1. LOKO DE INTERLINGVISTIKO EN LA SCIENCOJ

1.1. Lingvistiko

1.1.1. Difino kaj enhavo

Lingvistiko estas teoria humanscienco, esploranta ekziston, historion kaj funkciadon de homaj lingvoj. Oni priatentu du elementojn de chi (plej ofta) difino: temas pri scienco teoria - la lingvosciencisto do ne devas praktike regi plurajn lingvojn, due temas pri homaj lingvoj, ene de pura lingvistiko oni do ne interesighas pri mashinaj kodoj, nomataj ankaù lingvoj. Ghenerala lingvistiko okupighas kiel lingvoteorio pri la esenco de la lingvo kaj ghiaj kondichoj, pri la parolprocezo kaj ghiaj formoj. Kompara lingvistiko esploras komunajhojn kaj diferencojn en la lingvokonstruo, kutime ene de parenca lingvogrupo. Historia lingvistiko esploras devenon kaj evoluon de la lingvo. Oni povas esplori aù la nunan lingvostaton kaj lingvoformojn, tion faras sinkrona lingvistiko, aù staton de la lingvo en diversaj etapoj de ghia evoluo, tion faras diakrona lingvistiko. Strukturon de lingvoj en certa evolustadio kun helpo de sinkrona metodo priskribas priskriba lingvistiko, dum la normiga lingvistiko estas preskriba, ghi do ne nur konstatas, sed preskribas, direktigas la lingvouzon.

Lingvistikaj disciplinoj prilaboras unuopajn aspektojn de la lingvo. Fonetiko studas sonojn de la lingvo laù ilia materia vidpunkto, do akustikajn kaj artikulaciajn ecojn kaj shanghojn de vokaloj, konsonantoj, akcentoj, intonacioj kaj similaj elementoj. Fonologio studas la samajn elementojn laù la vidpunkto de ilia funkcio, do signifon de fonemoj kaj iliajn diferencojn enkadre de la lingva sonsistemo. Morfologio studas morfemojn, do lingvoelementojn, kiuj havas propran signifon (vortradikoj, finajhoj, afiksoj, partikloj), silaban konsiston de vortoj kaj ilian apartenecon al gramatikaj kategorioj (kazo, genro, numero, tempo ktp.). Sintakso okupighas pri kunmetado de vortoj en frazojn, pri rilatoj inter frazelementoj kaj enfraza vortordo. Leksikologio kompetentas pri vortprovizo - laù morfologia, sintaktika kaj semantika vidpunkto ghi esploras unuopajn vortspecojn (t. e. substantivoj, adjektivoj, verboj, prepozicioj ktp.), iliajn formon kaj signifon. Al ghi apartenas leksikografio kiel disciplino specialighanta pri konstruado de vortaroj. Ankaù semantiko apartenas al leksikologio, studante signifon de la vortoj, diversajn signifoshanghojn kaj similajn fenomenojn, kiel metaforojn, metonimiojn, sinonimojn, homonimojn, antonimojn k. a. Pri propraj nomoj (personaj, lokaj) specialighas onomastiko. Stilistiko okupighas pri elekto de lingvaj rimedoj por kunmeti tekstojn parolajn aù skribajn laù konkretaj bezonoj kaj kriterioj (skribajho aù parolajho familia, oficiala, scienca ktp.).

Diversaj kromdisciplinoj helpas al la laboro de aplikata lingvistiko: individuajn kondichojn de la parolo (paroli kaj kompreni) esploras lingvopsikologio kaj lingvofiziologio kun helpo de akustiko kaj anatomio. Pri diversaj parolperturboj interesighas psikiatrio, lingvopatologio kaj neùrologio. La teknikan flankon de interhoma komunikado esploras komunikadscienco, aldonighas informaciteorio kaj lingvokibernetiko kaj rilate al mashina prilaborado de la lingvo ankaù matematika lingvistiko, statistiko, komputistiko. Se temas pri lingvo kiel pensinstrumento, helpas filozofio kaj logiko, se pri koda hharaktero de la lingvo, taùgas semiotiko. Pri efikoj kaj rilatoj inter lingvo kaj lingvokomunumo okupighas lingvosociologio, kies najbaraj disciplinoj estas etnolingvistiko kaj lingvogeografio. Al diversforma lingvouzo aldonighas lingvoinstruado, lingvopolitiko, lingvoestetiko ktp. Lingvon de artaj kreajhoj priesploras literaturscienco, poetiko, artscienco. Tekstojn esploras filologio, ofte kunlabore kun historio kaj arhheologio. Lingvistiko do tushas chiujn humansciencojn kaj parte ech natursciencojn, char lingvaj esprimado kaj komunikado havas ege gravan rolon en la homa vivo entute. Al tiatipaj aplikadkampoj apartenas ankaù interlingvistiko.

1.1.2. Lingvo

havas ech centojn da diversaj difinoj. La chefajn trajtojn de la lingvo enhavas difino de Ferdinand de Saussure: "lingvo estas sistemo da signoj esprimantaj pensojn", kaj tiu de Adolf Erhart : "lingvo estas natura kodo, servanta por komunikado de certa homa komunumo". Gravaj ecoj de la lingvo estas ghia sistemeco, ghia koda - signa hharaktero, ghia komunikada funkcio en homa socio kaj la fakto, ke ghi estas instrumento kaj esprimilo de pensoj. Oni kutime uzas terminon "lingvo" por la enhavo kaj terminon "parolo" por la realigo de la lingvajho. La lingvo estas abstrakta sistemo, kiun oni realigas kaj konkretigas helpe de parolo. Tio rilatas al du flankoj de la lingvosigno (laù Saussure): ghia enhavo estas "esprimata" ("signifié") per "esprimanta" kodo ("signifiant"). La rilato inter ambaù flankoj estas pure arbitra kaj realighanta pro interkonsento ene de certa lingvokomunumo. Estas do hazardo, ke en diversaj lingvoj nomighas "domo" "Haus" aù "maison" aù "casa"; grave estas, ke la koncerna vorto estas uzata por esprimi la ideon "domo" ene de la lingvokomunumo germana, franca aù itala. Tiu chi fakto estas grava dum la lingvokonstruado kaj lingvoplanado.

Laù morfologia vidpunkto ekzistas kvin bazaj tipoj da lingvoj. Preskaù neniu lingvo, nek planlingvo, estas tipologie pura, ghi havas nur la plejmulton da elementoj de certa tipo. Dum sia evoluo povas lingvoj ech tiom shanghighi sekve de diversaj influoj, ke ili transiras al alia morfologia tipo. Izoliva (aù: analitika) tipo karakterizighas per neshanghantaj, prefere unusilabaj vortoj. Gramatikaj kategorioj aù ne ekzistas, aù esprimighas helpe de apartaj vortetoj (prepozicioj, artikoloj, pronomoj, helpverboj ktp.). La vortordo en la frazo estas fiksa. Vortoj povas transiri de unu vortspeco al la alia, novaj vortoj ekestas per kunmetado. Al izolivaj lingvoj apartenas ekz. la china, la Vietnama, polineziaj lingvoj, sed tre izoliva estas ankaù la Angla kaj la Franca. Aglutina tipo uzas diversajn afiksojn, kiuj aldonighas tiel, ke la limo inter vortradiko kaj afikso restas rimarkebla. Chiu gramatika kategorio kaj chiu gramatika formo havas propran afikson, tial ne ekzistas helpverboj. Laù la fonema aspekto de vortradiko ekzistas t. n. vokala harmonio en afiksoj. Ne ekzistas genro, substantivoj kaj adjektivoj ne kongruas gramatike. Lingvoj de aglutina tipo estas ekz. la Turka, la Tatara, la Hungara, la Armena, la Persa, la Kechua, mongolaj lingvoj. Fleksia tipo ankaù uzas afiksojn, sed tiuj estas firme algluitaj al la vortradiko, oni do ne chiam rekonas la limon. Unu afikso povas servi al pluraj gramatikaj kategorioj kaj por la sama gramatika signifo povas male ekzisti pluraj afiksoj. La vortradiko povas fonetike shanghighi. Ekzistas helpverboj, kazo kaj nombro, kongruo de substantivoj kaj adjektivoj, kongruo de subjekto kaj predikato, la vortordo ne estas fiksa. Originale apartenis al tiu chi tipo chiuj hindeùropaj lingvoj, sed multaj perdis fleksion. Plej konataj fleksiaj lingvoj estas la slavaj, la baltaj, la Latina, la Greka. Introfleksiaj lingvoj enhavas fonetikajn shanghojn ene de la vortoj por esprimi gramatikajn kategoriojn kaj por derivi novajn vortojn. Apartenas tien ekz. la semidaj lingvoj. Sintetika tipo esprimas gramatikajn kategoriojn per kunigo de du plensignifaj vortoj en unu tuton. Ghi estas ofta che afrikaj kaj aziaj lingvoj, sed ankaù ekz. la Germana uzas sintetikan principon dum vortkreado.

