18-24