1.1.3. Historio de lingvistiko

Unua faka priskribo de la lingvo okazis en Hindio en la 5-a jc. a. K. Konatas precipe la gramatiko de Panini. En antikva Grekio lingvistike komentis Aristarchos en la 2-a jc. a. K. homerajn eposojn. Pri lingvofilozofio jam antaù li interesighis Plato kaj Aristoteles. Sub greka influo oni gramatikumis en antikva Romo - la gramatiko de Varro estas el la 1-a jc. a. K. La mezepoko interesighis precipe pri lingvofilozofio, ekzistis skolo de realistoj, reprezentita de Duns Scotus, kaj de nominalistoj chirkaù Guillaume d' Ockam. Realistoj asertis, ke nocioj reale ekzistas, nominalistoj opiniis, ke ekzistas nur ajhoj, dum nocioj estas homaj kreajhoj. Preskaù chiuj mezepokaj prilingvaj verkoj temis pri la Latina, nur en la 14-a jc. skribis Dante pri la Itala, menciante ankaù aliajn latinidojn. Dum renesanco oni pristudis krom la Latina kaj la Greka ankaù la Hebrean, la Armenan kaj aliajn lingvojn, precipe pro historiaj kaj etimologiaj kialoj. Krome ekestis normigaj gramatikoj de etnolingvoj, kiuj ighis simboloj de novaj nacioj. La preskriba gramatiko havis praktikan valoron ankaù por libropresistoj, kiuj bezonis unuecigitan lingvonormon. En la 17-a jc. aperis pluaj gramatikoj kaj chefe vortaroj de etnolingvoj. Menciindas la franca gramatiko de Port Rojhal el la jaro 1660. En la 18-a jc. regis en la lingvoesplorado filozofia racionalismo kaj enciklopediismo, oni teoriumis pri la natura origino de la lingvo. Ghenerale kristalighis ghis la dua duono de la 18-a jc., do en t. n. antaùscienca epoko, tri lingvistikaj direktoj: (1) la retoriko - gramatika, uzata por la bezonoj de literatura lingvo, el kiu oni derivis normativan gramatikon, celante raciigi ghin en logikan kaj kodigitan sistemon, (2) la filozofia, studanta rilatojn inter lingvo, pensado kaj obejktiva realajho, (3) la historia, interesighanta pri deveno de la lingvoj kaj iliaj genetikaj rilatoj.

Ekde la dua duono de la 18-a jc. oni povas paroli pri scienca lingvistiko, kiam eùropanoj, chefe Friedrich Schlegel, Franz Bopp kaj Rasmus Rask ekinteresighis pri sanskrito kaj pri komparo de hindeùropaj lingvoj. La kompara metodo, laboranta ne kun izolitaj vortoj, sed kun tutaj lingvostrukturoj kaj sistemoj, estas ankaù bazo de historia gramatiko, kies fondinto estis Jacob Grimm. Li formulis la unuajn fonetikajn leghojn por la germana lingvo. Komence de la 19-a jc. estis fama lingvoteoriisto Wilhelm von Humboldt kiel kreanto de kompleta lingvoteorio. Ghiaj precipaj tezoj estis jenaj: (1) la lingvo estas reflekto de homa animo samkiel ekz. arto, ghi estas esprimo de maniero vidi la mondon, (2) la lingvo estas esprimilo kaj karakterizilo de la nacio, (3) ekzistas interna lingvoformo, t. e. imago de koncerna lingvokomunumo, kaj ekstera lingvoformo, t. e. fonetika, morfologia ktp. flanko de la lingvo.

En la duono de la 19-a jc. eniris humansciencojn pozitivismaj teorioj de August Comte kaj evoluteorioj de charles Darwin. Pozitivisman lingvistikon fondis August Schleicher, komprenante lingvojn kiel vivantajn organismojn. Sekvoj de tia lingvokompreno estis (1) transpreno de natursciencaj metodoj kaj terminologio, (2) detala analizo de lingvofenomenoj, precipe de fonetikaj shanghoj, (3) serchado de naturaj leghoj, kiuj determinas lingvoevoluon, kaj de la pralingvoj. Al kontraùloj de Schleicher apartenis ekz. Hugo Schuchardt, kiu havis propran teorion pri lingvaj shanghoj, nome ke ili disvastighas kvazaù akvaj ondoj (ondoteorio). Fine de la 19-a jc. ekestis en Germanio jungramatika skolo, fondita de Hermann Osthoff kaj Karl Brugmann. Laù ilia teorio (1) la lingvo estas memstara fenomeno ekzistanta nur kune kun la homa subjekto, (2) la lingvo havas flankon kaj psikan, kaj fizikan, (3) pli grave ol rekonstrui pralingvon estas studi etnolingvojn kaj iliajn dialektojn, (4) fonetikaj shanghoj estas mekanikaj, influataj de analogio, sendependaj de homa individuo. La tezon de mekanikaj fonetikaj shangoj kritikis ekz. Hermann Paul, kiu substrekadis la psikoanalizon de lingvaj fenomenoj. La psikan kaj individuan faktoron de la lingvo pristudas precipe dialektologio, reprezentita fine de la 19-a jc. per Graziadio Isaia Ascoli, Gaston Paris kaj Pierre Rousselot. En la 19-a jc. la lingvistiko konstituighis kiel memstara, grandparte historia disciplino, prefere studanta eksteran lingvoflankon kaj neglektante la homan faktoron.

La 20-a jarcento alportas chiam pluajn lingvistikajn teoriojn kaj terminologiojn. Psikolingvistiko estis reprezentata de Wilhelm Wundt kaj Henri Delacroix, kiuj esploris la rilatojn inter lingvo kaj pensado, do transiron de ideoj en lingvan esprimon. Psikolingvistoj, ekz. Albert Sechehaye, multe studis sintakson kaj semantikon. Idealisma skolo estis orientita sociologieme kaj estetikeme, substrekante rilaton inter lingvoevoluo kaj kulturo. Pri parenceco de lingvo kaj arto skribis Benedetto Croce. Pri stilistiko okupighis Karl Vossler, vidante lingvon kiel procezon de kreado kaj evoluo. Novlingvisma skolo, fondita de Mateo Bartoli, sintezis klasikan komparan lingvistikon kaj kunlaborigis lingvistikon kun aliaj humansciencoj, ekz. kun literaturscienco, historio, arhheologio kaj estetiko. Sociologia franca skolo estis reprezentata de Antoine Meillet kaj Joseph Vendryes, vidante en la lingvo precipe socian fenomenon dependan de la homaraj sociaj kondichoj, malpli de la homa individuo, kiu ja adaptas sian lingvajhon al la bezonoj de la lingvosistemo. Proksiman, marksisme orientitan direkton reprezentis Marcel Cohen. Nova metodo de la studado de vivantaj etnolingvoj estas esploro de dialektoj laù antaùpreparitaj demandiloj kaj ilia topografia bildigo en lingvoatlasoj- lingvogeografio, fondita de Jules Gilliéron. Strukturalisman sinkronan lingvistikon fondis Ferdinand de Saussure, aùtoro de kompleta lingvoteorio, kiun transprenis la hodiaùa lingvistiko. Krom la supre menciita teorio pri arbitreco de signo, diferenco inter lingvo kaj parolo, pri diakrona kaj sinkrona lingvostudado ktp. li aljughis studadon de lingvaj signoj al semiologio. Li krome diferencigis eksteran lingvistikon (por studi rilatojn inter lingvo kaj socio) desde interna lingvistiko, studanta la lingvosistemon mem. Liaj teorioj inspiris Pragan Lingvistikan Skolon, al kiu apartenis Jean Baudoin de Courtenay, N. S. Trubeckoj, Vilém Mathesius k.a. Tiu chi skolo fondis fonologion kiel novan disciplinon, precipe sinkronan. Parencan, t.n. glosematikan skolon reprezentis Luis Hjelmslev, kiu kritikis troigon de fiziologiaj, psikologiaj kaj aliaj metodoj ene de lingvistiko. Laù li havas chiuj lingvoj komunan strukturon, kies objektiva priskribo estas la chefa tasko de lingvistiko. Strukturalismon en Usono flegis Edward Sapir, uzante terminon "patterns" (modeloj) por priskribi internajn lingvoelementojn el psikologia vidpunkto. Tiun chi procedon,"mentalismon" kritikis Leonard Bloomfield, kiu kontraùstarigis sian "mekanismon" por priskribi lingvon surbaze de difineblaj faktoj. Laù li kaj lia skolo konsistas parolo el stimuloj kaj reagoj, ekzistantaj ene de homa socio. Oni analizas la parolon helpe de substituo de unuopaj elementoj pere de samkvalitaj elementoj. Generan lingvistikon lanchis Noam chomskjh. Laù lia teorio etas parolo ekstera strukturo, per kies transformo oni venas al interna strukturo. Eblas ellabori sistemon de precizaj reguloj, laù kiuj oni generas gramatike ghustajn parolojn. Tion povas fari ech mashino, ricevinte oportunajn regulojn. Tiaj matematikaj kaj aliaj natursciencaj metodoj estas chiam pli ofte uzataj ankaù en nuntempa lingvistiko.

1.2. Interlingvistiko

1. 2. 1. Difinoj kaj objekto

La termino "interlingvistiko" videble devenas de la indiko "interlingua", do "internacia lingvo", kiun uzis Giuseppe Peano en la jaro 1903. La reprezentanto de naturalisma lingvistika skolo Jules Meysmans publikigis en 1911 artikolon "Une science nouvelle" en la revuo "Lingua internationale", kaj proponis nomi "interlingvistiko" sciencon, kiu esploras naturajn leghojn de formado de gheneralaj helplingvoj. Li starigas demandon, chu ankaù artefaritaj lingvoj povas ighi objekto de scienca esploro. Char plejmulto da tiaj lingvoj apenaù trapasis la stadion de projekto, ili ja ne povas esti esplorataj kiel funkciantaj etnolingvoj. Meysmans rekomendas okupighi pri artefaritaj lingvoj nur en la kunteksto kun internaciaj etnolingvoj kaj transpreni ties esplormetodojn. Interlingvistiko en la kompreno de Meysmans do pritraktas chiujn internaciajn lingvojn, precipe naturajn kaj aldone artefaritajn. Klopodoj konstrui artefaritan lingvon ( sub diversaj nomoj, ekz. "universala", "tutmonda", "helpa", "internacia" ktp.), do lingvokonstruado kaj lingvoplanado ekzistis jam ekde antikva epoko, sed ne ligite ekskluzive kun lingvistiko aù ech kun aparta scienco, interlingvistiko. Ghi ekzistis kvazaù subkonscie kiel parto de diversaj filozofiaj, politikaj, lingvistikaj kaj aliaj esplorkampoj.

Pri interlingvistiko kiel memstara disciplino de lingvoscienco okupighis en la tridekaj jaroj Otto Jespersen. Li difinis ghin kiel lingvistikan branchon, kiu esploras strukturon kaj bazan koncepton de chiuj lingvoj, celante starigi normojn por interlingvoj, t. e. artefaritaj helplingvoj por skriba kaj parola komunikado inter homoj, kiuj ne povas interkomprenighi per propraj gepatraj lingvoj. Laù tiu chi koncepto interlingvistiko interesighas pri espoloroj de la problemoj de konstruo, historio kaj funkcio de planlingvoj, kiujn ghi vidas kiel lingvojn internaciajn kaj artefaritajn.

Pri artefariteco en la lingvoj oni trovas menciojn jam che pli fruaj lingvistoj, sed la koncepto de artefariteco estas diversa - oni komprenas per ghi jen lingvonormigon, jen konstruadon de planlingvoj. Germanisto kaj jungramatikisto Hermann Paul mencias en sia laborajho "Principoj de historio de la lingvo" en 1880 "artefaritajn lingvojn". Diferencon inter naturaj kaj artefaritaj lingvoj li komparas kun dialekto kaj normlingvo - la unuan oni regas ekde infanagho, la duan oni devas lerni. Pri artefariteco parolas en 1889 Jean Baudoin de Courtenay ligite al Volapük, la unua funkcianta planlingvo. Fakte jam en 1887 starigis Amerika Filozofia Societo komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapùk kaj dum la esploro eniris diskuton kun la Londona Filozofia Societo pri lingva kaj socia flankoj de internacia komunikado. Pri internaciaj lingvoj skribis Hugo Schuchardt, opiniante, ke al starigo de monda lingvo kondukas praktikaj bezonoj de la homaro. Kompara historia lingvistiko, kiu klopodas rekonstrui pralingvon, povas, laù Schuchardt, uzi siajn metodojn por konstrui bezonatan internacian lingvon.

En la dudeka jarcento interlingvistiko alproksimighis ankaù al lingvotipologio kaj lingvokomparado, tial la laboroj de E. Sapir, M. Swadesh kaj W. Collinson, gvidataj de IALA (International Auxiliary Language Association) en tridekaj jaroj okupighis pri fundamentoj de eùropaj lingvoj, konstruonte sur la esplorita bazo novan helplingvon. Internacionalismoj, do komunaj elementoj en etnolingvoj, ighis grava esplorobjekto kiel estonta bazo por planlingvo.

Ekde la dudekaj jaroj ekzistis en la soveta lingvoscienco esploro de problemaro ligita al diversaj lingvoj en interetna komunikado kiel principa enhavo de interlingvistiko (sen nomi ghin tiel). Soveta sciencisto E. F. Spiridovich en la tridekaj jaroj konstatas, ke en lingvistiko hejmighas ideoj pri krea procedo en la lingvo, pri ghiaj konsciaj shanghoj, do lingvoesplorado - analizo estas anstataùigata per lingvokreado - sintezo. Ekestas lingvoteknologio, celanta (1) krei internacian helplingvon kaj (2) raciigi kaj perfektigi naciajn - literaturajn lingvojn.

Simile al la koncepto de Jespersen, Dénes Szilágyi difinas en 1931 interlingvistikon kiel sistemon de teorioj kaj teknikoj, servantaj al produktado de interlingvoj. Li distingas interlingvistikon gheneralan por historia kaj kompara studoj de interlingvoj, kaj interlingvistikon normativan. Samjare formulis sian difinon C. W. von Sydow dum la dua internacia kongreso de lingvistoj, dirante, ke la kreo de internacia lingvo bezonas specialan lingvistikan disciplinon. W. J. Manders en 1950 vidas en interlingvistiko tiun branchon de la lingvoscienco, kiu celas trovi la plej kontentigan solvon de la planlingva problemo. H. Ölberg (1954) diras, ke interlingvistiko okupighas pri internaciaj, t. e. artefarite konstruitaj lingvoj. Laù Eugen Wüster (1955) interlingvistiko, kiun li komence nomas "sinteza lingvistiko", ne nur konstatas, sed konscie influas la evoluon de la lingvo. (Li proponas terminon "planlingvo" anstataù "artefarita" aù "artefarite konstruita" lingvo.) V. Tauli (1968) emfazas la apartenon de interlingvistiko al aplikata lingvistiko - ghi sisteme studu la celojn, principojn, metodojn kaj taktikojn de lingvoplanado. La lingvoplanado mem okupighu pri (1) reguligo kaj evoluigo de ekzistantaj lingvoj, (2) pri la kreado de novaj lingvoj regionaj, naciaj kaj internaciaj. En 1971 A. D. Shvejcer difinas lingvoplanadon kiel konscian influon sur la lingvajn shanghighojn, alproksimigante ghin al lingvopolitiko kaj lingvokonstruado. La lingvomodeligan aspekton emfazas P. N. Denisov, konsiderante la interlingvistikon kiel antaùkibernetika lingvomodeligo. Laù la "Meyers Neues Lexicon" (1973) temas pri lingvistika disciplino kreita komence de chi-jarcento, studanta strukturojn de grandaj mondaj lingvoj kun celo krei bazon por kostruo de internacia lingvo.

Pli vaste vidas la enhavon de interlingvistiko O. S. Achmanova (1966): ghi estas brancho de lingvoscienco, kiu studas diversajn problemojn ligitajn kun la kreado kaj funkciado de diversaj helplingvoj inkluzive de aùtomataj inter-lingvoj. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto el la jaro 1970 diras, ke interlingvistiko estas scienco, esploranta la kondichojn sociologiajn, kulturajn kaj lingvistikajn de komuna norma lingvo, uzota en la internaciaj rilatoj. Alian enhavon donas al interlingvistiko Mario Wandruszka en 1971, komprenante sub tiu nomo esplorojn de etnolingvaj kontaktoj ghenerale, do kontrastivan aù komparan lingvistikon. La granda soveta enciklopedio el la jaro 1979: Interlingvistiko estas lingvistika brancho, kiu studas problemojn lige al kreado kaj funkcio de diversaj rimedoj de internacia komunikado, ekz. problemojn de sociolingvistiko, bilingvismo, multlingveco, programlingvoj, kreado de kodoj kaj skribsistemoj, komunikadon de homo kun mashino.

István Szerdahelyi skribas en sia "Enkonduko en la interlingvistikon" en 1979: " La aplikita lingvistiko devis rimarki, ke la nuna interlingva problemo estas novtipa demando, kreita de la moderna socio, de la evoluado de la tekniko, kiun ne plu eblas solvi per klasik-tradiciaj rimedoj. Oni devas apartigi novan disciplinon, kies tasko estu ghuste la solvado de la interlingva problemo. Tiu nova brancho de la aplikita lingvistiko nomighas interlingvistiko. La interlingvistiko devas trovi la respondon al la demando: kiu lingvo solvu la problemon: chu nacia aù internacia; chu estinta, estanta aù estonta; chu etna aù artefarita?" Li inkluzivas en interlingvistikon lingvopolitikon kaj lingvoplanadon, starigante ilin proksime al sociolingvistiko, psikolingvistiko kaj lingvomodeligo.

Detlev Blanke en 1985 difinas interlingvistikon kiel interdisciplinan lingvosciencan branchon, esplorantan internacian lingvan komunikadon kun chiuj politikaj, ekonomiaj, lingvistikaj, informaciteoriaj kaj aliaj aspektoj. Laù Blanke tamen estas la chefa laborkampo de interlingvistiko problemaro de planlingvoj, nome pro jenaj kialoj: (1) La ekesto de interlingvistiko kiel scienca disciplino estas intime konektita kun la evoluo kaj historio de planlingvoj. Multaj interlingvistikaj problemoj, kiuj ne estas rekte ligitaj kun planlingvoj, estis malkovritaj kaj difinitaj ghuste dank' al planlingvoj. (2) La planlingvoj estas antaù chio produkto de interlingvistikaj klopodoj, nome rimedo por plifaciligi la internacian komunikadon. (3) Ke la planlingvoj kontentige funkcias kiel ilo de internacia komunikado, estas pruvebla teorie kaj praktike. Ili formas tiel alternativon al aliaj modeloj de raciigo de la internacia komunikado (ekz. enkoduko de unu, du aù pluraj etnolingvoj kiel devigaj internaciaj lingvoj, perkomputila tradukado ktp.) aù estas kombineblaj kun ili. (4) La plejmulto de interlingvistika literaturo - 60% - estas publikigita en planlingvoj. Elcherpigaj interlingvistikaj esploroj ne eblas sen prikonsideri planlingvan literaturon. (5) Preskaù chiuj interlingvistoj, aktivaj en la difinita kampo, scipovas planlingvojn. Blanke ankaù difinas esperantologion kiel memstaran parton de interlingvistiko.

S. N. Kuznecov (1987) opinias, ke interlingvistiko pritraktu interlingvajn kontaktojn kaj internacian lingvon kiel ilon de tiuj chi kontaktoj. Al la esplorkampo de interlingvistiko do apartenu problemoj de multlingveco, planiteco de naciaj lingvoj, uzado de interetnaj lingvoj kaj planlingvoj. Ne apartenu tien programlingvoj por komputiloj, etnolingvoj kiel identigiloj de sociaj grupoj ktp. Komprenante interlingvistikon kiel lingvistikan branchon, li subdividas ghin analogie al lingvistiko en interlingvistikon gheneralan kaj specialan. Ghenerala interlingvistiko interesighu pri monda lingvosituacio, pri multlingveco kaj ghia evoluo, pri tipoj kaj niveloj de internacia komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj ekesto de internacionalismoj, pri klopodoj solvi la internacian komunikadproblemon helpe de kaj naturaj lingvoj, kaj planlingvoj. Laù Kuznecov apartenas al ghenerala lingvistiko ankaù teorioj de internaciaj naturaj kaj artefaritaj lingvoj, kaj al la lasta teorioj de lingvoprojektado kaj de lingvofunkciado. Al speciala interlingvistiko apartenas teorioj de unuopaj planlingvoj, do ankaù esperantologio. Krome estas interlingvistiko ligita al multaj aliaj sciencoj laù specialigho en unuopaj esplorkampoj, kiel lingvopolitiko, lingvopedagogio, sociologio, lingvofilozofio, dokumentadscienco, semiotiko - speciale terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj.

Nove (1992) rimarkigas Werner Bormann, ke planlingvistiko estas tro malvasta intereskampo de interlingvistiko, ech kun aldono de novaj esplorceloj kiel uzo de interlingvo kiel referenc- kaj pontolingvo, en lingvoorientiga instruado kaj simile. Al sciencaj laboroj super la lingvo adiciighas temaro literaturscienca, lingvosociologia, lingvopolitika kaj aliaj. Sub la interlingvistikan temaron do laù la nuntempa kompreno apartenu ankaù problemoj filologiaj. Ekzistas proponoj de Helmar Frank, Yashovardhan kaj Vera Barandovská (1991) apartigi la literatursciencajn kaj planlingvo-movadajn problemojn tiel, ke ili apud interlingvistiko formu parton de interfilologio.

La plej disvastigita kompreno de la enhavo de interlingvistiko restas tamen ligita al la internacia lingvo kaj al aro da problemoj, kiuj apartenas al ties uzado en plej diversaj sciencaj kaj praktikaj kampoj. Tia difino malfermas vastajn eblojn por nelingvistikaj sciencoj enplektighi kaj kontribui al interlingvistikaj esploroj.

1.2.2. Lokigo en la sciencoj

Interlingvistiko povas deklari sin scienco nur, se ghiaj problemoj estas solveblaj enkadre de la sistemo de la sciencoj. Almenaù parto de la sciencaro bazighas sur aksiomoj. Tia scienco posedas malmulton da firmaj eldiroj, el kiuj oni povas derivi chiujn aliajn validajn eldirojn de la koncerna disciplino. Formale transformighas aksiomoj laù certaj reguloj, validaj kaj en la scienco mem, kaj en la helpsciencoj. La aksiomoj enhavas kategoriojn, karakterizajn por la koncerna scienco, kaj aliajn nociojn, kiuj apartenas ankaù al la helpsciencoj (ghuste tial ili estas helpaj sciencoj). Kiel elira scienco, mem ne havanta iun ajn helpsciencojn, estas pritraktata la logiko - ghi do estas helpscienco de chiuj sciencoj - almenaù de tiuj, kiuj estas logike starigeblaj sur propraj aksiomoj. Unu el eblaj envicigoj de interlingvistiko en tian sciencsistemon estas ene de la lingvistika kadro, influata per logiko, matematiko kaj psikologio, sen prikonsideri ghian sociologian fonon. Tiun vidpunkton montras la grafikajho de Helmar Frank el la jaro 1985, kiam li enshovis la interlingvistikon en sian sistemon de aksiomhavaj sciencoj jam publikigita en 1966. Sed jam tiam li reliefigis, ke ne chiuj sciencoj strebas aù povas strebi al starigo sur aksiomojn, sed nur la struktursciencoj (formala logiko kaj matematiko), la novepokaj natursciencoj kaj la kibernetiko, do tiuj sciencoj, kiuj kulminas en kalkuloj kun la celo, antaùkalkuli estontecon aù efikon de teknika konstruajho (t.e. la sciencoj nomitaj "nomotetaj" de la filozofo Windelband). Tion ne celas la humanistikaj sciencoj (la "idiografaj" en la terminologio de Windelband), kies celo estas i.a. ekkompreni la ghisnunan evoluon. Se ekzemple la lingvistiko esploras la evoluon de la hindeùropa lingvaro kaj se la interlingvistiko strebas kompreni la ekeston de planlingvoj, ili apartenas al la humanistikaj sciencoj kaj tie ne povas preteratenti sociologiajn ekkonojn. Interlingvistiko do trovas du lokojn en la sistemo de la sciencoj. Parte ghi sendube daùre apartenos al la humanistika lingvistiko. Sed ghi ankaù povas preteratenti historian evoluon kaj ties sociologiajn kaùzojn kaj strebi al aksioma bazo de lingva komunikado kaj de planlingvokonstruado; per tiu (ghis nun malpli evoluinta) parto ghi apartenas al la sistemo de la nomotetaj sciencoj - speciale al la humankibernetiko. Tion respektas la sciencoklasigo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, laù kiu chi tiu strukturighas dekomence (1983) per la po tri nomotetaj kaj idiografaj sekcioj de la dua grafikajho kaj flegas interlingvistikon (same kiel psikologion, klerigsciencon kaj lingvistikon) kaj per sia humanistika, kaj per sia kibernetika sekcio.


1.2.3. Interlingvistiko kaj kulturo

En la monografio pri kulturo kaj internacia lingvo de William Auld trovighas multaj pensigaj ideoj. La plej grava el ili estas, ke chiu lingvo posedas kulturon, aliel ghi ne estus lingvo. La lingvo ne povas esti memstara natura fenomeno, char ghi ligighas al homo kaj al la kulturo de la homo. Nura lingvo sen kultura fono praktike neekzistas, same kiel ne ekzistas homo staranta ekster sia kulturo. La vorto kulturo implicas la tutan gamon de la homaj aktivecoj, kiel historion, geografion, religion, teknikon, arton, civilizon kaj antaù chio la lingvon, per kiu la kulturo esprimighas. Depende de la lingvo do la kulturo kreis la homon. Oni substrekas, ke la kulturon ne eblas disigi disde ghia chirkaùajho; de la loko, kie oni parolas la lingvon kaj de la koncerna nacia identeco. La nacilingva "tono" estas karakteriza kaj ne chiam rekonebla de eksterlandanoj. Sed eblas paroli ankaù pri supernaciaj lingvo kaj kulturo, ekzemple se al la ghenerale parolata angla lingvo aldonighas naciaj akcentoj de Usono, Britio, Aùstralio kaj simile. La internacian planlingvon, kiun oni parolas en chiuj mondpartoj, akompanas internacia kulturo, al kiu kontribuadas la unuopaj parolantoj. La originala literaturo kaj parolantaro de la internacia lingvo donas al ghi spiritan identecon, kiu povas esti nek nacia, nek loka - evidente la loko de la internacia lingvo estas la tuta terglobo. Ghi tamen dependas de la socia medio. Por la plejmulto da homoj, kiuj parolas internacian lingvon, ghi estas la dua lingvo, sekve ekestas kultura dulingveco kaj alproprigo de la dua kulturo. Tiu chi internacia kulturo estas bazita ne nacie, sed tutmonde, ne geografie, sed spirite, ech ideologie.

Chiu aparta kulturo estas afero de eduko. La limojn de tiu edukado difinas unuavice la kapablo de la individuo kaj duavice lia deziro edukighi. Oni povas pli aù malpli konscie alighi al tia aù alia kulturo. Pro tio, ke la kulturo estas kreita kaj disvastigita per edukado kaj konscia kaj nekonscia, ghi estas artefarita. Shangante la premisojn de iu socio, oni povas shanghi ankaù la kulturan koncepton. Same kiel nuntempe universalighas la civilizo pere de internaciaj kontaktoj, universalighas ankaù la kulturo. Al la internacia lingvo oni tamen ofte rifuzas kulturecon, char por la artefaritaj kulturaj lingvogrupoj oni starigas grupojn politikajn. La lingvoj ighas simboloj de politika unueco de nacioj kaj shtatoj, kaj samtempe ilies politika batalilo, char la akcepto de ies lingvo implicas akcepton de ties kultura tradicio. Al la planlingvoj evidente mankas richa nacikultura tradicio. Multaj opinias ilin nuran solvon de praktika komunikadproblemo. Praktikaj homoj, cetere, en konkretaj situacioj ne interesighas pri la kultura valoro de iu ajn lingvo inkluzive la propra etnolingvo. La afero gravas en specife kulturaj medioj. La kulturo de la internacia lingvo estas inkluziva anstataù ekskluziva, ne celante esprimi apartajhojn de certaj grupoj, sed chion, kio estas komuna al chiuj homoj en chiuj mondpartoj. La uzantoj de la internacia lingvo estas homoj kulturaj, posedante apud sia nacia kulturo ankaù kulturon tuthomaran, kies esprimo la lingvo estas, ili do bazigas sian kulturecon sur la inkluzivaj faktoroj.

La internacia kulturo povas esti samricha kiel kulturoj naciaj, char ghi dependas de la homoj, kiuj ghin posedas. Same kiel oni kutimas laùdi anglan lingvon, ke ghi kapablis engluti multajn fremdlingvajn, precipe koloniajn esprimojn, oni povas aprezi la lingvon internacian, kiu estas la sintezo de la kulturoj de siaj parolantoj. Ghi estas precize tiel kultura, kiel la homoj ghin uzas. Kvankam la internacia lingvo ne posedas politikan forton, ghi posedas politikan signifon, kontaktighante homojn el diversaj mondopartoj. Rilatoj inter interlingvistiko kaj kulturo do estas esplorindaj koncerne de diferencoj inter kulturoj naciaj - ekskluzivaj, kaj la kulturo internacia - inkluziva, ambaù perataj pere de siaj lingvaj rimedoj. Esplorindas, kiel al la internacia kulturo, staranta en la fono de internacia(j) lingvo(j), kontribuas chiuj ghiaj uzantoj.

1.2.4. Interlingvistiko kaj semiotiko

Chiu lingvo povas esti konsiderata kiel sistemo de signoj. Ghi enhavas esprimebenon kaj enhavebenon, reprezentantan aron da esprimeblaj nocioj. Ambaù ebenoj rezultas el organizita sistemo de materio kaj konsistas el substanco kaj formo. Esprimformo konsistas el fonologia sistemo, vortprovizo kaj sintaksaj reguloj. Helpe de esprimformo eblas generi diversajn esprimsubstancojn, do vortojn kaj tekstojn. Por ke tiuj chi estu kompreneblaj, necesas ilia ligo al enhavo, kies materio estas la fizika kaj mensa tutajho, organizita en lingvan formon. Diversaj ebloj organizi la enhavon varias de lingvo al lingvo, ofte ankaù laù tio, chu oni uzas lingvajhon chiutagan, sciencan, artan ktp. Chiu lingvouzo do reprezentas certan mondpercepton, laù kiu la lingvo strukturighas. Esprimenhavo poste reprezentas la sencon de unuopaj esprimoj, kiujn oni komunikas pere de esprimsubstanco.

Se oni volas konstrui lingvon, necesas respekti tiujn chi mekanismojn kaj precipe la duoblan lingvoniveladon: surbaze de leksemoj korespondas enhavo al formo (ekz. la leksemo "dom" enhavas signifon de konstruajho, konkretajho, objekto ktp., la morfemo "oj" indikas substantivon kaj pluralon), sed la unuopaj fonemoj estas arbitraj, do "d", "o" kaj "m" ne estas elementoj de senco "konstruajho", "objekto" ktp. Tiu chi duobla lingvostrukturigo ne estis chiam respektata, precipe ne che aprioraj lingvoj. Aùtoroj de diversaj universalaj filozofiaj lingvoj, chefe en la 17-a jarcento, ofte kredis je eblo esprimi nociojn rekte per fonemoj aù grafemoj. Multaj aliaj sistemoj strebis pri ekvilibro inter signo, realeco kaj nocio. Naturaj lingvoj funkcias surbaze de reguloj, kiuj adaptighas al diversaj parolsituacioj kaj kuntekstoj, kio siavice ebligas variigi la signifon de vortoj kaj parolturnoj. Kelkaj projektoj de universalaj lingvoj, pretendante esti perfektaj, forigis tiun chi pragmatikan aspekton de la lingvo, dum aliaj klopodis konservi ghin. Kvankam la parolata lingvo ne estas la plej perfekta esprimilo de chiuj realaj psikologiaj nuancoj (oni ne povas ekz. precize pervorte priskribi diversajn odorojn aù sentojn), ghi estas la plej grava el semiotikaj sistemoj. Tiam preskaù chiu konstruanto de planlingvo prenas la naturan lingvon kiel modelon por sia projekto, elirante el ghia semiotika valoro.

Oni povas konsideri apriorajn lingvojn ankaù komputilajn sistemojn, "lingvojn" kiel Basic aù Pascal. Ili havas simplan, rigidan sintakson, kaj surbaze de signifoj, aljughitaj al iliaj malplenaj simboloj, dependas kvazaù parazite de aliaj lingvoj, konsistante el logikaj implikacioj (rilatoj "se - tiam"). Ili estas universalaj sistemoj kompreneblaj por parolantoj de diversaj etnolingvoj, do siaspece internaciaj lingvoj, estante ankaù perfektaj en tiu senco, ke ili ne enhavas plursignifojn. Aprioraj ili estas tiomgrade, ke ili bazighas sur reguloj, kiuj supozeble esprimas profundajn strukturojn komunajn al chiuj lingvoj. Tamen iliaj radikoj estas en logiko, kiu cherpas el la civilizo de hindeùropaj lingvoj. Multaj interlingvistoj rifuzas envicigi ghuste tiajn komputilajn sistemojn inter "interlingvojn", char ili ne servas al komunikado direkte inter homoj, sed inter homo kaj mashino. Temas do pri problemo de artefarita intelingenteco. Observante ghin pli atenteme, oni tamen devas konstati, ke la projektoj de artefarita inteligenteco pli malpli revivigas la problemaron, sur kiu bazighas aprioraj filozofiaj interlingvoj.

En la intereskampon de interlingvistiko, precipe en ghian historion, apartenas streboj krei perfektan kaj logikan lingvon, en kiu plene koincidus sitemo de objektoj, nocioj kaj nomoj. Same oni strebas krei universalan gramatikon, ian sistemon de ghenerale validaj gramatikaj reguloj. Oni demandas, chu el semiotika vidpunkto eblas trovi aù konstrui universalajhojn validajn por chiuj lingvoj. Interlingvistiko havas tiamaniere sian parton de aplikadkampo ankaù en artefarita inteligenteco kaj semiotiko.

1.2.5. Interlingvistiko kaj psikologio

La kunlaboro de interlingvistiko kun psikologio antaùvidas pritakson de internaciaj lingvoj el psikologia vidpunkto. Psikologoj ekzemple evidentigis la fakton, ke la uzo de planlingvo reprezentas sublimigon de la plezuro manipuli. Jam en la jaro 1925 interesighis pri la afero J. C. Flùgel kaj post li D. Szilágjhi, kiuj pritraktis la rolon de planlingvo en rilato kun t. n. Edipa situacio. Inter 1950 - 1965 interesighis pri planlingvoj psikiatro J. Stuchlík, kiu esploris precipe lingvofaradon de skizofrenuloj kaj parafreniuloj. Por li, la serioza planlingvisto devas suferi aù pro infaneca ludemo aù paranoida grandiozeco. Nuntempe T. Carlevaro kaj C. Piron analizas la fenomenon de lingva planado el psikodinamika vidpunkto, enkadrigante ghin tamen en pli ampleksan sociologian problemaron. T. Carlevaro studas chefe sociopsikologion de planlingvo kaj la rilatojn inter psikologia genetiko kaj planlingvo, C. Piron interesighas pri la rezistoj kontraù la ideo de planlingvo (stereotiopoj, antaùjughoj), kiujn li analizas kvazaù temus pri egodefendomekanismoj, el la vidpunkto de la defendo kontraù praangoroj de la individuo.

La individuo formighas per integrigho de tri sferoj: la kognitiva, la afektiva kaj la movigha. El ilia integrigho rezultighas ankaù la konscia volo. Al la kognitiva sfero apartenas chefe la inteligento, inter kies faktoroj estas i. a. la lingvoregado. Grave estas analizi la rilatojn inter la lingvo de la nekonscio, "eso" kaj la lingvo de la konscio, "egoo". Esaj pulsioj estas pli primitivaj, dum la egoo ebligas komunikadon helpe de simboloj. Inter la esa prasimbola lingvo kaj egoa komunika kompetenteco ekzistas interna spaco, enhavanta fantasmojn. La lingvo estas esence konsciiga komunikilo, grava por la individuigho, permesante analizon de si mem. Ghi havas gravan rolon ankaù che la ludo, ebligante esprimon de fantasmoj. Chiuj infanoj iam ludas per la lingvo, do mem kreas "planlingvon". Planlingvo estas bone manipulebla, char ghiaj lingvaj normoj estas malpli striktaj ol tiuj de naciaj lingvoj kaj la plananto mem povas starigi proprajn normojn. Ekzistas opinioj, ke la planlingvo, do ekzemple Esperanto, estas envicigebla en tian lingvan ludismon kaj ke ghi kontentigas la psikan sinmontran deziron de la aùtoro.

Sed krome estas rimarkeblaj ankaù aliaj psikologiaj analizoj por pristudi la kialojn de antaùjughoj kontraù planlingvoj kaj por starigi dinamikan tipologion de planlingvanoj kaj planlingvistoj. La historio kaj disvastigho de la planlingvoj, kaj ankaù ties malapero, do ne dependas esence de nur lingvaj faktoroj, sed de faktoroj psikologiaj, perataj tra sociologiaj mekanismoj. Gravas la apogo de interlingvistiko sur psikologiaj faktoj, kiuj povas ekspliki kaj prognozigi la uzadon de planlingvoj.

1.2.6. Interlingvistiko kaj lingvopolitiko

fakte devas intime kunlabori, char la enkonduko de internacia lingvo en la socion estas afero ne lingvistika, sed politika. Ekzistas multaj politikaj solvoj de problemhaviga multlingveco. La skemon de eblaj solvoj de lingvoprobelmoj oni povas fari ekz. jene:

Solvo de lingvoproblemoj:

I. Per unueciga lingvo anstataùanta ghisnunajn multajn etnolingvojn. Tiu chi lingvo estu

- lingvo de reganta popolo (ekz. en Roma imperio) = lingva imperialismo

- anstataùa lingvo: eksterna etnolingvo (ekz. la Angla en Hindio - praktike)

"morta lingvo" (ekz. novenkonduko de la Hebrea en Israelo)

p l a n l i n g v o

= lingva neùtralismo

II. Konservante la etnolingvojn,

- per tradukadoaùtomata = lingva kibernetismo

homa

- per lernado de fremdlingvoj

pluraj:

ununura:

Videblas, ke la problemoj de multlingveco estas solveblaj per neùtrala lingvo kaj en tiu rolo taùgas precipe planlingvo, ne havanta etnon, kiun ghi avantaghigus. Por enkonduko de la planlingvo en la socion ankaù necesas ne lingvistikaj, sed precipe politikaj strategioj. Temas pri ne nur enkonduko de la internacia lingvo en la shtatajn lernejojn, sed chefe pri ghia oficialigo en oficialaj shtataj tekstoj kaj kiel sciendajho de shtataj ekzamenoj. Por akcepti la neùtralan internacian lingvon devas la koncernaj politikaj lokoj havi taùgan motivon kaj klare vidi avantaghojn de tia lingvo. Ghuste tie estas la kunlaboro kun interlingvistiko necesa. Montrighas ekzemple, ke taùga planlingvo povas utili por plua lernado de fremdlingvoj kaj ke ghia lernfacileco pli taùgigas ghin por privata, chefe sciencista komunikado.

La planlingvo estas akceptebla el la politikaj starpunktoj kaj liberala, kaj egalecema, kaj konservativa, char chiu laùvice povas trovi en ghi avantaghojn. Por la liberaluloj, la internacia lingvo sekurigas la gheneralan lingvolimtranspashan interkomprenighon, post kiam la lernantoj libere povas elekti pluajn etnolingvojn. En chiu okazo, kiam ne eblas allasi chiujn deziratajn lingvojn, la libereco de la opiniesprimo estas pli granda, se la subprivilegiitoj, al kiuj oni malpermesas esprimighi senpere en ilia gepatra lingvo, almenaù rajtas uzi facilan neùtralan lingvon anstataù fremda nacilingvo. Laù egalecema vidpunkto neùtrala lingvopolitiko (anstataù lingvo-diskriminacio pro lingvohegemonio) gravas precipe por realigi samrajtecon kaj shancegalecon sendepende de la gepatraj lingvo kaj socia tavolo. Por realigi samrajtecon estas chiuj etnolingvoj same traktendaj, oni do devas aù allasi ilin chiujn, aù elekti nur neùtralan internacian lingvon. La konservativisto povas vidi kiel plej gravan avantaghon de la enkonduko de iu neùtrala lingvo la nur tiel eblan defendon de chiu historie evoluighinta nacilingvo, kiu estas laù lia vidpunkto konservenda.

La fakto, ke neniu planlingvo ankoraù oficialighis, estas same lingvopolitike klarigebla, nome pro respondec-cirkuligo de politikaj aùtoritatoj, klerigsistemoj kaj fakscienculoj, kiuj chiuj malkonsentas precipe pro nesuficha informiteco. Rolo de interlingvistiko do estas ankaù taùge informi la decidpovajn lokojn kaj instigi ilin por agi. Necesas reliefigi, ke ekestas nova lingvosituacio: (1) politika, char kunlabore unuighas diverslingvaj demokratiaj nacioj, ekestas novaj fakkunlaboraj, vojaghaj kaj turismaj ebloj, (2) faka, char disvolvighas komunikado inter homoj kaj mashinoj, kie gravas lingvo taùga por perkomputila prilaborado, (3) pedagogia, se la internacia lingvo taùgas por plifaciligi kaj motivigi lernadon de fremdlingvoj. Laù politika vidpunkto ne estus riske allasi internacian lingvon kiel kroman chie, kie pro praktikaj kialoj eblas allasi nur kelkajn el la lingvoj de la landoj partoprenantaj projektojn, konferencojn ktp. Dependas do nur de ghusta informiteco kaj kunlaboro kun interlingvistoj.

1.2.7. Interlingvistiko kaj kibernetiko

Kibernetiko estas subdividebla laù ontologia aù laù komplekseca klasigo de la objekto. Ontologie oni subidvidas ghin en la formalan, gheneralan kibernetikon, la biokibernetikon, la inghenierkibernetikon kaj la antropokibernetikon. La komuneco estas, ke chie interestas informo, nek materio, nek energio, kaj chie oni celas mezuradon kaj kalkuladon por prognozi. Laù la komplekseco oni povas pritrakti chi tiun problemaron laù kvar shtupoj: (1) nuran informon, ties strukturon, amplekson kaj kodeblon, (2) la algoritmojn de la informprilaborado kaj la strukturon de la informprilaborantaj sistemoj, (3) la retrokupladon de la elmetoj de tia sistemo al la enmeto tra neinformeca aù almenaù pasiva chirkaùajho, (4) la retrokupladon inter almenaù du informecaj sistemoj, kiuj normale strebas al malsamaj celoj, uzante ofte tiucelajn strategiojn.

Sur chiuj kvar shtupoj povas kibernetiko trovi komunajn interespunktojn kun interlingvistiko, esplorante la uzon de internacia lingvo. Al (1): Sur la informa shtupo, la internacia lingvo kiel neùtrala esence ne ludas la biologian aù kulturhistorian rolon de identigilo de la etno, sed servas kiel kodo al la lingvolim-transpasha komunikado de semantika informo. Oni povas kibernetike analizi la kvalitojn de chi tiu kodo, konstatante ekz., ke la internacia lingvo kodigas la semantikan informacion pli dense ol etnolingvoj kaj estas malpli ambigua ol ili. Al (2): Sur la algoritma shtupo estas notinda, ke pro la precizeco de planlingvo tiu chi bone taùgas por perkomputila, algoritma pritraktado. La algoritman pritrakteblon de Esperanto uzis René de Saussure por la skizo de ghia vort-teorio. Gramatikon por perkomputila vortfarado en Esperanto kiel fundamento de komputila lingvistiko inciatis sur la bazo de tiu teorio H. Frank kaj M. Lánský. Al (3): La retorkuplada shtupo: pro ghia neùtraleco kaj planiteco facilas uzi planlingvon kiel referenclingvon por terminologia laboro en rapide evoluantaj fakoj. La neùtraleco defendas ghin kontraù tro fortaj influoj de maltaùgaj parolkutimoj. Retrokuplade sentighas la bezono en naciaj lingvoj atingi similan precizecon. Ekzemplo estas la Esperanto - neologismo "informacio", enkondukita en la kibernetikan faklingvon de R. Hilgers kaj Jhashovardhan por diferencigi inter informo kaj ties laùkvanta aspekto. La Angla, la Franca kaj la Germana nur konas la esprimon "information", havanta ambaù sencojn. Al (4): La strategia shtupo apartenas al teorio de la strategiaj ludoj. Temas pri ghi chie, kie oni celas disvastigi la internacian lingvon kontraù la rezisto de tiuj, kiuj volas konservi aù enkonduki alian lingvon. Diskutoj pri tiucelaj taùgaj strategioj oftas en interlingvistikaj rondoj.

1.2.8. Interlingvistiko kaj pedagogio

kontaktighas, se temas pri instruado de la internacia lingvo. Ghiaj instrumetodoj ne devas diferencighi de tiuj de naciaj lingvoj. Ekzistas la metodo klasika, literatur-bazita, gramatik-traduka, praktikata ankoraù hodiaù precipe en la instruado de la fleksiaj lingvoj. Almenaù en Eùropo tio estas heredajho el la ghenerala instruado de la latina lingvo en la mezlernejoj. Ghi havas siajn avantaghojn. Bonaj lernantoj tiel akiras novan valoran shlosilon, kiu ebligas al ili legi la koncernan literaturon en la originalo. La gramatika metodo, sur kompara bazo kun gepatra lingvo, krome helpas en la studado de la propra lingvo. La tradicia metodo tamen ne taùgas por tiuj lernantoj, kiuj malfacile lernas gramatikon. Nove oni do postulas, ke aùskulto kaj parolo estu instruataj antaù lego kaj skribo, ke la lernantoj enmemorigu bazajn konversaciajn frazojn kaj enradikigu frazajn modelojn per ripeta praktikado. Dum la pasintaj ses jardekoj aperis diversaj teorioj en la kampo de lingvoinstruado kaj chiam novaj instrumetodoj, ekz. la aùdovida, konversacia, struktur-ripetiga, rekta metodo ktp. En la instruado de Esperanto estas i.a. uzata la rekta metodo laù Andreo Czeh, taùga por lernantoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Uzado de taùga instrumetodo dependas ankaù de la lernantoj mem (ilia agho, antaùscioj, gepatra lingvo), de la instrucelo (instrui por pasivaj aù aktivaj scioj) kaj de la instruajho.

Ke la instruado de la planlingvo estas pli facila kaj pli efika ol tiu de etnolingvoj, estis jam sufiche pruvita. Se oni bezonas nur pasivajn konojn de fremdlingvo por atingi fakan kompetentecon en alia fako (ekz. ekonomio, informadiko ktp.), ne necesas instrui aktivan uzadon de la lingvo, konversacion, ripetadon kaj simile, sed koncentrighi al klarigo de senshanghaj reguloj de la planlingvo kaj al instruado de koncerna terminologio. Eksperimente pruvighis, ke proksimume dudeko da lingvopreparaj studhoroj sufichas al eùropa universitata studento por pasive kompreni fremdlingvan (konkrete esperantlingvan) prelegon en lia fako. Tia uzo de planlingvo do estas pli temposhpariga ol lernado de fremda etnolingvo kaj longa preparado en la lingvaj kursoj por povi studi eksterlande aù entute kompreni la fremdlingvan prelegon. Aliro al la fremdlingva faka literaturo estas helpe de pedagogie taùga instruado de planlingvo ech pli facila.

Krome ekzistas riche dokumentitaj eksperimentoj montrantaj propedeùtikan valoron de planlingvo konstruita surbaze de eùropaj lingvoj. La pedagogia valoro de lingvoorientiga instruado estas unu de la plej gravaj argumentoj, uzataj en interlingvistiko kaj en lingvopolitiko por pruvi la taùgecon de la planlingvo (vidu la parton 6.3.).

1.2.9. Interlingvistiko kaj sociologio

La socia hharaktero de chiu lingvo estas ghia daùra eco, char ghi estas uzata kaj modifata de certa komunumo, kolektivo, grupo, chu senkonscie, chu konscie. Konscie formata lingvo pli bone adaptighas al ekzistaj bezonoj. Lingvaj komunumoj transiras evoluon integrighan aù diferencighan. Tiuj du tipoj shanghighis dum la evoluo de la socio, ekde primitiva komunuma socio kun diferenciga lingvotendenco trans sklava socio kun lingvointegrighaj signoj ghis la tempo de feùdismo lingve dispecigita. Grandaj sociaj kunighoj dum kapitalisma epoko denove integrigas la lingvojn, kiuj servas sur pli grandaj teritorioj. Sociologiaj faktoroj kondichas ankaù uzadon de komunaj lingvoj inter diversaj popoloj kaj nacioj, chu ene de unu shtato, chu inter kunlaborantaj memstaraj shtatoj. Sociologia flanko de interlingvistiko estis profunde studata ekzemple en iama Sovetunio ( A. A. Reformatskij, V. G. Kostamarov), char la Rusa ighis interlingvo por multaj etnoj kun tre malsamaj gepatraj lingvoj. Oni studis sociologian funkcion de lingvoj interetnaj, internaciaj, intershtataj ktp. La funkciado de planlingvo en la funkcio de lingvo internacia certe alportas aron da sociologia studmaterialo.

La dua intereskampo de sociologio estas pristudo de diversaj planligvaj movadoj kaj esploro, en kiuj sociaj tavoloj ili evoluighas. La universala lingvo estis ekzemple ero de la teorioj de utopia socialismo, klopodanta krei idealan homan socion sen materiaj diferencoj, kie oni kunvivus en harmonio kaj paco. Eblas observi tiun ideon jam che la renesancaj utopiistoj (More, Campanella), en la postaj du jarcentoj (Fourrier, Weitling), che etburghaj socialistoj kaj ech che Marhh kaj Proudhon. Interese estas observi la socian bazon de konkretaj planlingvoj, ekzemple Interlingua konatas kiel interlingvo de intelektularo, en Ido-movado ekzistas laborista brancho. Same che Esperanto estas klare distingeblaj celoj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de Senacieca Asocio Tutmonda, kiu inklinas al laborista movado, laù la ideo de P. Lanti, ke la internacia laboristaro povas unuighi surbaze de komuna lingvo.

Simila problemaro, multe pli vasta ol menciite, orientigas multajn interlingvistojn sociologie. Kiel ekzemplo servu E. K. Drezen, kiu en sia historio de internaciaj lingvoj speciale observas uzadon de Esperanto kaj Ido inter laboristaro, el la nunaj interlingvistoj prilaboras tiun chi problemaron Arpád Rátkai, Sergej Kuznecov kaj Detlev Blanke.


Testdemandoj

Pliprofundigo


loibut-t.gif loibut-e.gif loibut-s.gif


Pdoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank, el la libro "Enkonduka lernolibro de interlingvistiko", paghoj 3-16